La Mirinda Sorcxisto de Oz
ISBN 1 876042 01 X


Enkonduko
Folkloro, legendoj, mitoj kaj ferakontoj estas parto de infaneco jam de cxiam,
cxar cxiu sana infano sane kaj instinkte amas rakontojn fantaziajn, mirigajn
kaj evidente malrealajn. La flugantaj feoj de Grimm kaj Andersen donis al la
infanaj koroj pli da felicxo ol cxiuj aliaj homaj kreajxoj.

Sed la tradicia ferakonto, kiu servis dum generacioj, nun estas nur
"historiajxo" en la porinfana biblioteko; cxar jam alvenis la tempo de serio
de pli novaj "mirigaj rakontoj" en kiuj la stereotipaj genio, etuloj kaj feoj
mankas, kaj mankas antaux la teruraj, sangofrostigaj eventoj elpensitaj de
siaj auxtoroj por doni timigan moralon al cxiu rakonto. La moderna edukado
jam inkluzivas la moralecon; tial la moderna infano sercxas nur distrigxon en
la mirigaj rakontoj kaj volonte malrenkontas cxiun malagrablan eventon.
Laux tiu penso, la rakonto de La Mirinda Sorcxisto de Oz
verkigxis nur por plezurigi hodiauxajn infanojn. Gxi intencas esti
modernigita ferakonto, en kiu restas la mirigo kaj gxojo kaj mankas la
kordolorigoj kaj kosxmaroj.
L. FRANK BAUM
Chicago, Aprilo, 1900.
Listo de Cxapitroj

- La Ciklono
- Konsiligxo kun la Mangxtuloj
- Kiel Doroteo Savis la Birdotimigilon
- La Vojo tra la Arbaro
- Ili Savas la Stanan Lignohakiston
- La Malkuragxa Leono
- La Vojo al la Potenca Oz
- La Mortiga Papavokampo
- La Regxino de la Kampomusoj
- La Pordogardisto
- La Mirinda Smeralda Urbo de Oz
- Sercxante la Fian Sorcxistinon
- La Savo
- La Flugantaj Simioj
- Malkasxigxas Oz la Terura
- La Magia Arto de la Granda Frauxdisto
- Kiel la Balono Lancxigxis
- For al la Sudo
- Atakataj de la Batalantaj Arboj
- La Delikata Porcelana Lando
- La Leono Farigxas Regxo de la Bestoj
- La Lando de la Kveluloj
- La Sorcxistino Plenumas la Deziron de Doroteo
- Denove Hejme