La Rozoj Repelas la Rifugxantojn

Delikate la floso gratigxis sur la sabla plagxo. Betsy facile vadis al la bordo, la mulo proksime sekvis sxin. La suno nun briladis kaj la aero estis varma kaj sxargxita per la odoro de rozoj.

"Mi deziras iom da matenmangxo, Hancxjo," komentis la knabineto, pli bonhumora cxar sxi estas sur la seka tero; "sed ni ne povas mangxi la florojn, kvankam ili ja odoras tre alloge."

"Hi-ha!" respondis Hancxjo kaj li trotis laux vojeto al la supro de la dekliveto.

Betsy sekvis kaj de la altajxo cxirkauxrigardis. Iom for staris belega granda forcejo, gxiaj miloj da kristalaj paneloj scintilis en la sunlumo.

"Devas esti homoj ie," komentis Betsy penseme; "gxardenistoj, aux iuj. Ni iru vidi, Hancxjo. Mi pli malsatas cxiun minuton."

Do ili marsxis cele la grandan forcejon kaj atingis gxian enirejon sen renkonti iun ajn personojn. Pordo estis parte malferma, do Hencxjo eniris la unua, supozante ke se ekzistas dangxero li povos retrenmarsxi kaj averti sian kunulinon. Sed Betsy estis tre proksima malantaux li kaj tuj kiam sxi eniris sxi komencis miregi pro kion sxi vidas.

La forcejo estis plena de belegaj rozarbustoj, cxiuj kreskis en grandaj potoj. Sur la centra trunketo de cxiu arbusto floris belega Rozo, grandiozkolora kaj tre placxodora, kaj en la centro de cxiu Rozo estis la vizagxo de bela knabino.

Dum Betsy kaj Hancxjo eniris, la kapoj de la Rozoj pendis kaj iliaj palpebroj estis dorme fermitaj; sed la mulon tiom mirigis ke li kriis lauxtan "Hi-ha!" kaj pro la sono de lia rauxka vocxo la rozfolioj movigxetis, la Rozoj levis la kapojn kaj cent alarmitaj okuloj tuj firme rigardis la entrudigxintojn.

"Mi-mi petas pardonon!" balbutis Betsy, rugxigxante kaj konfuzite.

"H-o-o-o!" kriis la Rozoj, laux ia gxema hxoro; kaj unu el ili pludiris: "Kia bruacxo!"

"Nu, tio estis nur Hancxjo," diris Betsy, kaj kvazaux por pruvi la verecon de sxiaj vortoj la mulo kriis novan lauxtan "Hi-ha!".

Audante tion cxiuj Rozoj lauxeble plej sin turnis sur siaj tigoj kaj tremis kvazaux iu skuas la arbustojn. Delikata portulako anhelis: "Fi! Acxe acxe!"

"Tute ne estas acxe," diris Betsy, iom indigne. "Kiam vi kutimigxos al la vocxo de Hancxjo gxi endormigos vin."

La Rozoj nun rigardis la mulon malpli timeme kaj unu el ili demandis:

"Cxu tiu sovagxa besto nomigxas Hancxjo?"

"Jes; Hancxjo estas mia kamarado, fidela kaj fidinda," respondis la knabino, metante siajn brakojn cxirkaux la kolon de la muleto kaj premante lin al si. "Cxu ne, Hancxjo?"

Hancxjo povis respondi nur: "Hi-ha!" kaj pro tiu mugxo la Rozoj denove tremis.

"Bonvolu foriri!" petegis unu. "Cxu vi ne vidas ke vi fortimigas el ni semajnon da kreskado?"

"Foriri?" ehxis Betsy. "Sed, ni ne havas kien iri. Nia sxipo jxus pereis."

"Sxipo pereis?" demandis la Rozoj laux hxoro de konfuzigxo.

"Jes; ni estis en granda sxipo kaj la sxtormo venis kaj pereigis gxin," klarigis la knabino. "Sed Hancxjo kaj mi ekkaptis floson kaj flosis al la bordo de cxi tiu loko, kaj-ni estas lacaj kaj malsataj. Kiu lando estas cxi tie, bonvolu diri?"

"Cxi tiu estas la Regno de Rozoj," respondis la Portulako, arogante, "kaj gxi estas dedicxita al la kulturigxo de la plej raraj kaj belaj Rozoj kreskantaj."

"Mi kredas tion," diris Betsy, admirante la belajn florojn.

"Sed oni permesas nur Rozojn cxi tie," aldonis delikata Te-Rozo, fleksante siajn brovojn sulkigocele; "sekve vi devos foriri antaux ol la Regxa Gxardenisto trovos vin kaj rejxetos vin en la maron."

"Ho! Cxu ekzistas do Regxa Gxardenisto?" demandis Betsy.

"Certe."

"Kaj cxu ankaux li estas Rozo?"

"Kompreneble ne; li estas homo-mirinda homo," estis la respondo.

"Nu, mi ne timas homon," deklaris la knabino, multe pli trankvile, kaj ecx dum sxi parolis la Regxa Gxardenisto pasxis en la forcejon-li tenis sxpatforkon en unu mano kaj akvumpoton en la alia.

Li estis kurioza vireto, vestita per rozkolora kostumo, kun bantoj cxe la genuoj kaj kubutoj, kaj banto en la hararo. Liaj okuloj estis malgrandaj kaj scintilantaj, lia nazo akra kaj lia vizagxo multe faltoplena.

"O-ho!" li kriis, mirante pro trovigxo de fremduloj en lia forcejo, kaj kiam Hancxjo lauxte mugxis la Gxardenisto jxetis la akvopoton sur la kapon de la mulo kaj cxirkauxdancis kun sia forkego, tiom agitite ke baldaux li stumblis pro la tenilo de sia forkego kaj etendigxis sur la teron.

Betsy ridis kaj fortiris la akvopoton de la kapo de Hancxjo. La muleto koleris pro sia traktigxo kaj retrenpasxis cele la Gxardeniston minace.

"Evitu liajn kalkanojn!" kriis Betsy averte kaj la Gxardenisto ekstarigxis kaj rapide kasxis sin malantaux la Rozoj.

"Vi rompas la Legxon!" li kriis, elpusxante sian kapon por riprocxe rigardi la knabinon kaj la mulon.

"Kiun Legxon?" demandis Betsy.

"La Legxon de la Regno de Rozoj. Oni malpermesas fremdulojn en cxi tiu regiono."

"Ecx kvankam ili venis el sxippereo?" sxi demandis.

"La Legxo ne esceptigas sxippereojn," respondis la Regxa Gxardenisto, kaj li estis tuj dironta ion pli kiam subite auxdigxis bruplena disrompigxo de vitro kaj viro falis tra la tegmenton de la forcejo plump! sur la teron.

Cxapitro 6: Vilulo Vokas Veni