La Priplendinda Pozicio de Polikromo

La pelvo de la Regxo de Pluvo troplenigxis kaj akvo versxigxis trans la randon. La rezulto estis pluvo en certa parto de la lando-vere densa pluvado, dum iom da tempo-kaj la Cxielarko kuris al tiu loko por montri la belegajn kolorojn de sia arko tuj kiam la pluvnebulo forpasis kaj la cxielo estis klara.

La alveno de la Cxielarko cxiam estas gxojiga evento por la teruloj, sed malmultaj el ili vidas gxin apuda. Kutime la Cxielarko estas tiom distanca ke oni povas observi gxiajn belajn kolorojn nur malklare, kaj tial ni malofte vidas la dancantajn filinojn de la Cxielarko.

En la malfekunda lando kie la pluvo jxus falis lauxsxajne tute ne estis homoj; sed la Cxielarko aperis, malgrauxe, kaj dancadis gaje sur gxia arko la filinoj de la Cxielarko, cxe kies kapo estis la feineca Polikromo, kiu estas tiom delikata kaj bela ke neniu knabino iam tute egalis sxin rilate al beleco.

Polikromo estis gajhumora kaj dancis lauxlonge de la arko al la tero, spitante siajn fratinojn sekvi sxin. Ridante kaj gaje ili ankaux tusxis la teron per siaj scintilantaj piedoj; sed cxiuj filinoj de la Cxielarko sciis ke tio estas dangxera ludo, do ili rapide regrimpis sur sian arkon.

Kun escepto de Polikromo. Kvankam la plej dolcxa kaj gaja, sxi ankaux estis la plej sentima. Krome, por sxi estis nekutima la sento tusxi la malvarman, malseketan teron per siaj rozkoloraj piedfingroj. Antaux ol sxi rimarkis, la arko levigxis kaj malaperis en la ondantan bluan cxielon, kaj jen Polikromo staranta senhelpe sur roko, kaj sxiaj gazaj drapirajxoj flosadis cxirkaux sxi kvazaux brilantaj araneajxoj, kaj neniu-nek fea nek mortipova- povus helpi sxin reatingi sian perditan arkon!

"Jadi!" sxi kriis, sulkigante la brovon super sia bela vizagxo, "denove mi estas kaptita. Jam duafoje mia senzorgeco lasis min sur la tero dum miaj fratinoj reiris al niaj Cxielaj Palacoj. Unuafoje mi spertis kelkajn placxajn aventurojn, sed cxi tiu estas soleca, forlasita lando kaj mi tre malfelicxos gxis mia Cxielarko revenos kaj mi povos regrimpi sur gxin. Mi pensu kion mi faru."

Sxi kauxris sur la plata roko, tiris siajn drapirajxojn cxirkaux sin kaj klinis sian kapon.

Dum sxi estis en tiu pozicio Betsy Bobbin ekvidis Polikromon, venante lauxlonge de la sxtona vojo, sekvate de Hancxjo, la Princino kaj Vilulo. Tuj la knabino kuris al la lumradia filino de la Cxielarko kaj kriis:

"Ho, kia bela, bela persono!"

Polikromo levis sian oran kapon. Larmoj estis en sxiaj bluaj okuloj.

"Mi estas la plej mizera knabino en la tuta mondo!" sxi ploris.

La aliaj grupigxis cxirkaux sxin.

"Diru al ni viajn problemojn, belulino," urgxis la Princino.

"Mi-mi perdis mian arkon!" ploregis Polikromo.

"Mi muzikos por vi, kara," diris Vilulo simpatie, kredante ke sxi volis diri "arcxon" anstataux "arkon".

"Mi ne volas vin!" kriis Polikromo, arogante batante la piedon per sia piedo; "Mi volas mian Cxielarkon."

"Ho; tio estas io alia," diris Vilulo. "Sed forgesu gxin. Kiam mi estis juna ankaux mi volegis la Cxielarkon, sed mi ne povis atingi gxin. Evidente ankaux vi ne povas; do bonvolu ne plori."

Polikromo rigardis lin riprocxe.

"Mi ne sxatas vin," sxi diris.

"Ne?" respondis Vilulo, tirante la Am-Magneton el sia posxo; "neniom?-eble iometete?"

"Jes, jes!" diris Polikromo, ekstaze kunpremante siajn manojn dum sxi rigardis la sorcxitan talismanon; "mi amas vin, Vilulo!"

"Kompreneble vi amas min," diris li trankvile; "sed mi ne respondecas. Tion kauxzas la potenca sorcxarto de la Am-Magneto. Sed lauxaspekte vi estas tute sola kaj senamika, Cxielarketo. Cxu vi deziras esti parto de nia grupo gxis vi retrovos viajn patron kaj fratinojn?"

"Kien vi iras?" sxi demandis.

"Ni ne scias tion precize," diris Betsy, prenante sxian manon; "sed ni provas trovi la longe perditan fraton de Vilulo, kaptitan de la terura Metala Monarko. Cxu vi bonvolos akompani nin kaj helpi nin?"

Polikromo rigardis de unu al alia el la kurioza grupo de marsxantoj kaj alloga rideto subite lumigis sxian vizagxon.

"Azeno, mortipova knabino, Roza Princino kaj Vilulo!" sxi kriis. "Nepre vi bezonas helpon se vi intencas fronti Rugedon!"

"Cxu, do, vi konas lin?" demandis Betsy.

"Neniel. La kavernoj de Rugedo estas sub la surfaco de la tero, kien neniam povas iri Cxielarko. Sed mi auxdis pri la Metala Monarko. Oni ankaux nomas lin la Regxo de la Knomoj, sciu, kaj li kauxzis severajn problemojn por vere multaj personoj-mortipovuloj kaj feoj- siatempe," diris Polikromo.

"Cxu vi do timas lin?" demandis la Princino, maltrankvile.

"Neniu povas damagxi filinon de la Cxielarko," diris Polikromo fiere. "Mi estas cxielfeino."

"Sekve," diris Betsy, rapide, "vi povos informi nin kie trovi la vojon al la kaverno de Rugedo."

"Ne," respondis Polikromo, kapneante, "tion mi ne povas fari. Sed mi volonte akompanos vin kaj helpos vin trovi la lokon."

Tiu promeso tre placxis al cxiuj marsxantoj kaj post kiam la Vilulo retrovis la vojon ili komencis sekvi gxin pli bonhumore. La filino de la Cxielarko dancis legxere sur la rokoplena vojo, ne plu malfelicxa, sed kun siaj belaj trajtoj kovritaj per ridetoj. Vilulo venis la dua, marsxante regule kaj kelkfoje apogante la Rozan Princinon kiu sekvas lin. Betsy kaj Hancxjo venis lastaj, kaj kiam sxi lacigxis pro marsxado la knabino suriris la dorson de Hancxjo kaj lasis la fortan azeneton porti sxin iom.

Je noktigxo ili atingis kelkajn arbojn kreskantajn apud malgranda rivereto kaj tie ili kampadis kaj ripozis gxis la mateno. Tiam ili formarsxis, trovante berojn kaj fruktojn tie kaj tie kiuj satigis la apetiton de Betsy, Vilulo kaj Hancxjo, tiel ke ili estis bone kontentaj pri sia situacio.

Surprizis Betsyn vidi la Rozan Princinon kunmangxi, cxar sxi supozis sxin feino; sed kiam sxi menciis tion al Polikromo, la filino de la Cxielarko klarigis ke kiam Ozga elpeligxis el sia Regno de Rozoj sxi cxesis esti feino kaj neniam refarigxos pli ol normala mortipovulo. Polikromo, tamen, estas feino negrave kie sxi estas, kaj kvankam sxi trinketis kelkajn rosgutojn en la lunlumo por refresxigi sin-nu, neniu vidis sxin fari tion.

Dum ili dauxrigis sian vagan marsxadon, direktoj malmulton signifis al ili, cxar ili estis senespere perditaj en tiu nekonata lando. Vilulo diris ke plej bone estos iri direkte al la montoj, cxar la natura enirejo de la subtera kaverno de Rugedo versxajne estas kasxita en iu rokoplena dezerta loko; sed montoj sxajne estis tute cxirkaux ili cxiudirekte escepte de la unusola direkto el kiu ili venis, kiu kondukis al la Regno de Rozoj kaj la maro. Tial malmulte gravis kiudirekten ili iros.

Post kelka tempo ili rimarkis malklarajn spurojn de pado kaj sekvante tion ili iom da tempo atingis vojkrucigxon. Tie estis multaj padoj, irantaj diversdirekten, kaj ankaux estis vojindikilo tiom malnova ke ne plu videblis vortoj. Unuflanke estis malnova puto, kun cxena vincxo por cxerpi akvon, tamen nenie videblis domo aux alia konstruajxo.

Dum la grupo haltis, perpleksaj pri kiudirekten iri, la mulo proksimigxis al la puto kaj klopodis rigardi en gxin.

"Li soifas," diris Betsy.

"Gxi estas seka puto," komentis Vilulo. "Versxajne jam de multaj jaroj ne plu estas akvo en gxi. Sed, venu; ni decidu kiun vojon sekvi."

Sxajne neniu povis decidi tion. Ili sidigxis grupe kaj provis konsideri pri kiu vojo estas plej sekvinda. Sed Hancxjo ne povis forteni sin de la puto kaj fine li levis sin sur siajn malantauxajn krurojn, transmetis sian kapon kaj diris lauxte "Hi-ha!" Betsy rigardis sian bestamikon scivoleme.

"Cxu eble li vidas ion en la fundo?" sxi diris.

Auxdinte tion Vilulo levis sin kaj iris al la puto por rigardi, kaj Betsy akompanis lin. La Princino kaj Polikromo, kiuj jam farigxis firmaj amikoj, tenis la brakojn unu de la alia kaj promenis lauxlonge de unu el la vojoj, por trovi facilan padon.

"Efektive," diris Vilulo, "ja sxajnas esti io cxe la fundo de tiu malnova puto."

"Cxu ni povos suprentiri gxin kaj vidi kio gxi estas?" demandis la knabino.

Ne estis sitelo cxe la fino de la vincxocxeno, sed ja estis granda hoko kiu iam uzigxis por teni sitelon. Vilulo subenpendigis tiun hokon, trenis gxin sur la fundo kaj relevis gxin. Malnova ringoforma jupo venis kun gxi, kaj Betsy ridis kaj forjxetis gxin. Tiu ajxo timigis Hancxjon, kiu neniam antauxe vidis ringoforman jupon, kaj li tenis sin bondistance for de gxi.

Plurajn aliajn objektojn la Vilulo kaptis per la hoko kaj relevis, sed neniu el ili estis grava.

"Cxi tiu puto sxajne farigxis ujo por la tuta rubo de la lando," li diris, resubenigante la hokon. "Mi kredas ke mi jam kaptis cxion. Ne - la hoko denove kaptis ion. Helpu min, Betsy! Mi ne scias kio gxi estas, sed gxi estas ege peza!"

Sxi alkuris kaj helpis lin turni la vincxon kaj post multa klopodado konfuzita amaso da kuprajxo vidigxis.

"Jadi!" kriis Vilulo. "Vere jen surprizo!"

"Kio gxi estas?" demandis Betsy, krocxigxante al la vincxo kaj anhelegante.

Responde la Vilulo prenis la kuprajxaron kaj faligis gxin sur la teron, for de la puto. Tiam li turnis gxin per sia piedo, etendis gxin, kaj mirige al Betsy la objekto montrigxis esti kupra homo.

"Gxuste tion mi supozis," diris Vilulo, rigardante fikse la objekton. "Sed krom se ekzistas du kupruloj en la mondo jen la plej miriga afero kiun iam mi vidis."

Tiumomente la filino de la Cxielarko kaj la Roza Princino proksimigxis al ili, kaj Polikromo diris:

"Kion vi trovis, Vila Viro?"

"Aux malnovan amikon aux nekonaton," li respondis.

"Ho, jen afisxo sur lia dorso!" kriis Besty, kiu surgenuigxis por ekzameni la homon. "Jadi, tre kurioze! Auxskultu cxi tion."

Sxi lauxtlegis la sekvajn vortojn, gravuritajn sur la kupraj platoj de la korpo de la homo:

"Mirige!" kriis la Princino.

"Jes; sed jen pli," diris Betsy, legante alian gravuritan platon:

"Se oni garantiis lin por mil jaroj," diris Polikromo, "sendube li ankoraux povas funkcii."

"Kompreneble," respondis Vilulo. "Ni strecxu liajn risortojn."

Por fari tion ili devis surpiedigi la kuprulon, por ke li estu rekta, kaj tio ne estis facila tasko. Li emis senekvilibrigxi, kaj estis re- kaj re-apogenda. La knabinoj helpis Vilulon, kaj fine Tiktoko sxajnis bone ekvilibrigxi kaj staris sola sur siaj largxaj piedoj.

"Jes," diris Vilulo, atente rigardante la kuprulon, "cxi tiu nepre estas mia malnova amiko Tiktoko, kiu tiktakadis gaje en la Lando Oz kiam mi foriris. Sed estas tre perplekse: kiel li venis al cxi tiu soleca loko kaj eniris tiun malnovan puton?"

"Se ni strecxos la risortojn, eble li informos nin," sugestis Betsy. "Jen la sxlosilo, pendanta de hoko sur lia dorso. Kiun parton mi unue strecxu?"

"Liajn pensojn, kompreneble," diris Polikromo, "cxar oni devas pensi por povi paroli aux movigxi inteligente."

Do Betsy strecxis sub lia maldekstra brako, kaj tuj lumfulmetoj komencis montrigxi en la supro de lia kapo, kio pruvis ke li komencis pensi.

"Nun," diris Vilulo, "strecxu lian gramofonon."

"Kio estas tio?" sxi demandis.

"Nu, lian parolaparaton. Liaj pensoj eble estas interesaj, sed ili nenion diras al ni."

Do Betsy strecxis la kuprulon sub lia dekstra brako, kaj tiam de la interno de lia kupra korpo venis malglataj vortoj: "Mul-taj-n dan-koj-n!"

"Hura!" kriis Vilulo, gxoje, kaj li frapis la dorson de Tiktoko tiom elkore ke la kuprulo senekvilibrigxis kaj falis sur la teron. Sed la horlogxmekanismo kiu ebligis ke li parolu estis strecxita kaj li diradis: "Le-vu mi-n! Le-vu mi-n! Le-vu mi-n!" gxis ili relevis lin kaj ekvilibrigis lin sur liaj piedoj, kaj tiam li pludiris gxentile: "Mul-taj-n dan-koj-n!"

"Li ne povos apogi sin gxuste antaux ol ni strecxos lian agrisorton," komentis Vilulo; do Betsy strecxis gxin, kiom eble plej firme-cxar la sxlosilo turnigxis iom rigide-kaj tiam Tiktoko levis siajn piedojn, cirkle marsxis kaj fine haltis antaux la grupo kaj riverencis profunde al cxiuj.

"Kiel vi eniris tiun puton? Mi lasis vin sekura en Oz," demandis Vilulo.

"La ra-kon-to es-tas lon-ga," respondis Tiktoko, "sed mi mal-lon-gi-gos gxi-n. Post vi-a fo-ri-ro por ser-cxi vi-a-n fra-to-n, Oz-ma vi-dis vi-n va-ga-di en frem-daj lan-doj ki-am ajn sxi ri-gar-dis si-a-n ma-gi-a-n bil-do-n, kaj sxi an-kaux vi-dis vi-a-n fra-to-n en la ka-ver-no de la Re-gxo de la Kno-moj; do sxi sen-dis mi-n por di-ri al vi ki-e tro-vi vi-a-n fra-to-n kaj or-do-nis ke mi hel-pu vi-n se mi po-vos. La Sor-cxis-ti-no, Glin-da la Bo-na, trans-por-tis mi-n al cxi ti-u lo-ko tuj-tu-je; sed cxi ti-e mi ren-kon-tis la Re-gxo-n de la Kno-moj mem-mal-ju-na Ru-ge-do, ki-u-n o-ni no-mas cxi-lo-ke la Me-ta-la Mo-nar-ko. Ru-ge-do sci-is por ki-o mi ve-nis, kaj li ti-om ko-le-ris ke li jxe-tis mi-n en la pu-to-n. Ki-am mi-aj ri-sor-toj mal-stre-cxi-gxis mi es-tis sen-hel-pa gxis vi ve-nis kaj el-ti-ris mi-n. Mul-taj-n dan-koj-n."

"Jen, vere, plezuriga informo," diris Vilulo. "Mi suspektis ke mia frato estas kaptito de Rugedo; sed nun mi scias. Diru al ni, Tiktoko, kiel ni atingu la subteran kavernon de la Regxo de la Knomoj?"

"Plej bo-ne ni mar-sxu," diris Tiktoko. "Aux eb-le ram-pu, aux sal-tu, aux ru-li-gxu gxis a-tin-gi gxi-n; sed plej bo-ne es-tas mar-sxi."

"Mi scias; sed kiun vojon ni sekvu?"

"Mi-a me-ka-nis-mo ne es-tas kon-stru-i-ta por sci-i ti-o-n," respondis Tiktoko.

"Ekzistas pli ol unu enirejo al la subtera kaverno," diris Polikromo, "sed maljuna Rugedo lerte kasxis cxiun aperturon, por ke teruloj ne entrudigxu en lian regnon. Se ni ja trovos vojon subteren, estos hazarde."

"Sekve," diris Betsy, "ni elektu kiun ajn vojon hazarde, kaj ni vidu kien gxi kondukos nin."

"Tio sonas bonsenca," deklaris la Princino. "Eble ni bezonos multan tempon por trovi Rugedon, sed ni havas pli da tempo ol da io alia."

"Si vi te-nos mi-n bo-ne stre-cxi-ta," diris Tiktoko, "mi taux-gos dum mil jar-oj."

"Do la sola demando decidenda estas kiun vojon sekvi," aldonis Vilulo, rigardante unue unu vojon, poste alian.

Sed dum ili staris hezitante, kurioza sono atingis iliajn orelojn-sono kia de la marsxado de multaj piedoj.

"Kio venas?" kriis Betsy; kaj sxi kuris al la maldekstra vojo kaj rigardis laux la vojo. "Sed estas armeo!" sxi kriis. "Kion ni faru: kasxu nin aux kuru?"

"Staru senmove," ordonis Vilulo. "Mi ne timas armeon. Se ili montrigxos amikemaj, ili povos helpi nin; se ili estas malamikemaj, mi montros al ili la Am-Magneton."

Cxapitro 8: Tiktoko Trovas Teruran Taskon