La Rabio de Rugedo Rugxe Radias

La vojo elektita de la aventurantoj kondukis surmonten kaj envalen kaj turnadis sin tie kaj tie laux sxajne sencela maniero. Sed konstante gxi pliproksimigxis al aro da malaltaj montoj kaj Fajliloj diris pli ol unufoje ke li certas ke la enirejo al la kaverno de Rugedo trovigxas inter tiuj severaj montetoj.

Pri tio li tute pravis. Profunde sub la plej proksima monto estis belega cxambro cxizita el la solida roko, kies muroj kaj tegmento scintilis pro miloj da grandiozaj juveloj. Tie, sur trono el pura oro sidis la fama Regxo de la Knomoj, vestita per belaj roboj kaj portanta superban kronon cxizitan el unusola sangorugxa rubio.

Rugedo, la Monarko de cxiuj Metaloj kaj Valoraj Sxtonoj de la Subtera Mondo, estis ronda vireto kun fluanta blanka barbo, rugxa vizagxo, brilantaj okuloj kaj severa mieno kiu kovris lian tutan frunton. Oni supozus, rigardante lin, ke li sendube estas gaja; oni supozus, pro lia enorma ricxeco, ke li sendube estas felicxa; sed tiel ne estis. La Metala Monarko estis malagrabla kaj kolera cxar mortipovuloj elfosis tiom da trezoro el la tero kaj gardas gxin surtere, kie la tuta potenco de Rugedo kaj liaj knomoj ne povas repreni gxin. Li malamis ne nur la mortipovulojn sed ankaux la feojn logxantajn sur la tero aux super gxi, kaj anstataux esti kontenta pro la ricxajxoj kiujn li plu posedas li malfelicxis cxar li ne posedas cxiujn oron kaj juvelojn en la mondo.

Rugedo estis preskaux endorma, en sia segxo, kiam li subite rektigxis, elsonigis koleran mugxon kaj komencis batadi grandan gongon kiu staris apud li.

La sono plenigis la vastan kavernon kaj penetris gxis multaj preteraj kavernoj, kie nenombreblaj knomoj prilaboradis siajn senfinajn taskojn, martelante oron kaj argxenton kaj aliajn metalojn, aux fandante ercojn en grandaj fornoj, aux polurante scintilantajn gemojn. La knomoj tremis pro la sono de la gongo de la Regxo kaj flustris timeme unu al alia ke io malagrabla nepre okazos; sed neniu auxdacis heziti dum sia laborado.

La pezaj kurtenoj el ordrapo repusxigxis kaj Kalikot, la Alta Cxambelano de la Regxo, eniris antaux la Reganton.

"Kio estas, Via Mosxto?" li demandis, largxe oscedante, cxar li jxus vekigxis.

"Estas?" mugxis Rugedo, feroce batante la plankon per sia piedo. "Tiuj malsagxaj mortipovuloj estas, jen kio! Kaj baldaux ili estos cxi tie."

"Cxi tie?" demandis Kalikot.

"Jes!"

"Kiel vi scias?" dauxrigis la Cxambelano, denove oscedante.

"Mi sentas per miaj ostoj," diris Rugedo. "Mi cxiam sentas kiam tiuj malamindaj terrampuloj proksimigxas al mia Regno. Mi estas certa, Kalikot, ke mortipovuloj cximomente mem estas survoje por gxeni min-kaj mi malamas mortipovulojn pli ol ecx katarian teon!"

"Do, kion mi faru?" demandis la knomo.

"Rigardu per via spiontubo kaj vidu kie estas la invadantoj," ordonis la Regxo.

Do Kalikot iris al tubo en la muro el roko kaj metis sian okulon sur gxin. La tubo iris el la kaverno laux la flanko de la monto kaj cxirkauxiris plurajn kurbajxojn kaj angulojn, sed cxar gxi estis magia spiontubo Kalikot povis vidi per gxi egalfacile kiel per rekta.

"Ho-hum," diris li. "Mi vidas ilin, Via Mosxto."

"Kiaj ili aspektas?" demandis la Monarko.

"Estas malfacile respondi tiun demandon, cxar gxis nun mi neniam vidis pli kuriozan grupon da uloj," respondis la knomo. "Tamen, tia kolektigxo de kuriozuloj povus esti dangxera. Estas kupra homo, funkciigata de masxinoj-"

"Ba! temas nur pri Tiktoko," diris Rugedo. "Mi ne timas lin. Ja, antaux nelonge mi renkontis lin kaj jxetis lin en puton."

"Do evidente iu eltiris lin," diris Kalikot. "Kaj estas knabineto-"

"Doroteo?" demandis Rugedo, saltante pro timo.

"Ne; alia knabino. Efektive, pluraj knabinoj, diversgrandaj; sed ne Doroteo, nek Ozma."

"Bone!" kriis la Regxo, gxemante pro plitrankviligxo.

Kalikot plu premis sian okulon al la spiontubo.

"Mi vidas," diris li, "armeon de viroj el Ugabuo. Cxiuj estas oficiroj kaj portas glavojn. Kaj estas Vilulo-li aspektas tute ne dangxera-kaj malgranda azeno kun grandaj oreloj."

"Pu!" kriis Rugedo klakante per siaj fingroj malestime. "Mi ne timas tian amasacxon. Dekduo da miaj knomoj povas detrui ilin cxiujn dum momenteto."

"Mi ne certas pri tio," diris Kalikot. "Estas malfacile detrui homojn el Ugabuo, kaj mi kredas ke la Roza Princino estas feino. Kaj vi scias tute bone ke Polikromon, la filinon de la Cxielarko, povas damagxi neniu knomo."

"Polikromo! Cxu sxi estas en la grupo?" demandis la Regxo.

"Jes; mi jxus rekonis sxin."

"Do tiuj uloj venas cxi tien pro neniu paca celo," deklaris Rugedo, feroce sulkigante la frunton. "Efektive, neniu venas cxi tien pro paca celo. Mi malamas cxiujn, kaj cxiuj malamas min!"

"Tute vere," diris Kalikot.

"Necesos iel malebligi ke tiuj uloj atingu mian regnon. Kie ili estas nun?"

"Gxuste nun ili trairas la Kauxcxukan Landon, Via Mosxto."

"Bone! Cxu viaj magnetaj kauxcxukaj dratoj bone funkcias?"

"Mi kredas ke jes," respondis Kalikot. "Cxu via Regxa Volo estas ke ni iom amuzu nin per tiuj invadantoj?"

"Jes," respondis Rugedo. "Mi volas instrui al ili ion neniam forgesotan."

Nu, Vilulo tute ne konsciis ke li estas en Kauxcxuka Lando, nek iu el liaj akompanantoj. Ili rimarkis ke cxio cxirkaux ili havas nehelan grizan koloron kaj ke la vojo sur kiu ili marsxas estas mola kaj resaltema, tamen ili ecx ne suspektis ke la rokoj kaj arboj estas el kauxcxuko kaj ecx la vojo surtretata konsistas el kauxcxuko.

Baldaux ili atingis rivereton kie brilanta akvo kuras tra profunda kanalo kaj forrapidas inter altaj rokoj malalten cele la fundon de la flanko de la monto. Trans la rivereto estis pasxsxtonoj, tiel lokitaj ke veturantoj povas facile salti de unu al alia, kaj tiel transiri la akvon al la alia bordo.

Tiktoko marsxis antauxe, sekvate de siaj oficiroj kaj Regxino Kaj. Post ili iris Betsy Bobbin kaj Hancxjo, Polikromo kaj Vilulo, kaj plejlaste la Roza Princino kun Fajliloj. La Horlogxfunkcia Homo vidis la rivereton kaj la pasxsxtonojn kaj, senhalte, metis sian piedon sur la unuan sxtonon.

La rezulto estis miriga. Unue li subigxis en la molan kauxcxukon, kiu poste resaltis kaj sorigis Tiktokon en la aero, kie li renversigxis plurfoje kaj surterigxis sur kauxcxukan rokon longe malantaux la grupo.

Generalo Pomo ne vidis Tiktokon salti, cxar cxi tiu tre rapide malaperis; sekve li ankaux pasxis sur la sxtonon (vi prave divenas ke gxi estis konektita al la magneta kauxcxuka drato de Kalikot) kaj tuj suprenjxetigxis kvazaux sago. Generalo Vafleto sekvis kaj lin trafis simila sorto, sed nun la aliaj rimarkis ke io malgxustas kaj unuanime ili haltigis la marsxvicon kaj rerigardis lauxlonge de la vojo.

Jen Tiktoko ankoraux saltanta de unu kauxcxuka roko al alia, cxiufoje levigxante malpli alten super la tero. Kaj jen Generalo Pomo, saltanta alidirekten, kun sia triangula cxapelo falinta sur liajn okulojn kaj lia longa glavo frapanta la brakojn kaj kapon dum gxi balancigxis unuflanken kaj aliflanken. Jen, ankaux, Generalo Vafleto, kiu batigxis kapantauxe kontraux kauxcxukan rokon kaj estis tiom cxifita ke lia ronda korpo aspektis saltanta pilko pli ol homa formo.

Betsy ridis gaje pro la kurioza vidajxo kaj Polikromo ehxis sxian ridon. Sed Ozga estis serioza kaj sindemandanta, kaj Regxino Kaj kolerigxis vidante la cxefoficirojn de la Armeo de Ugabuo saltadi tiom maldigne. Sxi kriis al ili ke ili haltu, sed ili ne povis obei, ecx kvankam ili volonte farus tion. fine, tamen, ili cxiuj cxesis saltadi kaj sukcesis surpiedigxi kaj rekunigxi kun la Armeo.

"Kial vi faris tion?" demandis Kaj, kiu aspektis multe provokita.

"Ne demandu al ili la kialon," diris Vilulo tre serioze. "Mi sciis ke vi demandos al ili la kialon, sed vi devus ne fari tion. La kialo estas klara. Tiuj sxtonoj estas el kauxcxuko, sekve ili ne estas sxtonoj. Ecx cxi tiu vojo ne estas vojo; gxi estas kauxcxuka. Se ni ne tre zorgos, via Mosxto, ni versxajne cxiuj devos salti, same kiel viaj kompatindaj oficiroj kaj Tiktoko."

"Do ni zorgu," komentis Fajliloj, kiu estis plena de sagxo; sed Polikromo volis provi la kvaliton de la kauxcxuko, do sxi komencis danci. Cxiu pasxo pli alten jxetis sxin en la aeron, tiel ke sxi similis grandan papilion legxere flirtantan. Baldaux sxi saltegis kaj flugis trans la rivereton, surterigxante legxere kaj firme aliflanke.

"Nenia kauxcxuko cxi tie," sxi vokis al ili. "Vi cxiuj provu transsalti la rivereton sen tusxi la pasxsxtonojn."

Kaj kaj sxiaj oficiroj ne emis provi tian riskoplenan aventuron, sed Betsy tuj komprenis la valoron de la sugesto kaj komencis saltadi gxis sxi trovis sin saltanta preskaux tiom alten kiel Polikromo. Tiam sxi subite klinis sin antauxen kaj la sekva salto portis sxin facile trans la rivereton, kie sxi surterigxis apud la Filino de la Cxielarko.

"Venu, Hancxjo!" vokis la knabino, kaj la azeno penis obei. Li sukcesis salti iom alten sed kiam li provis salti trans la rivereton li mistaksis la distancon kaj falis plauxde en la mezon de la akvo.

"Hi-ha!" li ploris, baraktante por nagxi al la bordo. Betsy antauxenkuris por helpi lin eliri, sed kiam la mulo staris sekure apud sxi sxi mirege trovis ke li tute ne estas malseka.

"La akvo estas seka," diris Polikromo, trempante sian manon en la rivereton kaj montrante ke la akvo falas de gxi kaj lasas gxin tute seka.

"Tiukaze," respondis Betsy, "ili cxiuj povos marsxi tra la akvon."

Sxi vokis al Ozga kaj Vilulo dirante ke ili transvadu, certigante al ili ke la akvo estas neprofunda kaj ne malsekigos ilin. Tuj ili sekvis sxian konsilon, evitante la kauxcxukajn pasxsxtonojn, kaj transiris facile. Tio kuragxigis la tutan grupon vadi tra la seka akvo, kaj post kelkaj minutoj ili cxiuj grupigxis sur la bordo kaj rekomencis sian veturon laux la vojo kondukanta al la regno de la Regxo de la Knomoj.

Kiam Kalikot denove rigardis per sia magia spiontubo li kriis:

"Misfortuno, Via Mosxto! Cxiuj invadantoj trapasis la Kauxcxukan Landon kaj nun rapide proksimigxas al la enirejo de viaj kavernoj."

Rugedo kolerege sakris pro la informo kaj lia kolero estis tiom granda ke plurfoje, dum li tien kaj reen pasxadis en sia juvelita kavero, li pauxzis por piedbati la tibiojn de Kalikot, kiuj estis tiom sentemaj ke la kompatinda knomo kriegis pro doloro. Fine la Regxo diris:

"Neniu alia rimedo ekzistas ol faligi tiujn auxdacajn invadantojn en la Kavan Tubon."

Kalikot eksaltis pro tio kaj rigardis sian mastron miroplene.

"Se vi faros tion, Via Mastro," li diris, "vi tre kolerigos Tititi-Hucxun."

"Ne gravas," respondis Rugedo. "Tititi-Hucxu logxas aliflanke de la mondo, do kiel gxenos min lia kolero?"

Kalikot tremis kaj elsonigis gxemeton.

"Memoru liajn terurajn fortojn," li pledis, "kaj memoru ke li avertis vin, kiam lastafoje vi glitigis ulojn tra la Kavan Tubon, ke se vi denove faros tion li vengxos."

La Metala Monarko marsxis tien kaj reen silente, profunde pensante.

"El du dangxeroj," diris li, "estas sagxe elekti la plej malgravan. Kion, laux via supozo, tiuj invadantoj volas?"

"La Longorela Auxskultanto auxskultu ilin," proponis Kalikot.

"Alvoku lin tuj!" ordonis Rugedo fervore.

Do post kelkaj minutoj eniris la kavernon knomo kun enormaj oreloj, kiu profunde klinis sin antaux la Regxo.

"Fremduloj proksimigxas," diris Rugedo, "kaj mi volas scii ilian celon. Atente auxskultu iliajn parolojn kaj diru al mi kial ili venas cxi tien kaj cele kion."

La knomo denove riverencis kaj etendis siajn grandajn orelojn, milde balancante ilin supren kaj malsupren kaj ambauxflanken. Duonon de horo li staris silente, auxskultante, dum senpaciencigxis la Regxo kaj Kalikot pro la prokrasto. Fine la Longorela Auxskultanto parolis:

"Vilulo venas cxi tien por savi sian fraton el kaptiteco," diris li.

"Ha, la Malbelulon!" kriis Rugedo. "Nu, Vilulo rehavu sian malbelan fraton, ne gravas al mi. Li estas pigra kaj rifuzas labori kaj konstante gxenas min. Kie estas la Malbelulo nun, Kalikot?"

"Kiam lastafoje Via Mosxto renkontis la kaptiton vi ordonis ke mi sendu lin al la Metala Arbaro, kaj mi faris tion. Mi supozas ke li ankoraux estas tie."

"Tre bone. La invandantoj malfacile trovos la Metalan Arbaron," diris la Regxo, ridetante pro malica plezuro, "cxar ja ofte mi mem ne povas trovi gxin, kvankam mi mem kreis la arbaron kaj faris cxiun arbon, el oro kaj argxento, por sekure gardi tie la valorajn metalojn kontraux mortipovuloj. Sed diru al mi, Auxskultanto, cxu la fremduloj volas ankoraux ion?"

"Jes ja!" respondis la knomo. "La Armeo de Ugabuo nepre volas kapti cxiujn ricxajn metalojn kaj maloftajn juvelojn en via regno, kaj la oficiroj kaj ilia Regxino interkonsentis dividi la kaptajxojn kaj forporti ilin."

Auxdinte tion Rugedo elvokis koleregan mugxon kaj komencis saltodancadi, ruli siajn okulojn, kunfrapi siajn dentojn kaj svingi siajn brakojn furioze. Poste, dum ekstazo de kolero, li prenis la longajn orelojn de la Auxskultanto kaj tiris kaj tordis ilin kruele, sed Kalikot kaptis la sceptron de la Regxo kaj frapis liajn fingrartikojn, tiel ke Rugedo forlasis la orelojn kaj ekcxasis sian Regxan Cxambelanon cxirkaux la tronon.

La Auxskultanto utiligis tiun oportunon por forgliti de la kaverno kaj eskapi, kaj laciginte sin per cxasado al Kalikot la Regxo jxetis sin sur sian tronon kaj anhelegis, dum li rigardadis malice sian defieman regaton.

"Sxparu vian forton por batali la malamikojn," proponis Kalikot. "Okazos terura batalo kiam la Armeo de Ugabuo venos cxi tien."

"La Armeo ne venos cxi tien," diris la Regxo, ankoraux tusante kaj anhelante. "Mi faligos ilin en la Kavan tubon-cxiun viron kaj inon!"

"Kaj vi tiel defios Tititi-Hucxun?" demandis Kalikot.

"Jes. Iru tuj al mia Cxefmagiisto kaj ordonu ke li turnu vojon cele la Kavan Tubon, kaj li faru la enirejon de la Tubo nevidebla, tiel ke ili cxiuj falos en gxin."

Kalikot foriris skuante sian kapon, cxar li kredis ke Rugedo tre grave eraras. Li trovis la Magiiston kaj ordonis ke la vojo tordigxu tiel ke gxi kondukos rekte al la aperturo de la Kava Tubo, kaj ke tiu aperturo nevidebligxu.

Obeinte la ordonojn de sia mastro, la Regxa Cxambelano iris al sia privata cxambro kaj komencis verki leterojn por rekomendi sin, dirante ke li estas honestulo, bona servisto, kaj mangxas malmulte.

"Tre baldaux," li diris al si, "mi devos sercxi alian postenon, cxar tute certe Rugedo ruinigis sin per tiu senzorga defio al la potenca Tititi-Hucxu. Kaj kiam oni sercxas postenon rekomendoletero estas tre efikoplena."

Cxapitro 10: Tra Terura Tubo