Tra Terura Tubo

Versxajne Polikromo, kaj eble Regxino Kaj kaj sxia Armeo, povintus forpeli la sorcxon faritan de la Cxefmagiisto de Rugedo se ili scius ke dangxero pretas; cxar la Filino de la Cxielarko estis feino kaj cxar Ugabuo estas parto de la Lando Oz gxiaj logxantoj ne estas facile trompeblaj per tia vulgara magio kian majstris la Regxo de la Knomoj. Sed neniu suspektis specialan dangxeron gxis post sia eniro en la kavernon de Rugedo, do ili marsxadis tute kontente kiam Tiktoko, kiu antauxmarsxadis, ekmalaperis.

La oficiroj kredis ke sendube li cxirkauxiris angulon, do ili plu marsxis kaj cxiuj same ekmalaperis-unu post la alia. Tio iom surprizis Regxinon Kaj, kaj antauxen rapidinte por informigxi pri la kialo ankaux sxi ekmalaperis.

Betsy Bobbin lacigis siajn piedojn per marsxado, do nun sxi rajdis sur la dorso de la forta muleto, rigardante malantauxen kaj parolante al Vilulo kaj Polikromo, kiuj estis tuj malantaux sxi. Subite Hancxjo antauxenstumblis kaj komencis faladi kaj Betsy jxetigxus trans lian kapon se sxi ne kaptus la vilan kolon de la mulo per ambaux brakoj kaj firmege tenus.

Tute cxirkauxis ilin mallumo, kaj ili ne falis rekte suben sed lauxsxajne glitis laux abrupta deklivo. La hufoj de Hancxjo tusxis ian glatan substancon trans kiun li glitis ventorapide. Unufoje la kalkanoj de Betsy suprenigxis kaj frapis similan substancon super sxi. Ili efektive trairadis la "Kavan Tubon" kiu kondukas al la alia flanko de la mondo.

"Haltu, Hancxjo-haltu!" kriis la knabino, sed Hancxjo nur diris plendoplenan "Hi-ha!" cxar li ja tute ne povis obei.

Post pluraj minutoj, dum kiuj nenia damagxo trafis ilin, Betsy rekuragxigxis. Sxi povis vidi tute nenion kaj sxi povis auxdi nenion escepte de la forblovado de aero kiu pasis sxiajn orelojn dum ili plongxis suben lauxlonge de la Tubo. Cxu sxi kaj Hancxjo kaj sxi estas solaj, aux cxu la aliaj estas kun ili, sxi ne povis decidi. Sed se iu povus fari fulmofoton pri la Tubo en tiu momento tre kurioza bildo rezultus. Jen Tiktoko, kusxanta sur sia dorso kaj glitanta kapantauxen laux la deklivo. Kaj jen la oficiroj de la Armeo de Ugabuo kunjxetitaj kiel konfuzita amaso, skuantaj siajn brakojn kaj klopodantaj sxildi siajn vizagxojn kontraux la kunfrapigxantaj glavoj, kiuj balancis tien kaj reen dum la rapida veturo kaj batis cxiun atingeblan. Nun sekvis Regxino Kaj, kiu trafis la Tubon sidante kaj flugadis senzorge kaj vigle kaj tute perpleksite, cxar la kompatindulino tute ne sciis kio okazas al sxi. Post sxi, ne tre multe for sed nevidate de la aliaj pro la inkeca mallumo, glitis Betsy kaj Hancxjo, kaj post ili estis Vilulo kaj Polikromo kaj fine Fajliloj kaj la Princino.

Kiam unue ili falis en la Tubon, cxiuj estis tro konfuzitaj por povi pensi klare, sed la falo estis longa, cxar la kavajxo kondukis rekte tra la teron al loko precize kontraux la Regno de la Regxo de la Knomoj, kaj longe antaux ol la aventurantoj atingis la finon ili komencis resagxigxi.

"Estas acxe, Hancxjo!" kriis Betsy lauxtavocxe, kaj Regxino Kaj auxdis sxin kaj kriis: "Cxu vi estas eksterdangxera, Betsy?"

"Jadi, ne!" respondis la knabineto. "Kiel mi povus esti eksterdangxera kiam mi rapidas cent kilometrojn cxiuminute?" Post pauxzo sxi aldonis: "Sed kien ni iras, laux via supozo, Via Mosxto?"

"Ne demandu al sxi tion, ne demandu!" diris Vilulo, kiu ne estis tro distanca por auxdi ilin. "Kaj ne demandu al mi la kialon."

"Kial?" diris Betsy

"Neniu povas scii kien ni iras gxis ni atingos gxin," respondis Vilulo, kaj li subite kriis "Ve!" cxar Polikromo rapidigxis kaj nun sidas sur lia kapo.

La Filino de la Cxielarko ridis gaje, kaj tiom infekta estis tiu gaja rido ke Betsy ehxis gxin kaj Hancxjo diris "Hi-ha!" per milda kaj simpatia vocxtono.

"Malgraux tio mi volas scii kien kaj kiam ni alvenos," kriis la knabineto.

"Paciencu kaj vi informigxos, kara," diris Polikromo. "Sed vere estas stranga sperto, cxu ne? Jen mi, kies hejmo estas en la cxielo, veturanta tra la centron de la tero-kie mi neniam anticipis trovigxi!"

"Kiel vi scias ke ni estas en la centro de la tero?" demandis Betsy, kaj sxia vocxo tremis iomete pro nervozeco.

"Nu, ni ne povas esti aliloke," respondis Polikromo. "Mi ofte auxdis pri cxi tiu koridoro, kiun iam konstruis Magiisto kiu amis veturi. Li kredis ke li ne bezonos cxirkauxiri la surfacon de la tero, sed li falis tra la Tubon tiom rapide ke li jxetigxis el la alia flanko kaj batigxis kontraux stelon en la cxielo, kiu tuj eksplodis."

"La stelo eksplodis?" demandis Betsy miroplene.

"Jes, cxar tiom forte la Magiisto batigxis kontraux gxin."

"Kaj kio poste okazis al la Magiisto?" demandis la knabino.

"Neniu scias," respondis Polikromo. "Sed mi opinias ke ne multe gravas."

"Multe gravos, se ankaux ni trafos la stelojn kiam ni eliros," diris Regxino Kaj, gxemante.

"Ne maltrankviligxu," konsilis Polikromo. "Mi kredas ke la Magiisto iris alidirekten, kaj versxajne li falis multe pli rapide ol ni."

"Laux mi ni jam iras suficxe rapide," komentis Vilulo, milde forpusxante kalkanumon de Polikromo el sia maldekstra okulo. "Cxu vi bonvolos fali sola, kara?"

"Mi penos," ridis la Filino de la Cxielarko.

Tutdume ili rapide faladis tra la Tubo, kaj ne estis tiel facile paroli kiel eble vi imagas dum vi legas iliajn vortojn. Sed kvankam ili estis senpovaj kaj plene obskuris ilia fato, iom felicxigis ilin ke ili ja kapablas konversacii ecx kvankam malfacile.

Fajliloj kaj Ozga ankaux konversaciadis dum ili krocxigxis unu al la alia, kaj la junulo brave strebis sentimigi la Princinon kvankam li mem ege timadis ne nur rilate al sxi sed ankaux rilate al si.

Horo, dum tia timiga cirkonstanco, estas tre multa tempo, kaj dum pli ol horo ili dauxrigis sian teruran veturon. Sed gxuste kiam ili komencis timi ke la Tubo neniam finigxos, Tiktoko pusxigxis en la taglumon kaj, cirklinte gracie en la aero, li falis plauxde en grandan marmoran fonton.

Elpusxigxis la oficiroj, rapide unu post alia, falante kalkanojn super kapon kaj trafante la teron tre maldigne.

"Je la amo al sasafraso!" kriis Plendema Persono, kiu sarkadis palrugxajn violetojn en gxardeno. "Kion signifas cxio cxi?"

Responde, Regxino Kaj flugis alten el la tubo, veturis tra la aero alte kiel la arboj, kaj surterigxis precize sur la supron de la Plendema Persono, tiel frakasante juvelitan kronon sur liajn okulojn kaj faligante lin al la tero.

La mulo estis pli peza kaj Betsy krocxigxis al lia dorso, do li ne tiom alten flugis. Bonfortune por lia malgranda rajdanto li trafis la teron sur siaj kvar piedoj. Betsyn tio skuis iomete sed ne damagxis kaj kiam sxi cxirkauxrigardis sxi vidis la Regxinon kaj la Plendeman Personon baraktadi sur la tero, kie la viro strebis sufoki Kajon kaj sxi metis ambaux manojn en lian densan hararon kaj tiradis kiel eble plej forte. Kelkaj oficiroj, kiam ili surpiedigxis, rapidis distiri la baraktantojn kaj klopodis reteni la Plendeman Personon tiel ke li ne povos denove ataki ilian Regxinon.

Jam Vilulo, Polikromo, Ozga kaj Fajliloj cxiuj alvenis kaj scivoleme ekzamenadis la strangan landon en kiu ili trovas sin kaj kiu, laux ilia kompreno, estas precize kontraux la loko sur la alia flanko de la mondo el kie ili falis en la Tubon. Gxi ja aspektis bela loko, kaj sxajne gxi estis gxardeno de iu granda Princo, cxar tra la arba kaj arbusta pejzagxo videblis la turoj de giganta kastelo. Sed gxis nun la sola logxanto renkontinta ilin estis la Plendema Persono jxus menciita, kiu senprobleme forsxovis la oficirojn kaj nun strebis tiri la frakasitan kronon desur siaj okuloj.

Vilulo, cxiam gxentila, helpis lin fari tion kaj kiam la viro estis libera kaj povis denove vidi li rigardis siajn vizitantojn videble mirante.

"Nu, nu, nu!" li kriis. "El kie vi venis kaj kiel vi venis cxi tien?"

Betsy strebis respondi al li, cxar Regxino Kaj estis malafable silenta.

"Mi ne scias, precize, el kie ni venis, cxar mi ne scias la nomon de tiu loko," diris la knabino, "sed la kielo de nia veno estis tra la Kava Tubo."

"Bonvolu ne nomu gxin 'kava' Tubo," plendis la Plendema Persono per iritigxema vocxtono. "Se gxi estas tubo, nepre gxi estas kava."

"Kial?" demandis Betsy.

"Cxar cxiuj tuboj estas tiaj. Sed tiu Tubo estas privata posedajxo kaj al cxiuj estas malpermesate fali en gxin."

"Ni ne intence faris tion," klarigis Betsy; kaj Polikromo aldonis:

"Mi certas ke Rugedo, la Regxo de la Knomoj, pusxis nin en la Tubon."

"Ha! Rugedo! Cxu vi diris Rugedo?" kriis la viro, kiu nun tre ekscitigxis.

"Tion sxi diris," respondis Vilulo, " kaj mi kredas ke sxi pravas. Ni estis survoje por konkeri la Regxon de la Knomoj kiam subite ni falis en la Tubon."

"Do vi estas malamikoj de Rugedo?" demandis la Plendema Persono.

"Ne precize mal'mikoj," diris Betsy, iom perpleksa pro la demando, "cxar ni tute ne konas lin; sed ni celis konkeri lin, kaj tio ne estas ege amikema ago."

"Vere," akordis la viro. Li rigardis penseme de unu al la alia dum kelka tempo kaj post tio li turnis sian kapon por rigardi transsxultren kaj diris: "Forgesu la fajron kaj tenajlon, miaj bonaj fratoj. Estos plej bone gvidi cxi tiujn fremdulojn al la Privata Civitano."

"Akorde, Tubcxjo," respondis Vocxo, basa kaj forta, kiu sxajne venis el la aero, cxar la parolanto ne estis videbla.

Cxiuj niaj amikoj eksaltetis pro tio. Ecx Polikromo tiom alarmigxis ke sxia gaza drapirajxo flirtis kiel standardo en venteto. Vilulo kapneis kaj gxemis. Regxino Kaj aspektis tre malfelicxa; la oficiroj krocxis sin unu al alia, tremante forte.

Sed baldaux ili kuragxigxis pli atente rigardi la Plendeman Personon. Cxar li estis tipo de cxiuj logxantoj en cxi tiu eksterordinara lando kiujn ili poste renkontis, mi provos priskribi lian aspekton.

Lia vizagxo estis bela, sed senesprima. Liaj okuloj estis grandaj kaj blukoloraj kaj liaj dentoj fajnformaj kaj blankaj kiel negxo. Lia hararo estis nigra kaj densa kaj aspektis bukligxema cxe la finoj. Gxis tie neniu povus malfavore kritiki lian aspekton. Li surhavis sklarlatan robon, kiu ne kovris liajn brakojn kaj etendigxis nur gxis liaj nudaj genuoj. Sur la sino de la robo estis brodita terura kapo de drako, egale teruraspekta kiel la viro belaspekta. Liaj brakoj kaj kruroj estis nudaj kaj la hauxto de unu brako estis brile flava, kaj la hauxto de la alia brako estis helbrile verda. Li havis unu bluan kruron kaj unu palrugxan, kaj ambaux piedoj-videblaj tra liaj malfermaj sandaloj-estis gudronigraj.

Betsy ne povis decidi cxu tiuj belaj koloroj estas tinkturajxoj aux la natura aspekto de la hauxto, sed dum sxi pripensis tion la viro nomita "Tubcxjo" diris:

"Sekvu min al la Logxejo-cxiuj!"

Sed gxuste tiam Vocxo kriis: "Jen alia el ili, Tubcxjo, kusxanta en la akvo de la fonto."

"Jadi!" kriis Betsy; "devas esti Tiktoko, kaj li dronos."

"Akvo ne tauxgas por lia mekanismo, certe," akordis Vilulo, kaj unuanime ili cxiuj ekiris al la fonto. Sed antaux ol ili povis atingi gxin, nevideblaj manoj levis Tiktokon el la marmora pelvego kaj surpiedigis lin apud gxin, dum akvo gutadis de cxiu artiko de lia kupra korpo.

"Mul-taj-n dan-dan-dan-dan-koj-n!" li diris; kaj tiam liaj kupraj makzeloj kunfiksigxis kaj li ne povis plu paroli. Post tio li klopodis marsxi sed post pluraj nelertaj provoj li trovis ke li ne kapablas movi siajn artikojn.

Moka ridado el nevideblaj personoj gratulis la fiaskon de la ago de Tiktoko, kaj la novevenintoj en cxi tiu stranga lando trovis ke estas tre nekomforte konscii ke multaj uloj cxirkauxas ilin nevidate sed klare auxdeblaj.

"Cxu mi strecxu la risortojn?" demandis Betsy, kompatante Tiktokon.

"Mi kredas ke la mekanismo estas strecxita; sed ke li bezonas oleigxon," respondis Vilulo.

Tuj oleujo ekaperis antaux li, tenate cxe lia okulnivelo de iu nevidata mano. Vilulo prenis la ujon kaj komencis olei la artikojn de Tiktoko. Kvazaux por helpi lin, forta varma aerblovo direktigxis kontraux la kupran homon, kaj tio rapide sekigis lin. Baldaux li povis diri "Multajn dankojn!" tute facile kaj liaj artikoj funkciis suficxe bone.

"Venu!" ordonis Tubcxjo, kaj turninte sian dorson al ili li marsxis laux la vojo al la kastelo.

"Cxu ni iru?" demandis Regxino Kaj, necerta; sed gxuste tiam sxi ricevis sxovon kiu preskaux antauxenfaligis sxin sur sxian kapon; do sxi decidis iri. La hezitantaj oficiroj ricevis plurajn energiplenajn piedbatojn, kvankam ili ne povis vidi kiu faris ilin; sekve ankaux ili decidis-tre sagxe-iri. La aliaj sekvis suficxe volonte, cxar krom se ili preferus novan teruran falon tra la Tubon ili devos lauxeble ekzisti en la nekonata lando en kiu ili estas, kaj sxajnis plej bone obei la ordonojn.

Cxapitro 11: La Fama Fratularo de Feoj