La Fama Fratularo de Feoj

Post nelonga promeno tra tre belaj gxardenoj ili atingis la kastelon kaj sekvis Tubcxjon tra la enirejon kaj en grandan kupolitan cxambron, kie li ordonis ke ili sidigxu.

Pro la krono kiun li portas Betsy supozis ke tiu viro devas esti la Regxo de la lando en kiu ili estas, sed sidiginte cxiujn fremdulojn sur benkojn kiuj estis arangxitaj duoncirkle antaux alta trono, Tubcxjo klinis sin humile antaux la vaka trono kaj tuj farigxis nevidebla kaj malaperis.

La halo estis enorma loko, sed sxajne en gxi estis nur ili mem. Tamen baldaux ili auxdis apudan mallauxtan tuson kaj tie kaj tie estis apenaux auxdebla susuro de robo kaj malgranda sono de marsxpasxoj. Subite sonis la klara tono de sonorilo kaj je tiu sono cxio sxangxigxis.

Miroplene cxirkauxrigardante la halon ili vidis gxin plena de centoj da viroj kaj virinoj, cxiuj kun belaj vizagxoj kaj gapantaj bluaj okuloj kaj cxiuj surhavis skarlatajn robojn kaj juvelitajn kronojn sur siaj kapoj. Efektive, tiuj homoj aspektis ekzaktaj duoblajxoj de Tubcxjo, kaj estis malfacile trovi ian signon per kiu distingi ilin.

"Sed kia grandega aro da Regxoj kaj Regxinoj!" flustris Betsy al Polikromo, kiu sidis apud sxi kaj aspektis tre interesata de la sceno kaj tute ne maltrankvila.

"Certe estas stranga vizajxo," estis la respondo de Polikromo; "sed mi ne komprenas kiel povas esti pli ol unu Regxo, aux Regxino, en unu lando, cxar se cxiuj estus regantoj, neniu scius kiu estas la Mastro."

Unu el la apudstarantaj Regxoj auxdinte tiun komenton turnis sin al sxi kaj diris: "Kiu estas sia propra Mastro cxiam estas Regxo, se nur Regxo por si mem. En cxi tiu favorata lando cxiuj Regxoj kaj Regxinoj estas egalaj kaj nia privilegio estas klini nin antaux unu plejsupera Reganto-la Privata Civitano."

"Kiu estas li?" demandis Betsy.

Kvazaux por respondi al sxi, la klaraj tonoj de la sonorilo denove auxdigxis, kaj tuj aperis sidanta sur la trono la viro kiu estas estro kaj mastro de cxiuj cxi tiuj regxuloj. Tiu fakto estis evidenta kiam unuanime cxiuj surgenuigxis kaj tusxis la plankon per la frunto.

La Privata Civitano ne malsimilis la aliajn, sed liaj okuloj estis nigraj anstataux bluaj kaj en la centroj de la nigraj iridoj ardis rugxaj eroj kiuj aspektis fajraj karboj. Sed liaj trajtoj estis tre belaj kaj dignaj kaj lia mieno estis serioza kaj impona. Anstataux la kutiman sklarlatan robon li surhavis blankan, kaj la sama kapo de drako kiu ornamis la aliajn estis ankaux brodita sur gxia sino.

"Kian akuzon oni faras kontraux tiuj uloj, Tubcxjo?" li demandis per trankvilaj, senfleksiaj tonoj.

"Ili venis tra la malpermesita Tubo, Ho Plejpotenca Civitano," estis la respondo.

"Komprenu ke okazis tiel," diris Betsy: "Ni marsxadis cele la Regxon de la Knomoj, por konkeri lin kaj liberigi la fraton de Vilulo, kaj subite-"

"Kiu vi estas?" severe demandis la Privata Civitano.

"Mi? Nu, mi estas Betsy Bobbin, kaj-"

"Kiu estas la estro de la grupo?" demandis la Civitano.

"Sinjoro, mi estas Regxino Kaj de Ugabuo, kaj-"

"Do silentu," diris la Civitano. "Kiu estas la estro?"

Dum momento neniu respondis. Poste, Generalo Bulko starigxis.

"Sidigxu!" ordonis la Civitano. "Mi vidas ke dek ses el vi estas nur oficiroj, do negravuloj."

"Sed ni havas Armeon," diris Generalo Horlogxo tempesthumore, cxar al li ne placxis auxdi ke li estas negravulo.

"Kie estas via Armeo?" demandis la Civitano.

"La Ar-me-o es-tas mi," diris Tiktoko, kaj lia vocxo sonis iom rusta. "Mi es-tas la so-la Pri-va-ta Sol-da-to en la gru-po."

Auxdinte tion, la Civitano levigxis kaj klinis sin respektoplene antaux la Horlogxfunkcia Homo.

"Bonvolu pardoni ke mi ne jam komprenis vian gravecon," diris li. "Cxu vi komplezos min prenante sidlokon apud mi sur mia trono?"

Tiktoko surpiedigxis kaj marsxis al la trono, kaj cxiuj Regxoj kaj Regxinoj flankenpasxis por li. Post tio, per tintegantaj pasxoj li supreniris sur la podion kaj sidigxis sur la largxan benkon apud la Civitano.

Kajon multe provokis tiu indiko pri favoro montrata al la humila Horlogxfunkcia Homo, sed al Vilulo sxajne multe placxis ke la graveco de lia malnova amiko estas agnoskata de la reganto de cxi tiu eksterordinara lando. La Civitano nun komencis demandadi al Tiktoko, kiu per sia mekanika vocxo rakontis pri la sercxo farata de Vilulo por trovi sian perditan fraton, kaj pri kiel Ozma de Oz sendis la Horlogxfunkcian Homon por helpi lin, kaj kiel ili kunigxis kun Regxino Kaj kaj sxiaj sekvantoj el Ugabuo. Li ankaux rakontis pri kiel Betsy kaj Hancxjo kaj Polikromo kaj la Roza Princino anigxis al la grupo.

"Kaj vi intencas konkeri Rugedon, la Metalan Monarkon kaj Regxon de la Knomoj?" demandis la Civitano.

"Jes. Ti-o sxaj-nis al ni la so-la fa-reb-la a-go," estis la respondo de Tiktoko. "Sed li es-tis tro ler-ta por ni. Ki-am ni prok-si-mi-gxis al li-a ka-ver-no li tur-nis ni-a-n vo-jo-n por gvi-di ni-n al la Tu-bo, kaj mal-vi-deb-li-gis la a-per-tu-ro-n, ti-el ke ni cxi-uj fa-lis en gxi-n an-taux ol ni kon-sci-is ke gxi ek-zis-tas. Ti-o es-tis fa-ci-la me-to-do for-sen-di ni-n kaj nun Ru-ge-do es-tas se-ku-ra kaj ni es-tas tre mal-prok-si-maj en frem-da lan-do."

La Civitano silentis dum momento kaj sxajne pensadis. Poste li diris:

"Plej nobla Ordinara Soldato. Mi devas informi vin ke laux la legxoj de nia lando cxiu veninta tra la Malpermesitan Tubon devas torturigxi dum naux tagoj kaj dek noktoj kaj poste rejxetigxi en la Tubon. Sed estas sagxe malobservi legxojn kiam ili konfliktas kontraux justeco, kaj evidentas ke vi kaj viaj sekvantoj ne malobeis volonte niajn legxojn, cxar vin devigis Rubedo eniri la Tubon. Sekve la Regxo de la Knomoj sola kulpas kaj nur li estas punenda."

"Tio kontentigas min," diris Tiktoko. "Sed Rugedo estas sur la alia flanko de la mondo kie li estas tre for de via punkapablo."

La Civitano etendis sin fiere.

"Cxu vi imagas ke io en la mondo aux sur gxi estas for de la kapablo de la Granda Jinjino?" li demandis.

"Ho! Cxu, do, vi es-tas la Gran-da Jin-ji-no?" demandis Tiktoko.

"Jes."

"Do vi-a no-mo es-tas Ti-ti-ti Hu-cxu?"

"Jes."

Regxino Kaj ekkriis kaj komencis tremi. Vilulo maltrankviligxis tiom ke li elprenis posxtukon kaj visxis la sxviton de sia frunto. Polikromo aspektis serioza kaj la unuan fojon maltrankvila, kaj Fajliloj cxirkauxbrakumis la Rozan Princinon kvazaux por protekti sxin. Kaj la oficiroj, nu la nomo de la Granda Jinjino instigis ilin gxemadi kaj ploradi grandkvante kaj cxiu el ili surgenuigxis antaux la trono petegante kompaton. Betsy maltrankviligxis pro tiu malkvietigxo de sxiaj akompanantoj, sed sxi ne sciis pro kio gxi okazas. Nur Tiktoko restis neperturbita de la trovo.

"Do," diris li, "se vi es-tas Ti-ti-ti Hu-cxu kaj o-pi-ni-as ke Ru-ge-do kul-pas, mi es-tas cer-ta ke i-o ku-ri-o-za o-ka-zos al la Re-gxo de la Kno-moj."

"Interesos scii kio okazos," diris Betsy.

La Privata Civitano-ankaux nomata Tititi Hucxu, la Granda Jinjino-fikse rigardis la knabineton.

"Mi baldaux decidos pri kio okazos al Rugedo," diris li per severa, senkompata vocxo. Poste, turninte sin al la amaso da Regxoj kaj Regxinoj, li pludiris: "Tiktoko parolis vere, cxar lia mekanismo ne permesas ke li mensogu, nek gxi permesas ke liaj pensoj pensu erare. Tial cxi tiuj uloj ne estas niaj malamikoj kaj estas traktendaj amike kaj juste. Gvidu ilin al viaj palacoj kaj gastigu ilin gxis morgaux, kiam mi ordonos ke ili denove gvidigxu al mia Logxejo. Antaux tiam mi pretigos miajn planojn."

Tuj post sia parolo Tititi Hucxu malaperis, nevidebla. Tuj poste, la plejparto de la Regxoj kaj Regxinoj simile malaperis. Sed pluraj el ili restis videblaj kaj tre respektoplene proksimigxis al la fremduloj. Unu el la belaj Regxinoj diris al Betsy:

"Mi esperas ke vi honoros min farigxante mia gasto. Mi estas Erma, Regxino de Lumo."

"Cxu Hancxjo rajtos veni kun mi?" demandis la knabino.

"La Regxo de Bestoj prizorgos vian mulon," estis la respondo. "Sed ne timu pri li, cxar li estos regxe traktata. Via tuta grupo rerenkontigxos morgaux."

"Mi-mi volas ke iu akompanu min," diris Betsy, petege.

Regxino Erma turnis sin kaj ridetis al Polikromo.

"Cxu la Filino de la Cxielarko estos agrabla akompananto?" sxi demandis.

"Ho, jes!" kriis la knabino.

Do Polikromo kaj Betsy farigxis gastoj de la Regxino de Lumo, kaj la aliaj belaj Regxoj kaj Regxinoj gastigis la aliajn anojn de la grupo.

La du knabinoj sekvis Erman el la halo kaj tra la gxardenojn de la Logxejo al vilagxo de belaj domoj. Neniu el ili estis egale granda aux impona kiel la kastelo de la Privata Civitano, sed cxiuj estis suficxe belaj por nomigxi palacoj-kaj efektive ili ja estis palacoj.

Cxapitro 12: La Senkompara Sinjorino de la Suverenlumo