La Jinjino Juste Jugxas

Cxiuj aventurantoj rekunigxis la sekvan matenon kiam ili kondukigxis el diversaj palacoj al la logxejo de Tititi Hucxu kaj gvidigxis en la grandan Sxtatan Halon.

Kiel antauxe, nur niaj amikoj kaj iliaj eskortantoj estis videblaj antaux ol sonis la unua sonorilo. Tiam fulmrapide la cxambro montrigxis plena de la belaj Regxoj kaj Regxinoj de la lando. La dua sonorilo signis la aperon en la trono de la potenca Jinjino, kies bela vizagxo estis same trankvila kaj senesprima kiel cxiam.

Cxiuj profunde klinis sin antaux la Reganto. Iliaj vocxoj mallauxte murmuris: "Ni salutas la Privatan Civitanon, plej potencan Reganton, kies vorto estas Legxo kaj kies Legxo estas justa."

Tititi Hucxu agnoske klinis sin. Poste, cxirkauxrigardante la brilan kunvenon, kaj la malgrandan grupon de aventurantoj, li diris:

"Io nekutima okazis. Logxantoj de aliaj landoj ol nia, diferencaj de ni multmaniere, estis truditaj al ni tra la Malpermesita Tubo, kiun unu el nia popolo malsagxe faris antaux jaroj kaj tiu persono tauxge punigxis pro sia malsagxo. Sed tiuj fremduloj ne deziris veni cxi tien kaj estis fie jxetitaj en la Tubon de kruela Regxo aliflanke de la mondo, nomata Rugedo. Tiu Regxo estas senmortulo, sed ne bona. Liaj magiaj povoj damagxas la homaron pli ol helpas ilin. Cxar li maljuste tenis kaptita la fraton de la Vilulo, tiu malgranda grupo de honestuloj, konsistanta el mortipovuloj kaj senmortuloj, decidis konkeri Rugedon kaj puni lin. Timante ke ili eble sukcesus pri tio, la Regxo de la Knomoj miskondukis ilin tiel ke ili falis en la Tubon.

"Nu, mi jam multfoje avertis tiun saman Rugedon ke se iam li iumaniere uzos tiun Malpermesitan Tubon li severe punigxos. Mi trovis, konsultante la Fearkivojn, ke servisto de tiu Regxo, knomo nomata Kalikot, petegis sian mastron ne fari tiun fian agon, ne jxeti tiujn ulojn en la Tubo, ne sendi ilin por ke ili falu en nian landon. Sed Rugedo defiis min kaj miajn ordonojn.

"Sekve cxi tiuj fremduloj estas senkulpaj. Nur Rugedo meritas punon, kaj mi punos lin." Li pauxzis momente kaj poste dauxrigis per la sama malvarma, senkompata vocxo:

"Tiuj fremduloj devos reiri tra la Tubo al sia propra flanko de la mondo, sed mi plifaciligos kaj pliagrabligos ilian falon ol antauxe gxi estis. Ankaux mi sendos kun ili Ilon de Vengxo, kiu en mia nomo forpelos Rugedon el liaj subteraj kavernoj, forprenos liajn magiajn fortojn kaj faros el li senhejman vaganton sur la faco de la tero-loko kiun li malamas."

Auxdigxis murmureto de hororo de la Regxoj kaj Regxinoj pro la severeco de tiu puno, sed neniu protestis, cxar cxiuj agnoskis ke la verdikto estas justa.

"Elektante mian Ilon de Vengxo," pludiris Tititi Hucxu, "mi komprenis ke temos pri malplacxa tasko. Tial neniu senkulpulo inter ni devu entrepreni gxin. En cxi tiu miriga lando malofte iu kulpas pri misfaroj, ecx plej ete, kaj kiam mi ekzamenis la Arkivojn mi trovis ke neniu Regxo aux Regxino misfaris. Nek iu sekvanto aux servisto ilia. Sed kiam mi atingis la Drakan Familion, kiun ni alte respektas, tiam mi trovis la misfaron de Quoks.

"Vi bone scias ke Quoks estas juna drako kiu ankoraux ne akiris la sagxon de sia raso. Pro tiu manko, li malrespektis sian plej antikvan praulon, la Originalan Drakon, kaj unufoje diris ke cxi tiu atentu la proprajn aferojn kaj alifoje li diris ke la Antikvulo malsagxigxis pro sia granda agxo. Ni konscias ke drakoj ne identas kun feoj kaj ne povas esti plene gvidataj de niaj legxoj, sed tia malrespekto kian montris Quoks nepre devas ne esti ignorata de ni. Do mi elektis Quokson mia regxa Ilo de Vengxo kaj li trairos la Tubon kun tiuj uloj kaj transmetos al Rugedo la punon kiun mi dekretis."

Cxiuj auxskultis silente tiun parolon kaj nun la Regxoj kaj Regxinoj riverencis serioze por indiki sian aprobon pri la jugxo de la Jinjino.

Tititi Hucxu turnis sin al Tubcxjo:

"Mi ordonas ke vi," diris li, "eskortu tiujn fremdulojn al la Tubo kaj certigu ke ili cxiuj eniros gxin."

La Regxo de la Tubo, kiu la unua trovis niajn amikojn kaj kondukis ilin al la Privata Civitano, antauxenpasxis kaj klinis sin. Dum li faris tion, la Jinjino kaj cxiuj Regxoj kaj Regxinoj subite malaperis kaj nur Tubcxjo restis videbla.

"Bone," diris Betsy, gxemante; "ne multe maltrankviligas min ke necesas reiri, cxar la Jinjino promesis faciligi la reiron por ni."

Efektive, Regxino Kaj kaj sxiaj oficiroj estis la solaj kiuj aspektis maltrankvilaj kaj sxajne timis la reiron. Gxenis Regxinon Kajon ke sxi ne konkeris la landon de Tititi Hucxu. Dum ili sekvis la gvidanton tra la gxardenoj al la busxo de la Tubo sxi diris al Vilulo:

"Kiel mi povos konkeri la mondon, se mi foriros kaj lasos cxi tiun ricxan landon nekonkerita?"

"Vi ne povos," li respondis. "Ne demandu de mi la kialon, cxar se vi ne scias mi ne povas informi vin."

"Kial ne?" diris Kaj; sed Vilulo malatentis la demandon.

Cxi tiu fino de la Tubo havis argxentan randon kaj cxirkaux gxi estis ora balustrado al kiu estis fiksita afiso kiu diris:

"SE VI ESTAS EKSTERE, RESTU TIE.
SE VI ESTAS INTERNE, NE ELVENU."

Sur malgranda argxenta plato gxuste interne de la Tubo estis gravuritaj vortoj:

"Elfosita kaj konstruita de
Hiergargo la Magiisto,
En la Jaro de la Mondo
19625478
Ekskluzive por sia propra uzo."

"Li ja estis mirinda konstruisto, estas vere," komentis Betsy, leginte la tekston; "sed se li sciintus pri tiu stelo li versxajne preferus elspezi sian tempon ludante soliteron."

"Nu, kial ni atendas?" demandis Vilulo, kiu senpaciencis komenci.

"Ni atendas Quoksonm" respondis Tubcxjo. "Sed mi kredas auxdi lin veni."

"Cxu la juna drako estas nevidebla?" demandis Kaj, kiu neniam vidis vivan drakon kaj iom timis renkonti gxin.

"Tute ne," respondis la Regxo de la Tubo. "Vi vidos lin post minuto; sed antaux ol li ne plu akompanos vin vi nepre deziros ke li ja estu nevidebla."

"Cxu, do, li estas dangxera?" demandis Fajliloj.

"Tute ne. Sed Quoks ege tedas min," diris Tubcxjo, "kaj mi preferas liberan spacon ol lian cxeeston."

Tiun momenton skrapa sono auxdigxis, pli kaj pli proksimigxante gxis el malantaux du grandaj arbustoj aperis giganta drako, kiu iris al la grupo, skuetis sian kapon kaj diris: "Bonan matenon."

Se Quoks estus ecx iomete timida mi estas certa ke li malkomfortigxus pro la miroplena rigardado de cxiu okulo en la grupo-escepte de Tubcxjo, kompreneble, kiu ne miris cxar li jam tre ofte vidis Quokson.

Betsy supozis ke "juna" drako devas esti malgranda drako, sed cxi tiu estis tiom enorma ke la knabino decidis ke li nepre estas plenkreskinta, eble trokreskinta. Lia korpo estis bele cxielblua sur kiu estis densa aro da brilantaj argxentaj skvamoj, cxiu granda kiel pleto. Cxirkaux lia kolo estis palrugxa rubando kun buklo gxuste sub lia maldekstra orelo, kaj sub la rubando videblis perla cxeno al kiu ligigxis ora medaliono kies cirkonferenco estis proksimume tiel granda kiel la surfaco de basa tamburo. Tiu medaliono estis inkrustita per multaj grandaj belaj juveloj.

La kapo kaj vizagxo de Quoks ne estis tre malbelaj, se oni enmensigas ke li estis drako. Sed liaj okuloj estis tiom grandaj ke li bezonis multan tempon por palpebrumi kaj liaj dentoj aspektis tre akraj kaj teruraj kiam ili videblis, kaj ili videblis kiam ajn la besto ridetis. Ankaux lia nazo estis tre granda kaj largxa, kaj apudstarantoj riskis flari sulfuron-precipe kiam li elspiris fajron, kion drakoj lauxnature faras. Al la fino de lia longa vosto granda elektra lumo estis fiksita.

Eble plej kurioze rilate al la aspekto de la drako tiutempe estis ke vico de segxoj estis ligita al lia dorso, unu por cxiu ano de la grupo. Tiuj segxoj estis duoblaj, kun kurbitaj dorsoj, tiel ke du povis sidi en cxiu, kaj estis dekdu tiaj duoblaj segxoj, cxiuj firme ligitaj cxirkaux la dika korpo de la drako kaj metitaj unu malantaux la alia, en vico kiu etendigxis de liaj sxultroj preskaux al lia vosto.

"Ha!" kriis Tubcxjo: "Mi vidas ke Tititi Hucxu transformis Quokson en omnibuson."

"Mi gxojas pro tio," diris Betsy. "Mi esperas, Sinjoro Drako, ke ne gxenos vin ke ni rajdos sur via dorso."

"Neniel," respondis Quokso. "Mi estas malfavorata gxuste nun, kaj por rehonorigi mian bonan nomon mi devos obei la ordonojn de la Jinjino. Ke li faras el mi portobeston, tio estas nur parto de mia punigxo, kaj mi devas toleri gxin kiel drako. Mi tute ne kulpigas vin, kaj mi esperas ke vi gxuos la rajdadon. Suriru, bonvolu. Cxiuj suriru por vojagxo al la alia flanko de la mondo!"

Silente ili iris al siaj lokoj. Hancxjo sidis en la fronta segxo kun Betsy, por ke li povu apogi siajn antauxajn piedojn sur la kapo de la drako. Malantaux ili estis Vilulo kaj Polikromo, post ili estis Fajliloj kaj la Princino, kaj Regxino Kaj kaj Tiktoko. La oficiroj rajdis en la malantauxaj segxoj. Kiam cxiuj estis en siaj lokoj la drako aspektis tre simila al turisma cxarego kian oni vidas en grandaj urboj-sed li havis krurojn anstataux radojn.

"Cxu pretaj?" demandis Quoks, kaj kiam ili diris ke jes li rampis al la busxo de la Tubo kaj enmetis sian kapon.

"Adiaux kaj bonfortunon!" vokis Tubcxjo; sed neniu atentis respondi, cxar gxuste tiam la drako gligitis sian grandan korpon en la Tubon kaj la veturo al la alia flanko de la mondo komencigxis.

Unue ili tiom rapidis ke ili apenaux povis spiri, sed baldaux Quoks malpli rapidis kaj diris kun ia gaka rido:

"Je miaj skvamoj! vere cxi falo estas giganta! Mi pli komfortigos min kaj falos malpli rapide, alie mia kapo konfuzigxos. Cxu la distanco al la alia flanko de la mondo estas longa?"

"Cxu neniam antauxe vi trairis cxi tiun Tubon?" demandis Vilulo.

"Neniam. Nek iu alia en nia lando; certe ne de kiam mi naskigxis."

"Kiam okazis tio?" demandis Betsy.

"Mia naskigxo? Ho, antaux ne tre longe. Mi estas nur juna infano. Se mi ne estus ordonita fari cxi tiun vojagxon, mi festus mian trimil-kvindek-sesan naskigxtagon je la venonta jxauxdo. Panjo intencis prepari naskigxtagan kukon kun trimil kvindek ses kandeloj; sed nun, kompreneble, ne estos festo, cxar versxajne mi ne reestos hejme suficxatempe."

"Trimil kvindek ses jaroj!" kriis Betsy. "Mi tute ne sciis ke eblas vivi tiom longe!"

"Mia respektenda Praulo, kiun mi nomus malsagxa olda frauxdo se mi ne estus pentinta, estas tiom agxa ke mi estas nur bebo kompare kun li," diris Quoks. "Li datas de la komenco de la mondo, kaj insiste rakontas al ni pri aferoj okazintaj antaux kvindek mil jaroj, kiuj tute ne interesas junulojn kia mi. Vere, Prapacxjo ne estas aktualema. Li pensas nur pri la pasinteco, do mi ne komprenas kial li rajtas vivi ankoraux nun...Cxu vi cxiuj povas vidi, aux cxu mi faru pli fortan lumon?"

"Ho, ni povas tre bone vidi, dankon; sed kion ni rigardu krom nin mem?" respondis Betsy.

Estis vere. La grandaj okuloj de la drako estis kiaj la lampoj sur la antauxo de auxtomobilo kaj lumigis la Tubon longe antaux ili. Li ankaux kurbigis sian voston supren tiel ke la elektra lumo sur gxia fino ebligis ke ili vidu unu la alian tre klare. Sed la Tubo mem estis nur malhela metalo, glata kiel vitro sed precize samaspekta de unu fino al la alia. Do ne estis interesa pejzagxo kiu povus distri ilin dum la vojagxo.

Ili nun faladis tiom milde ke la vojagxo montrigxis vere komforta, gxuste kiel promesis la Jinjino; sed tio signifis pli longan vojagxon kaj la sola ebla distrajxo estis konversacio. La drako estis volonta kaj persista konversaciisto kaj li tiom interesis ilin ke ili urgxis lin babiladi. Lia vocxo estis iomete rauxka sed ne malplacxa kiam oni kutimigxis al gxi.

"Mi timas nur," diris li baldaux, "ke la konstanta glitado sur la surfaco de la Tubo malakrigos miajn ungojn. Komprenu ke cxi tiu truo ne iras rekte suben sed laux kruta deklivo, do anstataux faladi libere tra la aero mi devas glitadi sur la flanko de la Tubo. Bonfortune mi havas fajlilon en mia ilujo, kaj se miaj ungoj malakrigxos mi povos reakrigi ilin."

"Kial vi bezonas akrajn ungojn?" demandis Betsy.

"Ili estas mia natura armilo, kaj ne forgesu ke mi komisiigxis konkeri Rugedon."

"Nu, ne gxenu vin pri tio," komencis Regxino Kaj, plej arogante; "cxar kiam ni atingos Rugedon mi kaj mia nevenkebla Armeo povos konkeri lin sen via helpo."

"Tre bone," respondis la drako, afable. "Tio sxparos por mi multan laboron-se vi sukcesos. Tamen mi malgraux tio fajlos miajn ungojn."

Li forte gxemis, dirante tion, kaj amasa flamego, plurajn metrojn longa, jxetigxis el lia busxo. Betsy tremis kaj Hancxjo diris "Hi-ha!" dum kelkaj oficiroj kriegis pro terurigxo. Sed la drako ne rimarkis esti farinta ion nekutiman.

"Cxu estas fajro interne de vi?" demandis Vilulo.

"Kompreneble," respondis Quoks. "Kia drako mi estus se mia fajro estingigxus?"

"Kio dauxrigas gxin?" Betsy demandis.

"Mi tute ne scias. Mi scias nur ke gxi ekzistas," diris Quoks. "La fajro vivtenas min kaj ebligas mian movigxon; ankaux mian pensadon kaj paroladon."

"Ha! Vi tre si-mi-las mi-n," diris Tiktoko. "La so-la di-fe-ren-co es-tas ke mi-n mo-vas hor-logx-me-ka-nis-mo kaj vi-n mo-vas faj-ro."

"Mi neniel vidas ecx eron da simileco inter ni, mi devas protesti," respondis Quoks bruske. "Vi ne vivas; vi estas pupo."

"Sed mi po-vas a-gi, ne-ce-sas ag-nos-ki ti-o-n," diris Tiktoko.

"Jes, kiam viaj risortoj estas strecxitaj," rikanis la drako. "Sed kiam ili malstrecxigxas, vi estas senhelpa."

"Kio okazus al vi, Quoks, se via benzino eluzigxus?" demandis Vilulo, al kiu ne placxis tiu atako je lia amiko.

"Mi ne uzas benzinon."

"Nu, supozu ke eluzigxus via fajro."

"Kial supozi tion?" demandis Quoks. "Mia pra-pra-pra-prapatro vivas ekde la komenco de la mondo, kaj neniam eluzigxis lia fajro. Sed mi ja agnokas, sekrete, ke ju pli li maljunigxas des pli li montras fumon anstataux fajron. Sed rilate al Tiktoko, nu li estas suficxe bona, siamaniere, sed li estas nur kupra. Kaj la Metala Monarko tute bone konas kupron. Ne mirigus min se Rugedo fandus Tiktokon en unu el siaj fornoj kaj fabrikus el li kuprajn monerojn."

"Ti-u-o-ka-ze mi ta-men an-ko-raux cir-ku-la-dus," komentis Tiktoko, trankvile.

"Jes, tiel agas moneroj," diris Betsy bedauxroplene.

"Absurdajxo," diris la Regxino, iritite. "Tiktoko estas mia granda Armeo-krom la oficiroj-kaj mi kredas ke li povos facile konkeri Rugedon. Kion vi opinias, Polikromo?"

"Lasu lin provi," respondis la Filino de la Cxielarko, kun sia dolcxa penetra rido kiu sonis kiel la tintado de sonoriletoj. ""Kaj se Tiktoko malsukcesos, ankoraux restos la granda fajrospiranta drako kiu helpos vin."

"Ha," diris la drako, kaj nova flamamaso fluis el liaj busxo kaj nazo; "sagxa knabineto, tiu Polikromo. Cxiu tuj konstatus ke sxi estas feino."

Cxapitro 14: La Longorela Auxskultanto Lernas