La Drako Defias Dangxeron

Kvankam la veturo tra la Tubo estis pli longa, cxifoje, ol antauxe, gxi estis multe pli komforta tiel ke gxi gxenis neniun ajn el niaj amikoj. Plejparte ili interparoladis kaj cxar la drako estis bonhumora kaj amis la sonon de sia propra vocxo ili baldaux bone konis lin kaj akceptis lin kiel kunulon.

"Komprenu," diris Vilulo, laux sia honesta maniero, "Quoks estas nia amiko, kaj sekve la drako estas bonulo. Se li estus malamiko anstataux amiko, mi estas certa ke mi multe malsxatus lin, cxar lia spiro odoras sulfure, li estas tre aroganta kaj tiom forta kaj feroca ke li estus tre dangxera malamiko."

"Jes ja," respondis Quoks, kiu auxskultis tiun parolon plezure; "mi supozas ke mi estas tiom terura kiom iu ajn vivanto. Al mi placxas ke vi trovas min aroganta, cxar tio pruvas ke mi konas miajn bonajn kvalitojn. Kaj ke mia spiro odoras sulfure, mi ne kulpas pri tio, kaj iam mi renkontis viron kies spiro odoris pro cepoj, kaj mi opinias tion multe pli malbona."

"Ne mi," diris Betsy; "mi amas cepojn."

"Kaj mi amas sulfuron," deklaris la drako, "do ni ne kverelu pri diversaj preferoj."

Dirinte tion, li enspiregis kaj eljxetis el sia busxo flamon du metrojn longa. La sulfuro tusigis Betsyn, sed sxi memoris pri la cepoj kaj diris nenion.

Ili tute ne sciis kioman distancon ili jam trairis la centron de la tero, nek kiam anticipi la finigxon de la veturo. Unufoje la knabineto komencis:

"Kiam ni atingos la fundon de cxi tiu truo? Kaj, Vilulo, cxu ne estas strange ke la nuna fundo estis la supro kiam ni falis alidirekten?"

"Kio perpleksas min," diris Fajliloj, "estas ke ni povas fali ambauxdirekten."

"Ti-o," anoncis Tiktoko, "es-tas cxar la mon-do es-tas ron-da."

"Precize," respondis Vilulo. "La mekanismo en via kapo bonege funkcias, Tiktoko. Vi scias, Betsy, ke ekzistas io nomata la Allogo de Gravito, kiu tiras cxion direkte al la centro de la tero. Pro tio ni falas el la lito, kaj kial cxio krocxigxas al la surfaco de la tero."

"Do kial cxiu ne iras al la centro de la tero?" demandis la knabineto.

"Mi supozis ke vi demandos al mi pri tio," respondis Vilulo malfelicxavocxe. "La kialo, kara, estas ke la tero estas tiom solida ke aliaj solidajxoj ne povas trairi gxin. Sed kiam estas truo, kiel cxikaze, ni falas rekte al la centro de la mondo."

"Kial ni ne haltas tie?" demandis Betsy.

"Cxar ni tiom rapidas ke ni portigxas gxis la alia fino."

"Mi ne komprenas tion, kaj dolorigas mian kapon kiam mi klopodas kompreni gxin," sxi diris post kelka pensado. "Unu ajxo tiras nin al la centro kaj alia ajxo pusxas nin for de gxi. Sed-"

"Bonvolu ne demandi al mi la kialon," interrompis la Vilulo. "Se vi ne komprenas, ni forlasu la termon."

"Cxu vi komprenas?" sxi demandis.

"Ne cxia magio ne estas en felando," li diris serioze. "Ekzistas multa magio en la tuta Naturo, kaj vi povas vidi gxin egale facile en Usono, kie vi kaj mi iam logxis, same kiel cxi tie."

"Mi neniam vidis gxin," sxi respondis.

"Cxar vi tiom kutimis al gxi ke vi ne konsciis ke gxi estas magio. Cxu io povus esti pli mirinda ol kiam ni vidas floron kreski kaj burgxoni, aux kiam ni akiras lumon el la elektro en la aero? La bovinoj kiuj fabrikas lakton nepre enhavas mekanismon tutsame nekredeblan kiel tiu en la kupra korpo de Tiktoko, kaj eble vi rimarkis ke-"

Kaj tiam, antaux ol Vilulo povis fini sian parolon, la forta taglumo subite aperis al ili, pliheligxis, kaj plene kovris ilin. La ungoj de la drako ne plu gratadis la metalan Tubon, cxar li jxetigxis en la liberan aeron tridek metrojn aux pli kaj flugis tiom for de la dekliva truo ke li surterigxis sur la pinto de monto tuj super la enirejo de la multaj subteraj kavernoj de la Regxo de la Knomoj.

Kelkaj oficiroj falis de siaj segxoj kiam Quoks trafis la teron, sed plejparte la pasagxeroj de la drako sentis nur malgrandan frapon. Cxiuj gxojis denove esti sur la solida tero kaj ili tuj degrimpis kaj komencis cxirkauxrigardi. Iom strange, tuj kiam ili deiris de la drako, la segxoj ligitaj al la dorso de la monstro malaperis, kaj tio versxajne okazis cxar ili ne plu utilis kaj cxar Quoks aspektis multe pli digna pro siaj ne plu kovritaj skvamoj. Kompreneble li ankoraux havis la kvardek metrojn da rubando cxirkaux sia kolo, kaj ankaux la grandan medalionon. sed ili nur aspektigis lin "bele kostumita", laux komento de Betsy.

Nu, la armeo de knomoj grupigxis dense cxirkaux la busxo de la Tubo, por esti pretaj kapti la bandon de invadantoj tuj kiam ili eljxetigxos. Efektive, centoj da knomoj grupigxis, kaj ilin komandis Guf, ilia plej fama Generalo. Sed ili ne anticipis ke la drako flugos tiom alten, kaj li tiom subite jxetigxis el la Tubo ke plene surprizis ilin. Kiam la knomoj frotis la miron el siaj okuloj kaj denove povis pensi klare, ili trovis la drakon trankvile sidanta sur la montoflanko multe super iliaj kapoj, dum la aliaj fremduloj staris grupe kaj trankvile subrigardis ilin.

Generalo Guf koleris pro la eskapo, kvankam nur li mem kulpis.

"Subiru por kaptigxi!" li kriis, skuante sian glavon je ili.

"Supreniru por kapti nin-se vi kuragxas!" respondis Regxino Kaj, kiu strecxadis la risortojn de sia Ordinara Soldato, por ke li povu pli vigle batali.

La unua respondo de Guf estis kolerega mugxo pro la defio; post tio li turnis sin kaj ordonis al siaj knomoj. Ili cxiuj estis armitaj per akraj lancoj kaj unuanime ili levis la lancojn kaj jxetis ilin rekte kontraux siajn malamikojn, tiel ke ili rapidis tra la aero kiel perfekta nubo da flugantaj armoj.

Iom da damagxo eble rezultus se la drako ne rapide rampus antaux la aliajn, cxar lia korpo estis tiom granda ke gxi sxildis cxiun el ili, inkluzive de Hancxjo. La lancoj trafis la argxentajn skvamojn de Quokso kaj poste falis senefike al la tero. Kompreneble ili estis magiaj lancoj kaj cxiuj tuj resaltis al la manoj de la jxetintoj, sed ecx Guf povis vidi ke estus senutile ripeti la atakon.

Nun estis la vico de Regxino Kaj ataki, do la Generaloj kriis "An-tauxen marsxu!" kaj la Koloneloj kaj Majoroj kaj Kapitanoj ripetis la ordonon kaj la brava Armeo de Ugabuo, kiu sxajne konsistis plejparte el Tiktoko, marsxis unuope cele la knomojn, dum Betsy kaj Polikromo hurais kaj Hancxjo lauxte mugxis "Hi-ha!" kaj Vilulo kriis "Hura!" kaj Regxino Kaj kriegis: "Ataku, Tiktoko-ataku!"

La knomoj ne atendis por ke la Horlogxfunkcia homo ataku sed tuj malaperis en la subterajn kavernojn. Ili grave eraris pro sia rapido, cxar Tiktoko apenaux faris dek du pasxojn antaux ol lia kupra piedfingro frapigxis per roko kaj li falis sur la teron, kie li kriis: "Levu min! Levu min! Levu min!" gxis Vilulo kaj Fajliloj antauxenkuris kaj resurpiedigis lin.

La drako ridis mallauxte kaj kasxe dum li gratis sian maldekstran orelon per malantauxa ungo, sed neniu multe atentis Quokson gxuste tiam.

Al Kaj kaj sxiaj oficiroj estis evidente ke ne eblas batali se la malamikoj ne cxeestas, kaj por trovi la malamikojn ili devos kuragxe eniri la subteran Regnon de la Knomoj. Tiom auxdaca pasxo necesigas militkoncilion.

"Cxu vi ne opinias ke estos plej bone ke mi vizitu Rugedon kaj obeu la ordonojn de la Jinjino?" demandis Quoks.

"Neniel!" respondis Regxino Kaj. "Ni jam forpelis la armeon de knomoj kaj la sola restanta tasko estas trudi nin en tiujn kavernojn kaj konkeri la Regxon de la Knomoj kaj lian tutan popolon."

"Tio sxajnas al mi iom granda tasko," diris la drako, fermante siajn okulojn dormeme. "Sed agu lauxvole kaj mi atendos. Ne rapidu nur por mi. Mi vivas milojn da jaroj kaj kelkataga prokrasto tute neniom gravas al mi, kaj versxajne mi dormos gxis venos la tempo ke mi agu."

Kajon provokis tiu parolo.

"Tutegale vi reiru al Tititi Hucxu nun," sxi diris, "cxar la Regxo de la Knomoj jam preskaux konkerigxis."

Sed Quox kapneis. "Ne," diris li; "mi atendos."

Cxapitro 16: La Kaprica Knomo