Drako Delikate Demisias

Kiam la cxefaj knomoj kunvenis antaux sia nova Regxo ili gxoje salutis lin kaj promesis obei liajn ordonojn. Sed, kiam Kalikot demandis al ili, neniu el ili konis la vojon al la Metala Arbaro, kvankam cxiuj helpis fari gxin. Do la Regxo ordonis ke ili zorge sercxu vojon, kaj informi lin tuj kiam ili trovos gxin.

Dume Quoks sukcesis retrenrampi el la roka koridoro kaj tiel retrovi la liberan aeron kaj sian antauxan pozicion sur la flanko de la monto; kaj tie li kusxis sur la rokoj, plene endorma, gxis la sekva tago. La aliaj grupanoj ricevis cxambrojn, la plej bonajn en la kavernoj de la knomoj, cxar Regxo Kalikot opiniis ke li sxuldas al ili sian promociigxon kaj li volis esti kiel eble plej gastama.

Multan miron kauxzis la plena malapero de la dek ses oficiroj de Ugabuo kaj ilia Regxino. Neniu knomo vidis ilin, nek ili trovigxis dum la sercxo je la vojoj kondukantaj al la Metala Arbaro. Eble neniu malfelicxis pro ilia perdigxo, sed cxiuj volis scii kio okazis al ili.

La sekvan tagon, kiam niaj amikoj vizitis la drakon, Quoks diris al ili: "Mi nun devas adiauxi vin, cxar mia tasko cxi tie estas finita kaj mi devas foriri al la alia flanko de la mondo, al kiu mi apartenas."

"Cxu vi denove trairos la Tubon?" demandis Betsy.

"Kompreneble. Sed la veturo estos soleca, cxifoje, pro la manko de kunkonversaciantoj, kaj mi ne rajtas inviti iun el vi akompani min. Tial, tuj kiam mi glitos en la truon mi ekdormos, kaj kiam mi jxetigxos el la alia fino mi vekigxos cxehejme."

Ili dankis la drakon pro lia amikeco kaj deziris por li bonan vojagxon. Ili ankaux sendis dankon al la granda Jinjino, kies justa kondamno je Rugedo tiom bone helpis ilin. Quoks oscedis kaj etendis sin kaj promenis al la Tubo, en kiun li glitis kapantauxen kaj malaperis.

Ili vere sentis ke ili perdis amikon, cxar la drako estis kaj afabla kaj amikema dum ilia mallonga konatigxo kun li; sed ili sciis ke li devas reiri al sia propra lando. Do ili reiris al la kavernoj por renovigi la sercxon je la kasxitaj vojoj al la arbaro, sed dum tri tagoj cxiu strebo trovi ilin estis vana.

Polikromo kutimis cxiutage iri al la monto por provi vidi sian patron, la Cxielarkon, cxar sxin tedis la vagado sur la tero kaj sxi sopiris reesti kun siaj fratinoj en la cxielpalacoj. Kaj la trian tagon, dum sxi sidis senmove sur roka pinto, kiun sxi vidis? Rugedon, kasxe kaj rampe grimpanta la monton!

La eksregxo aspektis tre mizera. Liaj vestoj estis malpuraj kaj cxifonaj kaj li havis neniujn sandalojn sur la piedoj nek cxapelon sur la kapo. Postlasinte siajn kronon kaj sceptron kiam li fugxis, la old knomo ne plu aspektis regxa, sed nur almozpetanta.

Plurfoje Rugedo jam rampis al la busxo de la kaverno, kaj trovis tie ke la ses ovoj ankoraux gardas. Li tute bone sciis ke li devas akcepti sian sorton kaj farigxi senhejma vaganto, sed li cxefe bedauxris nun ke li neglektis plenigi siajn posxojn per oro kaj juveloj. Li konsciis ke vaganto kiu estas ricxa multe pli bone sukcesas ol malricxa, do li plu restis proksime al la kavernoj en kiuj, laux lia scio, estas tiom da trezoro, esperante trovi oportunon plenigi siajn posxojn.

Tiel li ekmemoris la Metalan Arbaron.

"Aha!" li diris al si. "Nur mi konas la vojon al tiu Arbaro, kaj tie mi povos plenigi miajn posxojn per la plej valoraj juveloj en la tuta mondo!"

Li rigardis siajn posxojn; malplezurigis lin la trovo ke ili estas tre malgrandaj. Eble li povos pligrandigi ilin, por ke ili entenu pli. Li sciis pri malricxulino kiu logxas en dometo cxe la piedo de la monto, do li iris al sxi kaj petegis ke sxi kudru posxojn sur lian tutan robon, kaj li pagis al sxi donacante diamantan ringon kiun li portis sur fingro. La virino gxojegis posedi tiom valoran ringon kaj sxi kudris tiom da posxoj sur la robon de Rugedo kiom eblis.

Post tio li reiris sur la monton kaj, cxirkauxrigardinte zorgoplene por certigi ke neniu observas lin, li tusxis risorton en roko kaj gxi malrapide ensvingigxis, liberigante largxan koridoron. Tiun li eniris, refermante la rokon malantaux si.

Tamen, Rugedo efektive ne tre zorgis kasxi sian agon, cxar Polikromo sidis nur malmulte for kaj sxiaj akrevidaj okuloj rimarkis precize kiel Rugedo utiligis la kasxitan risorton. Do sxi levigxis kaj rapidis en la kavernon, kie sxi informis Kalikoton kaj siajn amikojn pri sia trovo.

"Tute sendube tiu estas vojo al la Metala Arbaro," kriis Vilulo. "Venu, ni tuj sekvu Rugedon kaj savu mian kompatindan fraton!"

Ili konsentis pri tio kaj Regxo Kalikot kunvokis grupon de knomoj por helpi ilin portante torcxojn por lumigi la vojon.

"La Metala Arbaro havas brilegan lumon propran," diris li, "sed la vojo trans la valon versxajne estos obskura."

Polikromo facile trovis la rokon kaj tusxis la risorton, tiel ke malpli ol horon post la eniro de Rugedo ili cxiuj estis en la koridoro sekvante rapide la eksregxon.

"Li intencas rabi el la Arbaro, mi certas," diris Kalikot, "sed li trovos ke li ne plu auxtoritatas en cxi tiu Regno kaj mi ordonos ke miaj knomoj eljxetu lin."

"Do bonvolu jxeti lin kiel eble plej forte," diris Betsy, "cxar li meritas tion. Ne gxenas min honesta, tute malkasxa malamiko, kiu batalas fidinde; sed estas fie kaj trompe sxangxi knabinojn en violonojn kaj meti ilin en Sxlimajn Kavojn, kaj Rugedo ne meritas simpation. Sed vi devos permesi ke li kunprenu tiom da trezoro kiom li povos meti en siajn posxojn, Kalikot."

"Jes, tion diris la Jinjino; sed ni malmulton perdos. Estas pli da trezoro en la Metala Abaro ol povus miliono da knomoj porti en siaj posxoj."

Ne estis malfacile marsxi tra tiu koridoro, precipe kiam la torcxoj iluminis la vojon, do ili bone progresis. Sed la distanco montrigxis longa kaj Betsy lacigxis pro marsxado do sxi sidigxis sur la dorson de la mulo. La vojo abrupte turnigxis kaj miriga grandioza lumo iluminis ilin. La postan momenton ili cxiuj staris sur la rando de la eksterordinara Metala Arbaro.

Gxi kusxis sub alia monto kaj okupis grandan kupolitan kavernon, kies plafono estis pli alta ol spajro de kirko. En tiu spaco la laboremaj knomoj konstruis, dum multaj jaroj da laborado, la plej belan arbaron en la mondo. La arboj-trunkoj, brancxoj kaj folioj-estis tute el solida oro, kaj la arbustoj kaj la plantoj estis el filigrana argxento, tute pura. La arboj turis tiom alte kiom naturaj vivantaj kverkoj kaj estis tre fajne cxizitaj.

Sur la tero estis dense lokitaj gemoj cxiakoloraj kaj -dimensiaj, kaj tie kaj tie inter la arboj estis padoj sur kiuj la sxtoneroj estis cxizitaj diamantoj plej puraj. Entute pli da trezoro estis en tiu Metala Arbaro ol en la tuta cetero de la mondo-se ni ne enkalkulas la landon Oz, kie eble egalvalora trezoro trovigxas en la fama Smeralda Urbo.

Niajn amikojn tiom mirigis la vidajxo ke dum kelka tempo ili staris gapante. Tiam krietis Vilulo:

"Mia frato! Mia kara perdita frato! Cxu li vere estas kaptito en cxi tiu loko?"

"Jes," respondis Kalikot. "La Malbelulo estas cxi tie jam de du aux tri jaroj, mi bone scias tion."

"Sed kion li povus mangxi?" demandis Betsy. "Estas belega logxloko, jes vere, sed oni ne povas matenmangxi per rubioj kaj di'mantoj, aux ecx oro!"

"Oni ne bezonas, kara," Kalikot certigis al sxi. "La Metala Arbaro ne plenigas la tutan kavernegon. Preter tiuj oraj kaj argxentaj arboj estas aliaj arboj, realaj arboj, kiuj produktas tre bonmangxajn fruktojn. Ni promenu tiudirekten, cxar mi estas tute certa ke ni trovos la fraton de Vilulo en tiu parto de la kaverno, ne en cxi tiu."

Do ili komencis marsxadi sur la diamantosxtoneraj padoj, kaj cxiupasxe ilin pli kaj pli mirigis la eksterordinara beleco de la oraj arboj kun ilia brilanta foliaro.

Subite ili auxdis krion. Juveloj disiris cxiudirekten kiam iu kasxita inter la arbustoj forkuris de ili. Poste lauxta vocxo kriis: "Halt!" kaj auxdigxis baraktado.

Cxapitro 21: Falsmodesta Frato