Rugedo Reformigxas

Ili ne bezonis multan tempon por reatingi la regxan kavernon de la Regxo de la Knomoj, kie Kalikot ordonis ke oni portu al ili la plej placxajn mangxajxojn troveblajn tie.

Rugedo sekvis la ceteran parton de la grupo kaj kvankam neniu atentis la eksregxon ili ne kontrauxis lian cxeeston nek ordonis ke li foriru. Li rigardis time por trovi cxu ovoj ankoraux gardas la enirejon, sed ili jam malaperis; do li rampis en la kavernon, sekvante la aliajn, kaj humile kauxris en angulo de la cxambro.

Tie Betsy trovis lin. Cxiuj kunuloj de la knabineto nun tiom felicxis pro la sukceso de la sercxo de Vilulo je sia frato, kaj la ridado kaj gajeco sxajnis tiom vastigita, ke la koro de Betsy moligxis rilate al la senamika oldulo kiu iam estis ilia fervora malamiko, kaj sxi portis al li iom da mangxajxoj kaj trinkajxoj.

La okuloj de Rugedo plenigxis per larmoj pro tiu neatendita komplezo. Li prenis manon de la infano per sia propra kaj premis gxin danke.

"Atentu, Kalikot," diris Betsy, parolante al la nova Regxo, "kiel utilas malamikadi kontraux Rugedo? Lia tuta magia povo estas for, do li ne plu povas damagxi, kaj mi estas certa ke li pentas sian misagadon al cxiuj."

"Cxu?" demandis Kalikot, rigardante sian eksmastron.

"Jes," diris Rugedo. "La knabino pravas. Mi bedauxras kaj mi estas sendangxera. Mi ne volas vagadi tra la tuta mondo, sur la tero, cxar mi estas knomo. Neniu knomo povas esti felicxa aliloke ol subtere."

"Se tiel estas," diris Kalikot, "mi permesos ke vi restu cxi tie se vi bone kondutos, sed se vi denove miskondutos, mi elpelos vin, laux la ordono de Tititi Hucxu, kaj vi devos vagi."

"Ne dubu, cxar mi bone kondutos," promesis Rugedo. "Estas malfacile esti Regxo, kaj ecx pli malfacile esti bona Regxo. Sed nun mi estas ordinara knomo kaj mi estas certa ke mi kondutos senkulpe."

Al cxiuj estis agrable auxdi tion kaj scii ke Rugedo vere reformigxis.

"Mi esperas ke li plenumos sian promeson," flustris Betsy al Vilulo; "sed se li denove miskondutos ni estos tre malproksime de la Regno de la Knomoj kaj Kalikot devos mem priatenti la oldan knomon."

Polikromo estis iom nekontenta dum la pasintaj unu-du horoj. La bela filino de la Cxielarko sciis ke jam sxi faris cxion eblan por helpi siajn teramikojn, do sxi komencis sopiri al sia cxielhejmo.

"Mi kredas," sxi diris, atente auxskultinte, "ke komencas pluvi. La Regxo de la Pluvo estas mia onklo, sciu, kaj eble li legis miajn pensojn kaj helpos min. Cxiukaze, mi devas rigardi la cxielon kaj certigxi."

Do sxi eksaltis kaj kuris tra la koridoro al la ekstera enirejo, kaj cxiuj sekvis sxin kaj grupigxis sur ebena parto de la flanko de la monto. Efektive, mallumaj nuboj plenigis la cxielon kaj malrapida, guteta pluvo komencigxis.

"Ne dauxros longe," diris Vilulo, rigardante supren, "kaj kiam cxesos pluvi ni perdos la dolcxan feineton kiun ni amas. Ve," li pludiris, post momento, "la nuboj jam disigxas okcidente, kaj-vidu!-jen venas la Cxielarko!"

Betsy ne rigardis la cxielon; sxi rigardis Polikromon, kies felicxa, ridetanta vizagxo nepre antauxdiris la alvenon de sxia patro por porti sxin al la Nubaj Palacoj. Post momento radio de sunbrilo inundis la monton kaj belega Cxielarko aperis.

Farante krion de gxojo Polikromo saltis sur rokan pinton kaj etendis siajn brakojn. Senhezite la Cxielarko suben iris gxis gxia fino estis gxuste cxe sxiaj piedoj, kaj per unu gracia salto sxi suriris gxin kaj tuj sxin cxirkauxbrakumis sxiaj radiantaj fratinoj, la filinoj de la Cxielarko. Sed Polikromo liberigis sin por klinigxi trans la randon de la brilanta arko kaj kapgesti kaj rideti kaj jxeti dekduon da kisoj al siaj ekskamaradoj.

"Adiaux!" sxi vokis, kaj ili cxiuj kriis "Adiaux!" responde kaj gestis per siaj manoj al sia bela amikino.

Malrapide la grandioza arko levigxis kaj degelis en la cxielon, gxis la okuloj de la fervoraj rigardantoj vidis nur lanugajn nubojn nagxantajn sur la bluo.

"Mi ege bedauxras pro la foriro de Polikromo," diris Betsy, kiu emis plori; "sed mi s'pozas ke sxi estos ege pli felicxa kun siaj fratinoj en la cxielpalacoj."

"Sendube," respondis Vilulo, serioze kapgestante. "Tie estas sxia hejmo, sciu, kaj povraj vagantoj kiuj ne havas hejmon, samkiel ni, komprenas kion tio signifas por sxi."

"Iam," diris Betsy, "ankaux mi havis hejmon. Nun, mi havas nur-nur-karan Hancxjon!"

Sxi metis siajn brakojn cxirkaux sian vilan nehoman amikon, kaj li diris "Hi-ha!" per tono kiu indikis ke li komprenas sxian senton. Kaj la homa vila amiko karesis la kapon de la infano tenere kaj diris: "Vi eraras pri tio, Betsy, kara. Mi neniam dizertos vin."

La knabineto rigardis ilin dankeme, kaj sxiaj okuloj ridetis tra la larmoj.

"Bone," sxi diris. "Denove pluvas, do ni reiru en la kavernon."

Iom sengxoje, cxar cxiuj amis Polikromon kaj sentos sxian foreston, ili reeniris la regnon de la Regxo de la Knomoj.

Cxapitro 24: Doroteo Delicas