Esperanto Viva!


Hejmpag^o

[Iru supren al la indekso.]

Esperanto Viva! estas senpaga enkonduka koresponda kurso pri Esperanto havebla en la TTT. G^i donas la bazan gramatikon kaj vortprovizon de c^irkau^ 500 radikoj en dek lecionoj.

G^i donas ne nur informojn pri la lingvo mem, sed ankau^ informojn pri la lingvo-komunumo kaj Esperanta vivo. G^i celas c^efe inspiri la lernanton scii pli, kaj enplektig^i en Esperantujo. G^i enhavas multajn fotojn kaj realecajn situaciojn.

Esperanto Viva! estas nun havebla en diversaj lingvoj. Multlingva menuo trovig^as c^e http://esperanto.org/espviva/ - facile memorebla adreso, kiun mi deziras uzi en tutmonda informado pri la kurso.

Sonbendo - baldau^ aperos

Ankau^ haveblas kasedbendo, kiu enhavas la tekstojn de tiuj c^i lecionoj, kun parolantoj el diversaj mondpartoj. La tuto estas en Esperanto, c^ar g^i celas lernantojn de iu ajn lingvo-fono, kaj estas elc^erpaj^oj de kantoj en Esperanto el diversaj landoj. G^i nomig^as Esperanto Viva!, kaj g^i estas malaltekosta (4.50 pundoj en Britio, plus sendkostoj). G^i estas ac^etebla de UEA kaj vers^ajne ankau^ de aliaj landaj asocioj. (Studgvidantoj bonvolu eltrovi kiel plej bone havigi øin en via lando, inkluzive de sendokostoj, por ke vi povu konsili al viaj lernantoj).

Studgvidantoj

Se vi flue parolas Esperanton kaj la koncernan etnan lingvon, vi tiukaze eble konsideros farig^i studgvidanto. Ni bezonas studgvidantojn en c^iuj landoj, kaj por c^iuj lingvoj en kiuj Esperanto Viva! estas provizata.

Se vi jam estas studgvidanto vi eble deziras s^ang^i kelkajn detalojn. Ekzemple, vi eble estos for dum du semajnoj, au^ vi deziras havi pli - au^ malpli - da lernantoj. Au^ eble vi deziras c^esi esti studgvidanto.
[Intertempe retmesag^u al mi, Ian Fantom c^e ian@esperanto.org]

Se vi estas instruisto en iu institucio, kiel ekzemple lernejo au^ universitato, vi povas farig^i studgvidanto nur por la propraj lernantoj se vi tion deziras. Tiel vi certos ke vi ricevos c^iujn ekzercojn kiujn viaj lernantoj sendas - kaj ne alia studgvidanto en la sama regiono - kaj vi ne ricevos ekzercojn de aliaj kiuj lernas ekster via institucio. (Vi povas dufoje registrig^i se vi deziras ankau^ esti studgvidanto por aliaj.) Por registrig^i kiel institucia studgvidanto: (1) elektu kodnomon por via institucio, kiu komencig^as per "*" (ekzemple por la universitato de Oksfordo povus esti "*oxford university") (2) entajpu tiun kodon en la alig^formularo sub "urbo" (3) informu viajn lernantojn ke ili entajpu tiun kodon anstatau^ la urbon kiam ili sendas la ekzercojn. La administra programo ne distingos inter majskloj kaj minuskloj, au^ inter malsama uzo de spacoj.

Informi pri la kurso (kiam g^i estos preta)

Ni tre aprezus se vi povus informi pri la kurso. Vi povus meti ligon al la kurso de via hejmpag^o, ekzemple, au^ vi povus meti g^in en vian retpos^tan "subskribon". Vi povus mencii la kurson en rilataj novaj^grupoj (sed nur en rilataj - bonvolu ne trudi au^ g^enpos^ti; tio donus al ni malbonan reputacion). Ekster la Interreto, vi povus doni la retadreson de la kurso en leteroj kaj artikoloj en diversaj gazetoj vialandaj, lokaj klubbultenoj, naciaj reklamfolioj pri Esperanto, kolofono de vialanda Esperanto-revuo, ks.

Traduki la kurson

Eldonadon de tiu c^i kurso en aliaj lingvoj ni bonvenigas. Tamen bonvolu noti, ke la kurso estas kopirajta, kaj ke ni deziras ke vi akceptu certajn kondic^ojn - ni deziras kunlabori kun vi!

(Baldau^ validos:)

C^i tiu kurso estas eldonita ne nur en la Interreto, sed ankau^ kiel senpaga perpos^ta kurso surpapere. La unuan lecionon oni distribuas, ekzemple, en publikaj bibliotekoj, kaj la adreso de la loka studgvidanto estas metita sur la dorsan pag^on. La studento estas petata provizi afrankitan kaj adresitan koverton kun siaj ekzercoj. Kun la korektoj li/s^i ricevas la venontan lecionon.

Denove, ni bonvenigas la eblecon produkti la paperan version alilingve.

Se vi deziras kunlabori en la produktado de Esperanto Viva! en via lingvo, bonvolu retpos^ti al Ian Fantom (ian@esperanto.org) , kies hejmpag^o estas alirebla.

Iru supren al la indekso.


Eldonita de Viva Languages lige kun Esperanto Teachers' Association, Esperanto-Centro, 140 Holland Park Avenue, London, Britio, W11 4UF, Britio, tel: +44 (0)171 727 7821. (c) IF 1996 - 1999.