|
Do, vi volas esti studgvidanto!Kondic^oj kaj formularo |
La studgvidanto ricevos faritajn ekzercojn de la lernantoj, por c^iuj lecionoj unu g^is dek. Estas la tasko de la studgvidanto korekti tiujn ekzercojn, kaj doni helpemajn kaj kurag^igajn komentojn. Estas dezirinde ankau^ helpi per starigo de simplaj konversacietoj en Esperanto - kiujn ofte la lernantoj iniciatas - por doni ekzercon en praktika uzo de la lingvo.
(Baldau^ validos:)
La administrado de la kurso estas au^tomatigita. Por c^iu nova lernanto la sistemo serc^os la plej proksiman
studgvidanton. Se g^i ne trovas samlandan studgvidanton, g^i elektos studgvidanton el alia lando (fakte la
studgvidanton kiu havas la plej malgrandan s^arg^on en tiu momento). Do se estos lokaj lernantoj, ili farig^os
via respondeco, kaj vi povos doni al ili de tempo al tempo informojn pri lokaj Esperanto-okazaj^oj, au^ nomojn
de Esperantistoj kiuj log^as ec^ pli apude ol vi. Aliflanke, vi eble ricevos ankau^ lernantojn el la tuta mondo,
kaj al ili vi povos doni informojn pri ilia landa asocio, se tio ekzistas.
Por esti studgvidanto necesas, ke oni -
Por ke ni povu kontroli la nivelon de Esperanto, ni petas al vi sendi alineon de c^irkau^ 100 vortoj, en kiuj vi priskribas viajn Esperanto-spertojn, kun klarigoj pri via lingvo-nivelo. Eble ni petos de vi nomojn de atestantoj. Se vi ne akceptig^os, ne ofendig^u, sed iom pli studu Esperanton kaj refaru la alig^peton poste. Kaj se vi sentas ke ni nejuste malakceptis vin, sendu longan protestleteron en flua Esperanto, prefere kun nomoj de bone konataj Esperantistoj kiel atestantoj pri via lingvo-kompetenteco!!
Notu ke vi mem rajtas elekti kiom da kursanoj vi alprenos c^iumonate. Vi povos mem iam ajn tion s^ang^i. Ankau^, se vi estos dum iom da tempo okupata, ekzemple pro ferio, vi povos registri tiun fakton, tiel ke c^iuj envenantaj ekzercoj iros al alia studgvidanto dum via foresto. Kaj vi povas ec^ registri, ke por la momento vi ne deziras alpreni pli da novaj lernantoj, sed ke vi okupos nur pri tiuj kiuj jam komencis.
Roberto estas nia bonkora kursadministranto. Lia plena nomo estas Roboto por Esperanto-Rilataj Taskoj.
Li plusendos viajn detalojn al
la c^efastudgvidanto(j) por via(j) lingvo(j), kaj tiu(j) decidos c^u akcepti vin kiel studgvidanton. Se vi havas malfacilaj^ojn, bonvolu kontakti
min, Ian Fantom, c^e ian@esperanto.org.
Mi tre dankas! Mi esperas ke vi sukcesos, ke vi g^uos la taskon, kaj ke vi gajnos multajn novajn amikojn.