Esperanto Viva!

    Via deka leciono

    Gratulon! Vi jam atingis la dekan lecionon de la senpaga koresponda kurso 'Esperanto Viva!'

    La kurso ne celas [aims] instrui [teach] al vi la tutan lingvon. G^i celas esti nur enkonduko [introduction]. G^i celas montri al vi kiel Esperanto estas multe pli facila ol la aliaj lingvoj. G^i celas ankau^ kontaktigi vin kun la mondo de Esperanto, kaj montri al vi iom de la Esperanta kulturo [culture].


    Vi povas interparoli kun la kongresanoj.
    Sed vi povas jam diri kaj kompreni multon. Vi povas prezenti vin kaj aliajn. Vi povas ac^eti trinkaj^ojn por vi mem kaj por viaj amikoj. Vi povas peti kaj doni direktojn. Vi povas ec^ viziti Universalan Kongreson de Esperanto kaj iomete interparoli kun la kongresanoj. Vi ankorau^ ne multon komprenos el la prelegoj, sed vi povas c^eesti la koncertojn kaj g^ui la muzikon. Vi povas poste interparoli pri rokmuziko, popmuziko kaj klasika muziko. Vi povas ankau^ fari arang^ojn por vojag^i tra la mondo per 'Pasporta Servo'.

    Vi eble ankau^ ricevis informojn pri radio-stacioj kiuj elsendas en Esperanto, kaj ankau^ de Esperanto-gazetoj. Vi scias ankau^ pri internaciaj fakasocioj; eble vi jam trovis fakasocion kiu interesas vin. Eble vi ankau^ ricevis senpagajn specimenajn ekzemplerojn de diversaj Esperanto-gazetoj.

    Ni ankau^ prezentis vin al mia loka Esperanto-klubo. Eble vi ec^ uzas jam la Interreton por fari kontaktojn tutmonde. Eble vi trovis la Flavajn Pag^ojn de Esperanto au^ la Virtualan Esperanto-Bibliotekon au^ la hejmpag^on de Universala Esperanto-Asocio. C^u vi legas la novaj^grupon soc.culture.esperanto?

    En kiu alia lingvo eblas fari tiom da aferoj post nur dek mallongaj lecionoj? Mi esperas, ke vi konsentas [agree] kun mi, ke Esperanto estas vere [really] unika lingvo!


    Eble vi deziras plustudi [plu = further] Esperanton; tiel vi lernos bone paroli kaj kompreni la lingvon. Estas ankorau^ multo por lerni. Ofte kiam mi lernis lingvojn mi rekomencis c^e la komenco de lernolibro [text book]. Tio estas bona. Tio, kion oni jam bone komprenas oni rapide legas, sed la lernolibro memorigas vin pri g^i. Kutime tamen estas novaj vortoj por lerni.

    Mi lernis per la lernolibro Teach Yourself Esperanto. Por mi tio estis tre bona lernolibro. Tio estis antau^ longa tempo, kaj nun estas nova, pli moderna, eldono. G^i enhavas la tutan gramatikon [grammar] de la lingvo, kaj ankau^ bonan vortprovizon [vocabulary].

    Teach Yourself Esperanto havas avantag^on [advantage] ke oni povas ac^eti g^in en multaj librovendejoj. Se via librovendejo ne havas g^in vi povas mendi [order] g^in. G^i ankau^ ne kostas multon. Se vi ne deziras pagi por g^i, vi povas peti g^in c^e via loka biblioteko (au^ c^e via lerneja biblioteko se vi ankorau^ c^eestas la lernejon).

    Estas ankau^ radio-kurso Jen Nia Mondo. Tiun kurson elsendis pluraj universitataj radio-stacioj en Britio, kaj ankau^ lokaj radio-stacioj en Au^stralio. Ankau^ en Italio pluraj lokaj radio-stacioj elsendis Jen Nia Mondo, sed en itala traduko.

    Jen Nia Mondo estas havebla [obtainable, literally: have-able] ankau^ surkasede, en diversaj versioj. La plena [complete / full] kurso konsistas [consists] el Jen Nia Mondo 1 kaj Jen Nia Mondo 2. C^iu leciono dau^ras [lasts] dek kvin minutojn.

    Oni povas ac^eti la librojn Jen Nia Mondo kaj Jen Nia Mondo 2 aparte [separately]. Estas ankau^ du kasedoj kiuj surhavas nur la dialogojn. Jen Nia Mondo estas ac^etebla [can be bought, literally: buy-able] c^e la Esperanto-Centro.


    La radio-kased-kurso Jen Nia Mondo

    Eble vi preferas korespondan kurson. La koresponda kurso de Esperanto-Asocio de Britio estas bazita [based] sur Jen Nia Mondo. Petu detalojn [details] c^e la Esperanto-Centro.

    Se vi estas ric^a [rich], vi povos ac^eti la vidbendan kurson Pasporto al la tuta mondo. Tiu estas entute en Esperanto, sed estas akompanaj notoj en diversaj lingvoj. La vidbendo estas tre amuza [amusing].
    Pasporto al la tuta mondo


    Marteno montras librojn c^e la Esperanto-Centro en Londono
    Eble tamen vi estas lingvisto, kaj deziras eniri rekte [directly] la lingvon. En tiu kazo mi rekomendas la vortaron Esperanto-English Dictionary de John Wells, en la serio [series] Teach Yourself. G^i enhavas detalan klarigon pri la gramatiko.

    Au^ eble vi deziras c^eesti kurson. Demandu al via studgvidanto c^u estas loka vesperlerneja kurso. Estas ankau^ unu-semajnaj kursoj en Britio. Mi c^eestis kursojn c^e 'Wedgwood Memorial College' en Barlaston, apud Stoke-on-Trent. Ili havas ankau^ kursojn por komencantoj. Alia estas en Abergavenny, Kimrio [Wales], kaj alia en 'Belstead House' en Essex. Petu detalojn de la Esperanto-Centro. Eble estas similaj kursoj en via lando.
    Wedgwood Memorial College en Barlaston


    Se vi estas instruisto [teacher], eble vi jam deziras komenci instrui Esperanton al viaj infanoj. Estas senpaga koresponda kurso ankau^ por infanoj. Tion produktis Esperanto Teachers' Association, kaj g^i estas havebla c^e la Esperanto-Centro au^ per la Interreto.


    Mazi en Gondolando
    Ankau^ tre interesa estas la vidbendo [video] Mazi en Gondolando. G^i estas tre profesia [professional], kaj tau^ga [suitable] por lernejoj, speciale [especially] por pli junaj infanoj. G^i estas entute en Esperanto. G^i distras [entertains] kaj ankau^ instruas, sed c^ar g^i estas entute en Esperanto, eble vi devos doni klarigojn nacilingve.

    Estas listo de lerniloj haveblaj en Britio (kaj ankau^; en aliaj landoj).

    Kaj poste, eble vi deziros legi librojn. Mia unua libro estis Kanako el Kananam - pri la indig^enoj [natives] de Novgvineo [New Guinea]. Por mi kiel dek-ses-jarag^ulo tio estis tre interesa.

    Pli poste eble vi deziros pluiri al la grandaj literaturaj verkoj [works] de Kalocsay, Baghy, Auld, Boulton kaj aliaj.
    William Auld estas fama skota Esperanto-poeto

    Eble iam mi renkontos vin ie en la Esperanta mondo - do en Esperantujo. Mia nomo estas Ian Fantom. Mi deziras al vi c^ion bonan. Bonvenon - kaj g^is baldau^!


    Ekzercoj

    Kiel ekzercon, traduku la alineon: "Sed vi povas jam diri ... tra la mondo per 'Pasporta Servo'".

    Sed vi povas jam diri kaj kompreni multon. Vi povas prezenti vin kaj aliajn. Vi povas ac^eti trinkaj^ojn por vi mem kaj por viaj amikoj. Vi povas peti kaj doni direktojn. Vi povas ec^ viziti Universalan Kongreson de Esperanto kaj iomete interparoli kun la kongresanoj. Vi ankorau^ ne multon komprenos el la prelegoj, sed vi povas c^eesti la koncertojn kaj g^ui la muzikon. Vi povas poste interparoli pri rokmuziko, popmuziko kaj klasika muziko. Vi povas ankau^ fari arang^ojn por vojag^i tra la mondo per 'Pasporta Servo'.

    Kaj nun trovu lernilon por plustudo!

    Mesag^oj por via studgvidanto:

    Nun enmetu vian nomon kaj ret-adreson:

    Enmetu vian personan nomon:
    Enmetu vian familian nomon:
    Enmetu vian retadreson:
    Se vi havas novan retadreson, bonvolu enmeti vian malnovan c^i tie:

    Nun: au^:


    If you have problems when you click on the above submit button, advice is available.

    Via laboro estos korektita [corrected] kaj resendita [sent back] al vi.



    G^is baldau^ en Esperantujo!

    Du listoj de vortoj kiujn ni uzas en c^i tiu kurso estas haveblaj: Esperanto-angla kaj angla-Esperanto.

    Listo de la enhavo de la kurso 'Esperanto Viva!' estas havebla. Antau^a leciono.


    Eldonis Viva Languages asocie kun Esperanto Teachers' Association (Britio). (c) IDF 1996, 1997, 1998.