Esperanto Viva!
Via deka leciono
^C ^c ^G ^g ^H ^h ^J ^j ~U ~u![]()
Gratulon! Vi jam atingis la dekan lecionon de la senpaga koresponda kurso 'Esperanto Viva!'
La kurso ne celas [pretender, tener como fin] instrui [enseñar] al vi la tutan lingvon. ^Gi celas esti nur enkonduko [introducción ]. ^Gi celas montri al vi kiel Esperanto estas multe pli facila ol la aliaj lingvoj. ^Gi celas anka~u kontaktigi vin kun la mondo de Esperanto, kaj montri al vi iom de la Esperanta kulturo [cultura].
Sed vi povas jam diri kaj kompreni multon. Vi povas prezenti vin kaj aliajn. Vi povas a^ceti trinka^jojn por vi mem kaj por viaj amikoj. Vi povas peti kaj doni direktojn. Vi povas e^c viziti Universalan Kongreson de Esperanto kaj iomete interparoli kun la kongresanoj. Vi ankora~u ne multon komprenos el la prelegoj, sed vi povas ^ceesti la koncertojn kaj ^gui la muzikon. Vi povas poste interparoli pri rokmuziko, popmuziko kaj klasika muziko. Vi povas anka~u fari aran^gojn por voja^gi tra la mondo per 'Pasporta Servo'.
Vi povas interparoli kun la kongresanoj.
Vi eble anka~u ricevis informojn pri radio-stacioj kiuj elsendas en Esperanto, kaj anka~u de Esperanto-gazetoj. Vi scias anka~u pri internaciaj fakasocioj; eble vi jam trovis fakasocion kiu interesas vin. Eble vi anka~u ricevis senpagajn specimenajn ekzemplerojn de diversaj Esperanto-gazetoj.
Ni anka~u prezentis vin al mia loka Esperanto-klubo. Eble vi e^c uzas jam la Interreton por fari kontaktojn tutmonde. Eble vi trovis la Flavajn Pa^gojn de Esperanto a~u la Virtualan Esperanto-Bibliotekon a~u la hejmpa^gon de Universala Esperanto-Asocio. ^Cu vi legas la nova^jgrupon soc.culture.esperanto?
En kiu alia lingvo eblas fari tiom da aferoj post nur dek mallongaj lecionoj?
Mi esperas, ke vi konsentas [estar de acuerdo] kun mi, ke Esperanto estas vere [en verdad] unika lingvo!
Eble vi deziras plustudi [plu = más (tiempo)] Esperanton; tiel vi lernos bone paroli kaj kompreni la lingvon. Estas ankora~u multo por lerni. Ofte kiam mi lernis lingvojn mi rekomencis ^ce la komenco de lernolibro [libro de texto]. Tio estas bona. Tio, kion oni jam bone komprenas oni rapide legas, sed la lernolibro memorigas vin pri ^gi. Kutime tamen estas novaj vortoj por lerni.
Esperanto: Curso del Idioma Internacional Tre nova lernolibro estas Esperanto: Curso del Idioma Internacional. ^Gin verkis Miguel Adúriz, fama hispana esperantisto. Ekzistas aparta libreto kun la solvo de la ekzercoj.
Estas anka~u radio-kurso Jen Nia Mondo. Tiun kurson elsendis pluraj universitataj radio-stacioj en Britio, kaj anka~u lokaj radio-stacioj en A~ustralio. Anka~u en Italio pluraj lokaj radio-stacioj elsendis Jen Nia Mondo, sed en itala traduko.
La radio-kased-kurso Jen Nia Mondo Jen Nia Mondo estas havebla [literalmente: ten-ible; que se puede conseguir] anka~u surkasede, en diversaj versioj. La plena [completo] kurso konsistas [consiste] el Jen Nia Mondo 1 kaj Jen Nia Mondo 2. ^Ciu leciono da~uras [dura] dek kvin minutojn.
Oni povas a^ceti la librojn Jen Nia Mondo kaj Jen Nia Mondo 2 aparte [por separado]. Estas anka~u du kasedoj kiuj surhavas nur la dialogojn. Jen Nia Mondo estas a^cetebla [comprable] ^ce la Esperanto-Centro.
Marteno montras librojn ^ce la Esperanto-Centro en Londono Eble vi preferas korespondan kurson. La koresponda kurso de Andaluzia Esperanto-Unui^go estas bazita [basada] sur ¿Sabe Vd Esperanto? a~u sur Junulkurso. Petu pliajn informojn ^ce la pa^go de AEU.
Pasporto al la tuta mondo Se vi estas ri^ca [rico], vi povos a^ceti la vidbendan kurson Pasporto al la tuta mondo. Tiu estas entute en Esperanto, sed estas akompanaj notoj en diversaj lingvoj. La vidbendo estas tre amuza.
A~u eble vi deziras ^ceesti kurson. Demandu al via studgvidanto ^cu estas loka vesperlerneja kurso. Estas anka~u unu-semajnaj kursoj en Britio. Mi ^ceestis kursojn ^ce 'Wedgwood Memorial College' en Barlaston, apud Stoke-on-Trent. Ili havas anka~u kursojn por komencantoj. Alia estas en Abergavenny, Kimrio [Gales], kaj alia en 'Belstead House' en Essex. Petu detalojn de la Esperanto-Centro. Eble estas similaj kursoj en via lando.
Wedgwood Memorial College en Barlaston Se vi estas instruisto [profesor], eble vi jam deziras komenci instrui Esperanton al viaj infanoj. Estas senpaga koresponda kurso anka~u por infanoj. Tion produktis Esperanto Teachers' Association, kaj ^gi estas havebla ^ce la Esperanto-Centro a~u per la Interreto.
Mazi en Gondolando Anka~u tre interesa estas la vidbendo [vídeo] Mazi en Gondolando. ^Gi estas tre profesia [profesional], kaj ta~uga [apropiada] por lernejoj, speciale [especialmente] por pli junaj infanoj. ^Gi estas entute en Esperanto. ^Gi distras [entretiene] kaj anka~u instruas, sed ^car ^gi estas entute en Esperanto, eble vi devos doni klarigojn nacilingve.
Estas listo de lerniloj haveblaj en Britio (kaj anka~u en aliaj landoj).
William Auld estas fama skota Esperanto-poeto Kaj poste, eble vi deziros legi librojn. Mia unua libro estis Kanako el Kananam - pri la indi^genoj [nativos, indígenas] de Novgvineo [Nueva Guinea]. Por mi kiel dek-ses-jara^gulo tio estis tre interesa.
Pli poste eble vi deziros pluiri al la grandaj literaturaj verkoj [obras] de Kalocsay, Baghy, Auld, Boulton kaj aliaj.
Eble iam mi renkontos vin ie en la Esperanta mondo - do en Esperantujo. Mia nomo estas Ian Fantom. Mi deziras al vi ^cion bonan. Bonvenon - kaj ^gis balda~u!
Ekzercoj
Se vi havas problemon por sendi la ekzercojn, ser^cu helpon.
Via laboro estos korektita [corregido] kaj resendita [devuelto] al vi.
^Gis balda~u en Esperantujo! Du listoj de vortoj kiujn ni uzas en ^ci tiu kurso estas haveblaj: Esperanto-hispana kaj hispana-Esperanto.
Listo de la enhavo de la kurso 'Esperanto Viva!' estas havebla. Anta~ua leciono.
Eldonis Viva Languages asocie kun Asociación Andaluza de Esperanto.
(c) IDF 1996-2002.
Tradukis kaj adaptis:
(c)
José F. Martín