Esperanto Viva!
Via deka leciono
C^ c^ G^ g^ H^ h^ J^ j^ U^ u^![]()
Gratulon! Vi jam atingis la dekan lecionon de la senpaga koresponda kurso 'Esperanto Viva!'
La kurso ne celas [pretender, tener como fin] instrui [enseñar] al vi la tutan lingvon. G^i celas esti nur enkonduko [introducción ]. G^i celas montri al vi kiel Esperanto estas multe pli facila ol la aliaj lingvoj. G^i celas ankau^ kontaktigi vin kun la mondo de Esperanto, kaj montri al vi iom de la Esperanta kulturo [cultura].
Sed vi povas jam diri kaj kompreni multon. Vi povas prezenti vin kaj aliajn. Vi povas ac^eti trinkaj^ojn por vi mem kaj por viaj amikoj. Vi povas peti kaj doni direktojn. Vi povas ec^ viziti Universalan Kongreson de Esperanto kaj iomete interparoli kun la kongresanoj. Vi ankorau^ ne multon komprenos el la prelegoj, sed vi povas c^eesti la koncertojn kaj g^ui la muzikon. Vi povas poste interparoli pri rokmuziko, popmuziko kaj klasika muziko. Vi povas ankau^ fari arang^ojn por vojag^i tra la mondo per 'Pasporta Servo'.
Vi povas interparoli kun la kongresanoj.
Vi eble ankau^ ricevis informojn pri radio-stacioj kiuj elsendas en Esperanto, kaj ankau^ de Esperanto-gazetoj. Vi scias ankau^ pri internaciaj fakasocioj; eble vi jam trovis fakasocion kiu interesas vin. Eble vi ankau^ ricevis senpagajn specimenajn ekzemplerojn de diversaj Esperanto-gazetoj.
Ni ankau^ prezentis vin al mia loka Esperanto-klubo. Eble vi ec^ uzas jam la Interreton por fari kontaktojn tutmonde. Eble vi trovis la Flavajn Pag^ojn de Esperanto au^ la Virtualan Esperanto-Bibliotekon au^ la hejmpag^on de Universala Esperanto-Asocio. C^u vi legas la novaj^grupon soc.culture.esperanto?
En kiu alia lingvo eblas fari tiom da aferoj post nur dek mallongaj lecionoj?
Mi esperas, ke vi konsentas [estar de acuerdo] kun mi, ke Esperanto estas vere [en verdad] unika lingvo!
Eble vi deziras plustudi [plu = más (tiempo)] Esperanton; tiel vi lernos bone paroli kaj kompreni la lingvon. Estas ankorau^ multo por lerni. Ofte kiam mi lernis lingvojn mi rekomencis c^e la komenco de lernolibro [libro de texto]. Tio estas bona. Tio, kion oni jam bone komprenas oni rapide legas, sed la lernolibro memorigas vin pri g^i. Kutime tamen estas novaj vortoj por lerni.
Esperanto: Curso del Idioma Internacional Tre nova lernolibro estas Esperanto: Curso del Idioma Internacional. G^in verkis Miguel Adúriz, fama hispana esperantisto. Ekzistas aparta libreto kun la solvo de la ekzercoj.
Estas ankau^ radio-kurso Jen Nia Mondo. Tiun kurson elsendis pluraj universitataj radio-stacioj en Britio, kaj ankau^ lokaj radio-stacioj en Au^stralio. Ankau^ en Italio pluraj lokaj radio-stacioj elsendis Jen Nia Mondo, sed en itala traduko.
La radio-kased-kurso Jen Nia Mondo Jen Nia Mondo estas havebla [literalmente: ten-ible; que se puede conseguir] ankau^ surkasede, en diversaj versioj. La plena [completo] kurso konsistas [consiste] el Jen Nia Mondo 1 kaj Jen Nia Mondo 2. C^iu leciono dau^ras [dura] dek kvin minutojn.
Oni povas ac^eti la librojn Jen Nia Mondo kaj Jen Nia Mondo 2 aparte [por separado]. Estas ankau^ du kasedoj kiuj surhavas nur la dialogojn. Jen Nia Mondo estas ac^etebla [comprable] c^e la Esperanto-Centro.
Marteno montras librojn c^e la Esperanto-Centro en Londono Eble vi preferas korespondan kurson. La koresponda kurso de Andaluzia Esperanto-Unuig^o estas bazita [basada] sur ¿Sabe Vd Esperanto? au^ sur Junulkurso. Petu pliajn informojn c^e la pag^o de AEU.
Pasporto al la tuta mondo Se vi estas ric^a [rico], vi povos ac^eti la vidbendan kurson Pasporto al la tuta mondo. Tiu estas entute en Esperanto, sed estas akompanaj notoj en diversaj lingvoj. La vidbendo estas tre amuza.
Au^ eble vi deziras c^eesti kurson. Demandu al via studgvidanto c^u estas loka vesperlerneja kurso. Estas ankau^ unu-semajnaj kursoj en Britio. Mi c^eestis kursojn c^e 'Wedgwood Memorial College' en Barlaston, apud Stoke-on-Trent. Ili havas ankau^ kursojn por komencantoj. Alia estas en Abergavenny, Kimrio [Gales], kaj alia en 'Belstead House' en Essex. Petu detalojn de la Esperanto-Centro. Eble estas similaj kursoj en via lando.
Wedgwood Memorial College en Barlaston Se vi estas instruisto [profesor], eble vi jam deziras komenci instrui Esperanton al viaj infanoj. Estas senpaga koresponda kurso ankau^ por infanoj. Tion produktis Esperanto Teachers' Association, kaj g^i estas havebla c^e la Esperanto-Centro au^ per la Interreto.
Mazi en Gondolando Ankau^ tre interesa estas la vidbendo [vídeo] Mazi en Gondolando. G^i estas tre profesia [profesional], kaj tau^ga [apropiada] por lernejoj, speciale [especialmente] por pli junaj infanoj. G^i estas entute en Esperanto. G^i distras [entretiene] kaj ankau^ instruas, sed c^ar g^i estas entute en Esperanto, eble vi devos doni klarigojn nacilingve.
Estas listo de lerniloj haveblaj en Britio (kaj ankau^ en aliaj landoj).
William Auld estas fama skota Esperanto-poeto Kaj poste, eble vi deziros legi librojn. Mia unua libro estis Kanako el Kananam - pri la indig^enoj [nativos, indígenas] de Novgvineo [Nueva Guinea]. Por mi kiel dek-ses-jarag^ulo tio estis tre interesa.
Pli poste eble vi deziros pluiri al la grandaj literaturaj verkoj [obras] de Kalocsay, Baghy, Auld, Boulton kaj aliaj.
Eble iam mi renkontos vin ie en la Esperanta mondo - do en Esperantujo. Mia nomo estas Ian Fantom. Mi deziras al vi c^ion bonan. Bonvenon - kaj g^is baldau^!
Ekzercoj
Se vi havas problemon por sendi la ekzercojn, serc^u helpon.
Via laboro estos korektita [corregido] kaj resendita [devuelto] al vi.
G^is baldau^ en Esperantujo! Du listoj de vortoj kiujn ni uzas en c^i tiu kurso estas haveblaj: Esperanto-hispana kaj hispana-Esperanto.
Listo de la enhavo de la kurso 'Esperanto Viva!' estas havebla. Antau^a leciono.
Eldonis Viva Languages asocie kun Asociación Andaluza de Esperanto.
(c) IDF 1996-2002.
Tradukis kaj adaptis:
(c)
José F. Martín