|
|
Esperanto Viva!Via nau^a leciono |
![]() |
![]() C^ c^ G^ g^ H^ h^ J^ j^ U^ u^ |
|
Mi jam menciis la Jarlibron de
Esperanto-Asocio de Britio (EAB). G^i enhavas liston de lokaj kluboj [clubes] kaj federacioj. Ne c^iu urbo havas lokan klubon, sed c^iu urbo en Britio estas en unu el la dek kvar federacioj.Eble estas loka klubo apud vi, au^ eble vi devos iomete veturi por viziti la plej apudan lokan klubon. La lokaj kluboj varias. Mi log^is en pluraj urboj en Britio, do mi konis plurajn klubojn. Kelkaj estas grandaj, kaj kelkaj estas malgrandaj. Kelkaj estas formalaj, kaj kelkaj estas neformalaj. En kelkaj oni parolas nur en Esperanto, sed en aliaj oni parolas Esperante kaj angle.
Mia unua loka klubo estis en Stockport. G^i estis nova klubo, kaj estis multaj komencantoj. Oni parolis Esperante kaj angle. Ili kunvenis [kun + ven + is] monate. En la somero [verano] ili ofte promenis en la kamparo [campo (en general); kampo = un campo (en concreto)]. Por pli serioze ekzerci Esperanton mi iris c^iusemajne al la Manc^estra Esperanto-Societo. Tie ili parolis nur en Esperanto, kaj estis pli formala programo. Ili ankau^ vendis librojn. Nun la Manc^estra Esperanto-Societo estas malpli formala, kaj ili kunvenas en trinkejo.
|
|
La plej granda Esperanto-klubo en Britio estas la Londona Esperanto-Klubo. Tie oni parolas nur en Esperanto, sed oni faras esceptojn [excepciones] por komencantoj. Ili kunvenas apud la stacidomo Euston Square. Ili kunvenas vendrede, kaj havas propran h^oron. |
Eble interparolo kiam vi estos c^e loka klubo estos tiel:
|
Saluton! - Saluton! - Mi estas komencanto. Mi lernas per la Senpaga Koresponda Kurso. - C^u? Bone! Bonvenon! Envenu. - Dankon. - Mi estas Olga. - Saluton! Mi estas _______ - Jen estas Mervyn; li estas la sekretario [secretario]. - Saluton! - Saluton! - Kaj jen Heleno; s^i estas la prezidanto. - Saluton! - Saluton! - Kaj jen Adrian. Li estas tre grava persono. Li estas nia kasisto [tesorero]. - Ha, Adrian, vi estas mia studgvidanto [tutor; studi = studiar], c^u ne? - Jes, saluton. - Saluton! - Kaj jen Mark. Li mang^as [come] fajron [fuego]. - C^u? Kie? - Ho, kelkfoje [a veces] c^e la Esperanto-Klubo... Kaj jen Kris. Kris s^atas traduki literaturon en Esperanton el slavaj [eslavas] lingvoj. - Saluton! - Saluton! - Kaj mi venas el Ukrainio [Ucrania]. - C^u? |
|
Iu sonorigas [
toca el timbre] c^e la pordo [puerta]. Estas japana vizitanto.|
Saluton! - Saluton! Mi estas Uc^ida Masatomo. Nomu min Masa. - Envenu. |
|
|
Oni prezentas [ presenta] Masa al la aliaj c^eestantoj [c^e + est + ant + o + j], kaj ili interparolas. La lingvaj^o estas malfacila [facila = fácil], sed vi komprenas iomete. Oni petas al Masa diri kelkajn vortojn pri Japanio. Li diras, "Mi vizitas pro [por, a causa de] la laboro. Mi faris kontakton kun la klubo per la Interreto." Li klarigas [explica, aclara; klara = claro] pri la japana skribmaniero [modo de escribir; maniero = modo, manera]. "Estas tre malfacile al junaj japanoj lerni legi en Japanio. Esperanto estas multe pli facila", li diras. |
|
Post la klubaj anoncoj [anuncios] estas tempo por la trinkaj^oj. "Kiom da [cuántos] kafoj?" Kris demandas. " Unu, du, tri kvar, kvin ... kaj kiom da teoj [tés]? ... unu, du, tri. Ni havas ankau^ fruktosukon". "Jes, mi petas", diras la tri infanoj. "Do tio estas kvin kafoj, tri teoj kaj tri fruktosukoj." Dum oni atendas [esperar] la trinkaj^ojn, Adrian disdonas [dis + don + as] ekzemplerojn de la unua leciono de la senpaga koresponda kurso, por la lokaj bibliotekoj. |
|
Eble vi havas okazon [
ocasión, oportunidad] rigardi [mirar] Esperantajn gazetojn dum la vespero.|
|
C^e mia nuna loka klubo oni kunvenas c^iumonate en la hejmoj de klubanoj. En iuj kluboj oni c^iam kunvenas en la sama loko; eble oni luas [ rent] halon [hall]. La Londona Esperanto-Klubo kunvenas c^iuvendrede c^e Fred Tallant Hall, 153 Drummond Street, London NW1 2PB. La halo estas malferma [open] ekde [from] la sesa horo tridek g^is la deka horo. Estas prelego [lecture] ekde la sepa horo dek kvin. Post tio oni povas ac^eti trinkaj^ojn kaj ion por mang^eti. Post la kafpau^zo [pau^zo = pause / interval] estas kelkfoje 'forumo' [forum] kie oni diskutas [discuss] ion ajn [at all: ion ajn: anything], au^ estas la altgrada [alta = high; grado = grade / level] kurso, kie oni diskutas pri lingvaj aferoj. Kelkfoje estas ankau^ h^orekzerco. La Londona Esperanto-Klubo eldonas dumonatan bultenon kun programo. |
Kion vi preferas [preferir] - klubon kiu uzas nur Esperanton (escepte kun komencantoj) au^ klubon kiu uzas Esperanton kaj la nacian [nacional; nacio = nación] lingvon? Se vi uzos Esperanton vi pli rapide lernos g^in. Aliflanke [por otra parte; alia = otro; flanko = lado] eble vi deziras diskuti pri popularigo de Esperanto; por tio vi eble bezonas [necesitar] ankorau^ la nacian lingvon. Diversaj [diverso, distinto] homoj havas diversajn opiniojn [opiniones]!
Eble vi ne havas lokan Esperanto-klubon. En tiu kazo [caso] vi eble c^eestos kunvenojn de la Esperanto-federacio. Se vi estas ano de EAB, vi estas au^tomate ano de la federacio.
Alia maniero uzi Esperanton loke estas per la Interreto. Se vi havas aliron [acceso] al la Interreto vi povas trovi novaj^grupon [grupo de noticias] 'soc.culture.esperanto'. Tie oni diskutas en Esperanto pri multaj aferoj. Oni povas ankau^ uzi retpos^ton [correo electrónico: reto = red; pos^to = correo] por kontakti Esperanto-parolantojn tra la tuta mondo. Estas listo de retadresoj de Esperanto-parolantoj, kaj ankau^ 'Flavaj [amarillas] Pag^oj de Esperanto' kaj 'Virtuala Esperanto-Biblioteko' [Biblioteca Virtual en Esperanto].
Vi jam lernis la nomojn de kelkaj landoj: Britio, C^eh^io, C^inio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Kazah^io, Koreio, Litovio, Slovakio, Svedio kaj Uzbekio. Persono kiu venas el tiuj landoj estas: brito, c^eh^o, c^ino, germano, hispano, hungaro, italo, kazah^o, koreo, litovo, slovako, svedo kaj uzbeko.
La finaj^o '-io' signifas 'lando'. Oni povas diri ankau^: Britlando, Svedlando, kaj simile. Kutime [normalmente] oni diras 'Pollando' kaj 'Skotlando', sed oni povas diri ankau^ 'Polio' kaj 'Skotio'. Malnova formo de '-io' estas '-ujo', do: Britujo, Svedujo, Litovujo, C^eh^ujo k.s. [kaj simile].
Ni renkontis ankau^ la vortojn: pola, c^ina, estona, angla. Ili rilatas [se relaciona] al: Pollando, C^inio, Estonio, Anglio.
En tiuj landoj la nomo de la lando venas de la popolo [gente, pueblo] kiu log^as tie.
En aliaj kazoj la nomo de la lando ne venas de la popolo kiu log^as tie, ekzemple: Kubo, Vatikano, Nederlando. Persono kiu log^as tie estas: kubano, vatikanano, nederlandano. Alia lando en tiu kategorio [categoría] estas Irlando. Log^anto de Irlando estas irlandano.
Do ni havas du sistemojn! Tio estas c^ar estas malfacile fari unu sistemon por nomi c^iujn landojn en la mondo sen ofendi [ofender] iun popolon.
Si tienes problemas al pulsar el botón de envío,
busca ayuda .Tus ejercicios se corregirán y devolverán lo más rápido que nos sea posible.
Mientras tanto, practica para conseguir fluidez con todo lo que has aprendido.
¡Lo ideal sería practicar con un amigo!Hay dos listas de vocabulario Esperanto-español y Español-Esperanto.
Hay una lista con el contenido del curso 'Esperanto Viva!' . (Próxima lección / Lección anterior.)
|
Publicado por Viva Languages en asociación con la Asociación Andaluza de Esperanto. |
(c) IDF 1996-2002. |
|
Traducción y adaptación: |
(c) José F. Martín |