Esperanto Viva!

    Via deka leciono

    Gratulon! Vi jam atingis la dekan lecionon de la senpaga koresponda kurso 'Esperanto Viva!'

    lingvo: no-bokmal

    C^ c^ G^ g^ H^ h^ J^ j^ U~ u~
    La kurso ne celas [tar mål av seg] instrui [å lære] al vi la tutan lingvon. G^i celas esti nur enkonduko [introduksjon]. G^i celas montri al vi kiel Esperanto estas multe pli fac ila ol la aliaj lingvoj. G^i celas ankau~ kontaktigi vin kun la mondo de Esperanto, kaj montri al vi iom de la Esperanta kulturo.


    Vi povas interparoli kun la kongresanoj.
    Sed vi povas jam diri kaj kompreni multon. Vi povas prezenti vin kaj aliajn. Vi povas ac^eti trinkaj^ojn por vi mem kaj por viaj amikoj. Vi povas peti kaj doni direktojn. Vi povas ec^ viziti Universalan Kongreson de Esperanto kaj iomete interparoli kun la kongresanoj. Vi ankorau~ ne multon komprenos el la prelegoj, sed vi povas c^eesti la koncertojn kaj g^ui la muzikon. Vi povas poste interparoli pri rokmuziko, popmuziko kaj klasika muziko. Vi povas ankau~ fari arang^ojn por vojag^i tra la mondo per 'Pasporta Servo'.

    Vi eble ankau~ ricevis informojn pri radio-stacioj kiuj elsendas en Esperanto, kaj ankau~ de Esperanto-gazetoj. Vi scias ankau~ pri internaciaj fakasocioj; eble vi jam trovis fakasocion kiu interesas vin. Eble vi ankau~ ricevis senpagajn specimena jn ekzemplerojn de diversaj Esperanto-gazetoj.

    Ni ankau~ prezentis vin al mia loka Esperanto-klubo. Eble vi ec^ uzas jam la Interreton por fari kontaktojn tutmonde. Eble vi trovis la Flavajn Pag^ojn de Esperanto au~ la Virtualan Esperanto-Bibliotekon au~ la hejmpag^on de Universala Esperanto-Asocio. C^u vi legas la novaj^grupon soc.culture.esperanto? En www.egroups.com estas multaj grupoj de esperantistoj, kiuj "interparoladas". Eble vi jam nun povas partopreni [ta del]?

    En kiu alia lingvo eblas fari tiom da aferoj post nur dek mallongaj lecionoj? Mi esperas, ke vi konsentas [er enig] kun mi, ke Esperanto estas vere [virkelig] unika lingvo!


    Eble vi deziras plustudi [plu = videre] Esperanton; tiel vi lernos bone paroli kaj kompreni la lingvon. Estas ankorau~ multo por lerni. Ofte kiam mi lernis lingvojn mi rekomencis c^e la komenco de lernolibro [lærebo k]. Tio estas bona. Tio, kion oni jam bone komprenas oni rapide legas, sed la lernolibro memorigas vin pri g^i. Kutime tamen estas novaj vortoj por lerni.

    Mi lernis per la lernolibro Teach Yourself Esperanto. Por mi tio estis tre bona lernolibro. Tio estis antau~ longa tempo, kaj nun estas nova, pli moderna, eldono. G^i enhavas la tutan gramatikon [grammatikk] de la lingvo, kaj ankau~ bonan vortprovizon [vokabular / ordforråd].

    Teach Yourself Esperanto havas avantag^on [fordel] ke oni povas ac^eti g^in en multaj librovendejoj. Se via librovendejo ne havas g^in vi povas mendi [bestille] g^in. G^i ankau~ ne kostas multon. Se vi ne deziras pagi por g^i, vi povas peti g^in c^e via loka biblioteko (au~ c^e via lerneja biblioteko se vi ankorau~ c^eestas la lernejon).

    Estas ankau~ radio-kurso Jen Nia Mondo. Tiun kurson elsendis pluraj universitataj radio-stacioj en Britio, kaj ankau~ lokaj radio-stacioj en Au~stralio. Ankau~ en Italio pluraj lokaj radio-stacioj elsendis Jen Nia Mo ndo, sed en itala traduko. Jen nia mondo estas tradukita al la sveda lingvo. Vi povas ac^eti g^in en la oficejo en Oslo. Tie vi povas ac^eti ankau~ aliajn [andre] lernolibrojn. Petu liston!

    Jen Nia Mondo estas havebla [å få tak i, bokstavelig oversatt: ha-elig] ankau~ surkasede, en diversaj versioj. La plena [komplette / fulle] kurso konsistas [består] el < /strong>Jen Nia Mondo 1 kaj Jen Nia Mondo 2. C^iu leciono dau~ras [varer] dek kvin minutojn.

    Oni povas ac^eti la librojn Jen Nia Mondo kaj Jen Nia Mondo 2 aparte [hver for seg / separat]. Estas ankau~ du kasedoj kiuj surhavas nur la dialogojn. Jen Nia Mon do estas ac^etebla [kan kjøpes, bokstavelig oversatt: er kjøp-elig] c^e la Esperanto-Centro.


    La radio-kased-kurso Jen Nia Mondo

    Eble vi preferas korespondan kurson. La norvega koresponda kurso estas bazita sur malnova lernolibro "Esperanto 1". Petu detalojn de la oficejo. Krome [i tillegg] estas du diversaj [ulike] lernolibroj kaj unu radiokurso.

    Eble tamen vi estas lingvisto, kaj deziras eniri rekte [direkte] la lingvon. En tiu kazo mi rekomendas la vortaron Esperanto-English Dictionary de John Wells, en la serio [series] Teach Yourself. G^i enhavas detalan klarigon pri la gramatiko.

    Au~ eble vi deziras c^eesti kurson. Demandu al via studgvidanto c^u estas loka vesperlerneja kurso. Estas ankau~ unu-semajnaj kursoj en Britio. Mi c^eestis kursojn c^e 'Wedgwood Memorial College' en Barlaston, apud Stoke-on-Trent (meza Anglio). Ili havas ankau~ kursojn por komencantoj. Alia estas en Abergavenny, Kimrio [Wales], kaj alia en 'Belstead House' en Essex (nordoriente [nordøst] de Londono). Petu detalojn de la Esperanto-Centro. De tempo al tempo oka zas kursoj en Oslo, Bergen, Trondheim, Tromsø, Vadsø, Stavanger, Hamar kaj Tønsberg. Petu informojn!
    Wedgwood Memorial College en Barlaston


    Se vi estas instruisto [lærer], eble vi jam deziras komenci instrui Esperanton al viaj infanoj. Estas senpaga koresponda kurso ankau~ por infanoj. Tion produktis Esperanto Teachers' Association, kaj g^i estas havebla c^e la Esperanto-Centro au~ per la Interreto.


    Mazi en Gondolando
    Ankau~ tre interesa estas la vidbendo [video] Mazi en Gondolando. G^i estas tre profesia [profesjonell], kaj tau~ga [passende] por lernejoj, speciale [spesielt] por pli junaj infanoj. G^i estas entute en Esperanto. G^i distras [underholder] kaj ankau~ instruas, sed c^ar g^i estas entute en Esperanto, eble vi devos doni klarigojn nacilingve.

    Kaj poste, eble vi deziros legi librojn. Mia unua libro estis Kanako el Kananam - pri la indig^enoj [innfødte] de Novgvineo [Ny Guinea]. Por mi kiel dek-ses-jarag^ulo tio estis tre interesa.

    Pli poste eble vi deziros pluiri al la grandaj literaturaj verkoj de Kalocsay, Baghy, Auld, Boulton kaj aliaj.
    William Auld estas fama skota Esperanto-poeto

    La plej konata norvega esperanto-verkisto [esperantoforfatter] estas Johan Hammon Rossbach. Krome estas multaj norvegoj, kiuj tradukis norvegajn literaturajn verkojn.

    Eble iam mi renkontos vin ie en la Esperanta mondo - do en 'Esperantujo'. Mia nomo estas Ian Fantom. Mi deziras al vi c^ion bonan. Bonvenon - kaj g^is baldau~!


    Ekzercoj

    Kiel ekzercon, traduku la alineon: "Sed vi povas jam diri ... tra la mondo per 'Pasporta Servo'".

    Sed vi povas jam diri kaj kompreni multon. Vi povas prezenti vin kaj aliajn. Vi povas ac^eti trinkaj^ojn por vi mem kaj por viaj amikoj. Vi povas peti kaj doni direktojn. Vi povas ec^ viziti Universalan Kongreson de Esperanto kaj iomete interparoli kun la kongresanoj. Vi ankorau~ ne multon komprenos el la prelegoj, sed vi povas c^eesti la koncertojn kaj g^ui la muzikon. Vi povas poste interparoli pri rokmuziko, popmuziko kaj klasika muziko. Vi povas ankau~ fari arang^ojn por vojag^i tra la mondo per 'Pasporta Servo'.

    Kaj nun trovu lernilon por plustudo!

    Mesag^oj por via studgvidanto:

    Nun enmetu vian nomon kaj ret-adreson:

    Enmetu vian personan nomon:
    Enmetu vian familian nomon:
    Enmetu vian retadreson:
    Se vi havas novan retadreson, bonvolu enmeti vian malnovan c^i tie:

    Nun: au~:


    Hvis du har problemer når du klikker på Send-inn-knappen, er det råd tilgjengelig

    Via laboro estos korektita [rettet] kaj resendita [sendt tilbake] al vi.



    G^is baldau~ en Esperantujo!

    Du listoj de vortoj kiujn ni uzas en c^i tiu kurso estas haveblaj: Esperanto-angla kaj angla-Esperanto.

    Listo de la enhavo de la kurso 'Esperanto Viva!' estas havebla. Antau~a leciono.


    Utgitt av Viva Languages.
    Oversatt av Stian Håklev.
    (c) IDF 1996-2002
    lingvo: no-bokmal, laste kompilita: iso 2002 05 27 14:31:53 UTF