|
|
Esperanto Viva!Via nawa leciono |
![]() |
![]() CH ch GH gh HH hh JH jh W w |
|
Mi jam menciis la Jarlibron de
Esperanto-Asocio de Britio (EAB). Ghi enhavas liston de lokaj kluboj [clubes] kaj federacioj. Ne chiu urbo havas lokan klubon, sed chiu urbo en Britio estas en unu el la dek kvar federacioj.Eble estas loka klubo apud vi, aw eble vi devos iomete veturi por viziti la plej apudan lokan klubon. La lokaj kluboj varias. Mi loghis en pluraj urboj en Britio, do mi konis plurajn klubojn. Kelkaj estas grandaj, kaj kelkaj estas malgrandaj. Kelkaj estas formalaj, kaj kelkaj estas neformalaj. En kelkaj oni parolas nur en Esperanto, sed en aliaj oni parolas Esperante kaj angle.
Mia unua loka klubo estis en Stockport. Ghi estis nova klubo, kaj estis multaj komencantoj. Oni parolis Esperante kaj angle. Ili kunvenis [kun + ven + is] monate. En la somero [verano] ili ofte promenis en la kamparo [campo (en general); kampo = un campo (en concreto)]. Por pli serioze ekzerci Esperanton mi iris chiusemajne al la Manchestra Esperanto-Societo. Tie ili parolis nur en Esperanto, kaj estis pli formala programo. Ili ankaw vendis librojn. Nun la Manchestra Esperanto-Societo estas malpli formala, kaj ili kunvenas en trinkejo.
|
|
La plej granda Esperanto-klubo en Britio estas la Londona Esperanto-Klubo. Tie oni parolas nur en Esperanto, sed oni faras esceptojn [excepciones] por komencantoj. Ili kunvenas apud la stacidomo Euston Square. Ili kunvenas vendrede, kaj havas propran hhoron. |
Eble interparolo kiam vi estos che loka klubo estos tiel:
|
Saluton! - Saluton! - Mi estas komencanto. Mi lernas per la Senpaga Koresponda Kurso. - Chu? Bone! Bonvenon! Envenu. - Dankon. - Mi estas Olga. - Saluton! Mi estas _______ - Jen estas Mervyn; li estas la sekretario [secretario]. - Saluton! - Saluton! - Kaj jen Heleno; shi estas la prezidanto. - Saluton! - Saluton! - Kaj jen Adrian. Li estas tre grava persono. Li estas nia kasisto [tesorero]. - Ha, Adrian, vi estas mia studgvidanto [tutor; studi = studiar], chu ne? - Jes, saluton. - Saluton! - Kaj jen Mark. Li manghas [come] fajron [fuego]. - Chu? Kie? - Ho, kelkfoje [a veces] che la Esperanto-Klubo... Kaj jen Kris. Kris shatas traduki literaturon en Esperanton el slavaj [eslavas] lingvoj. - Saluton! - Saluton! - Kaj mi venas el Ukrainio [Ucrania]. - Chu? |
|
Iu sonorigas [
toca el timbre] che la pordo [puerta]. Estas japana vizitanto.|
Saluton! - Saluton! Mi estas Uchida Masatomo. Nomu min Masa. - Envenu. |
|
|
Oni prezentas [ presenta] Masa al la aliaj cheestantoj [che + est + ant + o + j], kaj ili interparolas. La lingvajho estas malfacila [facila = fácil], sed vi komprenas iomete. Oni petas al Masa diri kelkajn vortojn pri Japanio. Li diras, "Mi vizitas pro [por, a causa de] la laboro. Mi faris kontakton kun la klubo per la Interreto." Li klarigas [explica, aclara; klara = claro] pri la japana skribmaniero [modo de escribir; maniero = modo, manera]. "Estas tre malfacile al junaj japanoj lerni legi en Japanio. Esperanto estas multe pli facila", li diras. |
|
Post la klubaj anoncoj [anuncios] estas tempo por la trinkajhoj. "Kiom da [cuántos] kafoj?" Kris demandas. " Unu, du, tri kvar, kvin ... kaj kiom da teoj [tés]? ... unu, du, tri. Ni havas ankaw fruktosukon". "Jes, mi petas", diras la tri infanoj. "Do tio estas kvin kafoj, tri teoj kaj tri fruktosukoj." Dum oni atendas [esperar] la trinkajhojn, Adrian disdonas [dis + don + as] ekzemplerojn de la unua leciono de la senpaga koresponda kurso, por la lokaj bibliotekoj. |
|
Eble vi havas okazon [
ocasión, oportunidad] rigardi [mirar] Esperantajn gazetojn dum la vespero.|
|
Che mia nuna loka klubo oni kunvenas chiumonate en la hejmoj de klubanoj. En iuj kluboj oni chiam kunvenas en la sama loko; eble oni luas [ rent] halon [hall]. La Londona Esperanto-Klubo kunvenas chiuvendrede che Fred Tallant Hall, 153 Drummond Street, London NW1 2PB. La halo estas malferma [open] ekde [from] la sesa horo tridek ghis la deka horo. Estas prelego [lecture] ekde la sepa horo dek kvin. Post tio oni povas acheti trinkajhojn kaj ion por mangheti. Post la kafpawzo [pawzo = pause / interval] estas kelkfoje 'forumo' [forum] kie oni diskutas [discuss] ion ajn [at all: ion ajn: anything], aw estas la altgrada [alta = high; grado = grade / level] kurso, kie oni diskutas pri lingvaj aferoj. Kelkfoje estas ankaw hhorekzerco. La Londona Esperanto-Klubo eldonas dumonatan bultenon kun programo. |
Kion vi preferas [preferir] - klubon kiu uzas nur Esperanton (escepte kun komencantoj) aw klubon kiu uzas Esperanton kaj la nacian [nacional; nacio = nación] lingvon? Se vi uzos Esperanton vi pli rapide lernos ghin. Aliflanke [por otra parte; alia = otro; flanko = lado] eble vi deziras diskuti pri popularigo de Esperanto; por tio vi eble bezonas [necesitar] ankoraw la nacian lingvon. Diversaj [diverso, distinto] homoj havas diversajn opiniojn [opiniones]!
Eble vi ne havas lokan Esperanto-klubon. En tiu kazo [caso] vi eble cheestos kunvenojn de la Esperanto-federacio. Se vi estas ano de EAB, vi estas awtomate ano de la federacio.
Alia maniero uzi Esperanton loke estas per la Interreto. Se vi havas aliron [acceso] al la Interreto vi povas trovi novajhgrupon [grupo de noticias] 'soc.culture.esperanto'. Tie oni diskutas en Esperanto pri multaj aferoj. Oni povas ankaw uzi retposhton [correo electrónico: reto = red; poshto = correo] por kontakti Esperanto-parolantojn tra la tuta mondo. Estas listo de retadresoj de Esperanto-parolantoj, kaj ankaw 'Flavaj [amarillas] Paghoj de Esperanto' kaj 'Virtuala Esperanto-Biblioteko' [Biblioteca Virtual en Esperanto].
Vi jam lernis la nomojn de kelkaj landoj: Britio, Chehhio, Chinio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Kazahhio, Koreio, Litovio, Slovakio, Svedio kaj Uzbekio. Persono kiu venas el tiuj landoj estas: brito, chehho, chino, germano, hispano, hungaro, italo, kazahho, koreo, litovo, slovako, svedo kaj uzbeko.
La finajho '-io' signifas 'lando'. Oni povas diri ankaw: Britlando, Svedlando, kaj simile. Kutime [normalmente] oni diras 'Pollando' kaj 'Skotlando', sed oni povas diri ankaw 'Polio' kaj 'Skotio'. Malnova formo de '-io' estas '-ujo', do: Britujo, Svedujo, Litovujo, Chehhujo k.s. [kaj simile].
Ni renkontis ankaw la vortojn: pola, china, estona, angla. Ili rilatas [se relaciona] al: Pollando, Chinio, Estonio, Anglio.
En tiuj landoj la nomo de la lando venas de la popolo [gente, pueblo] kiu loghas tie.
En aliaj kazoj la nomo de la lando ne venas de la popolo kiu loghas tie, ekzemple: Kubo, Vatikano, Nederlando. Persono kiu loghas tie estas: kubano, vatikanano, nederlandano. Alia lando en tiu kategorio [categoría] estas Irlando. Loghanto de Irlando estas irlandano.
Do ni havas du sistemojn! Tio estas char estas malfacile fari unu sistemon por nomi chiujn landojn en la mondo sen ofendi [ofender] iun popolon.
Si tienes problemas al pulsar el botón de envío,
busca ayuda .Tus ejercicios se corregirán y devolverán lo más rápido que nos sea posible.
Mientras tanto, practica para conseguir fluidez con todo lo que has aprendido.
¡Lo ideal sería practicar con un amigo!Hay dos listas de vocabulario Esperanto-español y Español-Esperanto.
Hay una lista con el contenido del curso 'Esperanto Viva!' . (Próxima lección / Lección anterior.)
|
Publicado por Viva Languages en asociación con la Asociación Andaluza de Esperanto. |
(c) IDF 1996-2002. |
|
Traducción y adaptación: |
(c) José F. Martín |