Esperanto Viva!

    Via oka leciono

    C^u vi jam skribis al radio-stacio? Se ne, vi povas nun sendi vian leteron al radio-stacio, au^ eble al pluraj radio-stacioj - au^ eble al c^iuj!

    Mi jam menciis [mentioned] ke estas fak-asocio por radio-amatoroj. Tio estas Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj, kaj ili eldonas [publish] 'ILERA-Bultenon' [Bulteno = Bulletin] trimonate. Estas ankau^ fakasocio Amikaro de Esperanto en Radio, kiu metas informojn pri Esperanto-elsendoj en la Interreton. Estas ankau^ multaj aliaj fakasocioj.

    Ekzemple [for example], estas BEMI - Biciklista Esperantista Movado Internacia, kiu arang^as [arranges] biciklajn karavanojn [travel groups] kaj eldonas BEMI-Revuon. Mi konis knabinon kiu biciklis trans la Pireneojn [Pyranees] survoje al infankongreseto, kaj iam biciklanto tranoktis c^e ni, kiel ano de Pasporta Servo.
    Kelkaj anoj de BEMI biciklas de Universala Kongreso en C^eh^io al Junulara Kongreso en Germanio

    Estas ankau^ Internacia Fervojista Esperanto-Federacio [federation] , c^ar [because] multaj fervojistoj veturas malmultekoste [mal + mult + e + kost + e: cheaply]. Estas ankau^ fakasocio por au^tomobilistoj [au^tomobilo = car, informally abbreviated to au^to], ankau^ Esperanto-Ligo Filatelista [of philatelists] kaj Amika Rondo de Esperantaj^-Kolektantoj. Se via intereso estas filologio [philology], filozofio au^ matematiko, au^ se vi estas ano de Mensa, estas io [something] por vi.

    Estas pluraj religiaj [religious] fakasocioj, kiel ekzemple bahaismo, ekumenismo, evangeliismo, islamo, katolikismo, kvakerismo, mormonismo, oomoto, taoismo, kaj ec^ [even] ateismo. Tre grava estas la Internacia Ligo de Instruistoj [teachers], kiu estas en konsultaj rilatoj [consultative relations] kun UNESKO. En Britio estas la 'Esperanto Teachers Association'.


    Notu la vorton 'io' [something]. Nun vi scias [know]: 'kio', 'tio', 'c^io' kaj 'io'.

    Simile [similarly], oni povas diri: 'ie' [somewhere], 'iu' [someone], 'iom' [some quantity / somewhat], 'iam' [some time], 'iel' [somehow]. C^u bone?

    Vi jam renkontis la vortojn: 'esperanto' [one who hopes], 'prezidanto', 'komencanto', 'reprezentanto', 'gvidanto' [leader],'au^skultanto' [listener].

    Nun vi renkontis ankau^: 'biciklanto' [cyclist], 'kolektanto' [collector]. C^u vi estas bona lernanto [learner / pupil]?

    La finaj^o [ending: fin + aj^ + o] 'ant' signifas 'iu kiu faras'. Do: 'esperanto' estas iu kiu esperas; 'prezidanto' estas iu kiu prezidas; 'komencanto' estas iu kiu komencas, kaj simile. Do biciklanto biciklas, kaj kolektanto kolektas.


    Estas listo de fakasocioj en la Jarlibro [jar + libr + o] de Universala Esperanto-Asocio. C^iu ano de UEA ricevas la Jarlibron c^iujare. G^i enhavas tre utilajn [useful] informojn. G^i enhavas la adresojn de la fakasocioj, kaj liston de adresoj de la landaj asocioj. Estas ankau^ lokaj delegitoj [delegates]; ili estas Esperantistoj kiujn oni povas kontakti se oni deziras scii ion pri la urbo au^ pri la loka Esperanto-klubo. Estas ankau^ fakdelegitoj [fak + delegit + o + j]. Do ekzemple, se mi deziras scii ion pri matematiko, mi povas skribi al unu el la fakdelegitoj pri matematiko. Estas utile [useful] kunporti la Jarlibron de UEA kiam oni vojag^as [travel].

    Esperanto-Asocio de Britio havas Manlibron [mano = hand]. G^i enhavas liston de lokaj reprezentantoj, kiujn oni povas kontakti por peti lokajn informojn pri Esperanto. Estas ankau^ listo de lokaj Esperanto-kluboj en Britio. Kelkaj fakasocioj havas reprezentantojn en Britio, kaj la adresoj de tiuj estas ankau^ en la manlibro.

    Ano de EAB ricevas la Manlibron c^iujare, kaj ankau^ la gazeton [periodical] 'La Brita Esperantisto'. Juna [young] ano de EAB estas ankau^ ano de Junularo [jun + ul + ar + o] Esperantista Brita (JEB). Ilia gazeto estas 'Saluton'. Infanoj rajtas esti anoj senpage.

    C^iuj anoj de EAB estas asociaj [associate] anoj de UEA, do ili ricevas ankau^ la Jarlibron de UEA. Oni povas esti individua [individual] ano de UEA. Por tio oni ricevas la gazeton 'Esperanto'. Junuloj estas ankau^ anoj de Tutmonda Organizo Junulara Esperantista (TEJO), kaj ili ricevas la gazeton 'Kontakto'.

    Estas ankau^ alia organizaj^o: Sennacieca [non-national] Asocio Tutmonda (SAT). Tiu estas c^efe [mainly] por laboristoj [labor (= work) + ist + o + j]. Iam UEA kaj SAT estis rivaloj [rivals], sed nun la du organizaj^oj kunlaboras [kun = with, together]. La gazeto de SAT estas 'Sennaciulo'. Estas ankau^ 'SAT en Britio' (SATEB). Miaj bogepatroj [bo = in-law] estis aktivaj en SATEB.

    La c^efaj internaciaj novaj^gazetoj en Esperanto estas 'Heroldo de Esperanto' kaj 'Eventoj'. 'Heroldo de Esperanto' estas malnova gazeto. 'Eventoj' estas multe pli nova, kaj g^in produktas [produces] teamo en Hungario. 'Heroldo' aperas dek-ses-foje [16 times] jare, kaj 'Eventoj' aperas dusemajne.

    Oni povas ankau^ legi pri ne-Esperantaj temoj. 'El Popola C^inio' estas bele ilustrita [illustrated] magazino pri C^inio. Estas ankau^ novaj^oj pri Esperanto. 'Monato', kiu aperas monate, estas magazino pri aktualaj [current / topical] aferoj [affairs / matters].

    La adresoj de la organizaj^oj kaj gazetoj estas:

    • Universala Esperanto-Asocio,
        Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel: +31 10 436 1044. Retpos^to: uea@inter.nl.net
    • Sennacieca Asocio Tutmonda,
        67 Avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio. Tel: +33.1.47.97.87.05. Fakso: +33.1.47.97.71.90. Retpos^to: sat-esp@worldnet.net.
    • Heroldo de Esperanto,
        Via Natale Sandre 15, I-10078 Venaria R. (TO), Italio. Fakso: (11) 226 30 78.
    • Eventoj,
        Lingvo-Studio, H-1675 Budapest, pk 87, Hungario. Retpos^to: eventoj@hungary.net.
    • El Popola C^inio
        P.O. Kesto 77, 100037, Beijing, C^inio. Tel: +86 (0)1 852 2031
    • Monato,
        Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio. Tel: +32 3 234 34 00. Fakso: +32 3 233 54 33. Retpos^to: fel@agoranet.be.
    • listo de landaj Esperanto-asocioj.
    • listo de Esperanto-gazetoj.

    Universala Esperanto-Asocio ankau^ havas la plej [most] grandan stokon [stock] de Esperantaj libroj en la mondo. Ili eldonas katalogon, kiu enhavas pli ol 3200 erojn sur 160 pag^oj [pages]. La Libroservo sendas la katalogon senpage al regulaj klientoj [clients, customers]; c^iuj aliaj povas ac^eti g^in c^e UEA. Ankau^ Esperanto-Asocio de Britio stokas librojn.


    Ekzercoj

    Kiel ekzercon traduku la alineon "Estas listo de fakasocioj ...".

    Estas listo de fakasocioj en la Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio. C^iu ano de UEA ricevas la Jarlibron c^iujare. G^i enhavas tre utilajn informojn. G^i enhavas la adresojn de la fakasocioj, kaj liston de adresoj de la landaj asocioj. Estas ankau^ lokaj delegitoj; ili estas Esperantistoj kiujn oni povas kontakti se oni deziras scii ion pri la urbo au^ pri la loka Esperanto-klubo. Estas ankau^ fakdelegitoj. Do ekzemple, se mi deziras scii ion pri matematiko, mi povas skribi al unu el la fakdelegitoj pri matematiko. Estas utile kunporti la Jarlibron de UEA kiam oni vojag^as.

    Nun skribu (en Esperanto) leteron al Esperanto-Asocio por peti informojn.

    Eble la Esperanto-asocio en via lando havas pag^ojn en la Interreto. Se vi estas junulo diru, kaj donu la ag^on. Ankau^ skribu al Esperanto-gazeto por peti senpagan specimenan ekzempleron [copy].

    Enter any messages you may have for your tutor here:

    Now enter your name and e-mail address, exactly as you did for lesson one.

    Enter your personal name:
    Enter your family name:
    Enter your email address here:
    If you have changed your email address, please enter your old one here:

    Now: or:


    If you have problems when you click on the above submit button, advice is available.

    Your work will be marked and returned to you as soon as possible.

    Memoru voc^legi la Esperantan tekston. Tiel vi memoros la vortojn.

    Two lists of words used in this course are available: Esperanto-English and English-Esperanto.

    A list of the contents of the 'Esperanto Viva!' course is available. Next lesson / Previous lesson.


    Published by Viva Languages in association with Esperanto Teachers' Association (UK). (c) IDF 1996, 1997, 1998.