![]() | Esperanto Viva!Via deka leciono |
| lingvo: no-bokmal |
![]() |
![]() CX cx GX gx HX hx JX jx UX ux |
|
![]() Vi povas interparoli kun la kongresanoj. | Sed vi povas jam diri kaj kompreni multon. Vi povas prezenti vin kaj aliajn. Vi povas acxeti trinkajxojn por vi mem kaj por viaj amikoj. Vi povas peti kaj doni direktojn. Vi povas ecx viziti Universalan Kongreson de Esperanto kaj iomete interparoli kun la kongresanoj. Vi ankoraux ne multon komprenos el la prelegoj, sed vi povas cxeesti la koncertojn kaj gxui la muzikon. Vi povas poste interparoli pri rokmuziko, popmuziko kaj klasika muziko. Vi povas ankaux fari arangxojn por vojagxi tra la mondo per 'Pasporta Servo'. |
Vi eble ankaux ricevis informojn pri radio-stacioj kiuj elsendas en Esperanto, kaj ankaux de Esperanto-gazetoj. Vi scias ankaux pri internaciaj fakasocioj; eble vi jam trovis fakasocion kiu interesas vin. Eble vi ankaux ricevis senpagajn specimena jn ekzemplerojn de diversaj Esperanto-gazetoj.
| Ni ankaux prezentis vin al mia loka Esperanto-klubo. Eble vi ecx uzas jam la Interreton por fari kontaktojn tutmonde. Eble vi trovis la Flavajn Pagxojn de Esperanto aux la Virtualan Esperanto-Bibliotekon aux la hejmpagxon de Universala Esperanto-Asocio. Cxu vi legas la novajxgrupon soc.culture.esperanto? En www.egroups.com estas multaj grupoj de esperantistoj, kiuj "interparoladas". Eble vi jam nun povas partopreni [ta del]? | ![]() |
Mi lernis per la lernolibro Teach Yourself Esperanto. Por mi tio estis tre bona lernolibro. Tio estis antaux longa tempo, kaj nun estas nova, pli moderna, eldono. Gxi enhavas la tutan gramatikon [grammatikk] de la lingvo, kaj ankaux bonan vortprovizon [vokabular / ordforråd].
Teach Yourself Esperanto havas avantagxon [fordel] ke oni povas acxeti gxin en multaj librovendejoj. Se via librovendejo ne havas gxin vi povas mendi [bestille] gxin. Gxi ankaux ne kostas multon.
Se vi ne deziras pagi por gxi, vi povas peti gxin cxe via loka biblioteko (aux cxe via lerneja biblioteko se vi ankoraux cxeestas la lernejon).
Estas ankaux radio-kurso
|
Jen Nia Mondo estas havebla [å få tak i, bokstavelig oversatt: ha-elig] ankaux surkasede, en diversaj versioj. La plena [komplette / fulle] kurso konsistas [består] el <
/strong>Jen Nia Mondo 1 kaj Jen Nia Mondo 2. Cxiu leciono dauxras [varer] dek kvin minutojn.
Oni povas acxeti la librojn Jen Nia Mondo kaj Jen Nia Mondo 2 aparte [hver for seg / separat]. Estas ankaux du kasedoj kiuj surhavas nur la dialogojn. Jen Nia Mon
do estas acxetebla [kan kjøpes, bokstavelig oversatt: er kjøp-elig] cxe la Esperanto-Centro.
|
Eble vi preferas korespondan kurson. La norvega koresponda kurso estas bazita sur malnova lernolibro "Esperanto 1". Petu detalojn de la oficejo. Krome [i tillegg] estas du diversaj [ulike] lernolibroj kaj unu radiokurso.
Eble tamen vi estas lingvisto, kaj deziras eniri rekte [direkte] la lingvon. En tiu kazo mi rekomendas la vortaron Esperanto-English Dictionary de John Wells, en la serio [series] Teach Yourself. Gxi enhavas detalan klarigon pri la gramatiko.
Aux eble vi deziras cxeesti kurson. Demandu al via studgvidanto cxu estas loka vesperlerneja kurso. Estas ankaux unu-semajnaj kursoj en Britio. Mi cxeestis
kursojn cxe 'Wedgwood Memorial College' en Barlaston, apud Stoke-on-Trent (meza Anglio). Ili
havas ankaux kursojn por komencantoj. Alia estas en Abergavenny, Kimrio [Wales], kaj alia en 'Belstead House' en Essex (nordoriente [nordøst] de Londono). Petu detalojn de la Esperanto-Centro. De tempo al tempo oka
zas kursoj en Oslo, Bergen, Trondheim, Tromsø, Vadsø, Stavanger, Hamar kaj Tønsberg. Petu informojn!
![]() Wedgwood Memorial College en Barlaston |
![]() Mazi en Gondolando | Ankaux tre interesa estas la vidbendo [video] Mazi en Gondolando. Gxi estas tre profesia [profesjonell], kaj tauxga [passende] por lernejoj, speciale [spesielt] por pli junaj infanoj. Gxi estas entute en Esperanto. Gxi distras [underholder] kaj ankaux instruas, sed cxar gxi estas entute en Esperanto, eble vi devos doni klarigojn nacilingve. |
Kaj poste, eble vi deziros legi librojn. Mia unua libro estis Kanako el Kananam - pri la indigxenoj [innfødte] de Novgvineo [Ny Guinea]. Por mi kiel dek-ses-jaragxulo tio estis tre interesa.
| Pli poste eble vi deziros pluiri al la grandaj literaturaj verkoj de Kalocsay, Baghy, Auld, Boulton kaj aliaj. | ![]() William Auld estas fama skota Esperanto-poeto |
La plej konata norvega esperanto-verkisto [esperantoforfatter] estas Johan Hammon Rossbach. Krome estas multaj norvegoj, kiuj tradukis norvegajn literaturajn verkojn.
Via laboro estos korektita [rettet] kaj resendita [sendt tilbake] al vi.
|
Du listoj de vortoj kiujn ni uzas en cxi tiu kurso estas haveblaj: Esperanto-angla kaj angla-Esperanto.
Listo de la enhavo de la kurso 'Esperanto Viva!' estas havebla.
Antauxa leciono.
Utgitt av Viva Languages.
Oversatt av Stian Håklev.(c) IDF 1996-2002
lingvo: no-bokmal, laste kompilita: iso 2002 05 27 14:31:53 UTF