Esperanto Viva!

    Via deka leciono


    Ĉ ĉ Ĝ ĝ Ĥ ĥ Ĵ ĵ Ŭ ŭ

    Gratulon! Vi jam atingis la dekan lecionon de la senpaga koresponda kurso 'Esperanto Viva!'

    La kurso ne celas [aims] instrui [teach] al vi la tutan lingvon. Ĝi celas esti nur enkonduko [introduction]. Ĝi celas montri al vi kiel Esperanto estas multe pli facila ol la aliaj lingvoj. Ĝi celas ankaŭ kontaktigi vin kun la mondo de Esperanto, kaj montri al vi iom de la Esperanta kulturo [culture].


    Vi povas interparoli kun la kongresanoj.
    Sed vi povas jam diri kaj kompreni multon. Vi povas prezenti vin kaj aliajn. Vi povas aĉeti trinkaĵojn por vi mem kaj por viaj amikoj. Vi povas peti kaj doni direktojn. Vi povas eĉ viziti Universalan Kongreson de Esperanto kaj iomete interparoli kun la kongresanoj. Vi ankoraŭ ne multon komprenos el la prelegoj, sed vi povas ĉeesti la koncertojn kaj ĝui la muzikon. Vi povas poste interparoli pri rokmuziko, popmuziko kaj klasika muziko. Vi povas ankaŭ fari aranĝojn por vojaĝi tra la mondo per 'Pasporta Servo'.

    Vi eble ankaŭ ricevis informojn pri radio-stacioj kiuj elsendas en Esperanto, kaj ankaŭ de Esperanto-gazetoj. Vi scias ankaŭ pri internaciaj fakasocioj; eble vi jam trovis fakasocion kiu interesas vin. Eble vi ankaŭ ricevis senpagajn specimenajn ekzemplerojn de diversaj Esperanto-gazetoj.

    Ni ankaŭ prezentis vin al mia loka Esperanto-klubo. Eble vi eĉ uzas jam la Interreton por fari kontaktojn tutmonde. Eble vi trovis la Flavajn Paĝojn de Esperanto aŭ la Virtualan Esperanto-Bibliotekon aŭ la hejmpaĝon de Universala Esperanto-Asocio. Ĉu vi legas la novaĵgrupon soc.culture.esperanto?

    En kiu alia lingvo eblas fari tiom da aferoj post nur dek mallongaj lecionoj? Mi esperas, ke vi konsentas [agree] kun mi, ke Esperanto estas vere [really] unika lingvo!


    Eble vi deziras plustudi [plu = further] Esperanton; tiel vi lernos bone paroli kaj kompreni la lingvon. Estas ankoraŭ multo por lerni. Ofte kiam mi lernis lingvojn mi rekomencis ĉe la komenco de lernolibro [text book]. Tio estas bona. Tio, kion oni jam bone komprenas oni rapide legas, sed la lernolibro memorigas vin pri ĝi. Kutime tamen estas novaj vortoj por lerni.

    Mi lernis per la lernolibro Teach Yourself Esperanto. Por mi tio estis tre bona lernolibro. Tio estis antaŭ longa tempo, kaj nun estas nova, pli moderna, eldono. Ĝi enhavas la tutan gramatikon [grammar] de la lingvo, kaj ankaŭ bonan vortprovizon [vocabulary].

    Teach Yourself Esperanto havas avantaĝon [advantage] ke oni povas aĉeti ĝin en multaj librovendejoj. Se via librovendejo ne havas ĝin vi povas mendi [order] ĝin. Ĝi ankaŭ ne kostas multon. Se vi ne deziras pagi por ĝi, vi povas peti ĝin ĉe via loka biblioteko (aŭ ĉe via lerneja biblioteko se vi ankoraŭ ĉeestas la lernejon).

    Estas ankaŭ radio-kurso Jen Nia Mondo. Tiun kurson elsendis pluraj universitataj radio-stacioj en Britio, kaj ankaŭ lokaj radio-stacioj en Aŭstralio. Ankaŭ en Italio pluraj lokaj radio-stacioj elsendis Jen Nia Mondo, sed en itala traduko.

    Jen Nia Mondo estas havebla [obtainable, literally: have-able] ankaŭ surkasede, en diversaj versioj. La plena [complete / full] kurso konsistas [consists] el Jen Nia Mondo 1 kaj Jen Nia Mondo 2. Ĉiu leciono daŭras [lasts] dek kvin minutojn.

    Oni povas aĉeti la librojn Jen Nia Mondo kaj Jen Nia Mondo 2 aparte [separately]. Estas ankaŭ du kasedoj kiuj surhavas nur la dialogojn. Jen Nia Mondo estas aĉetebla [can be bought, literally: buy-able] ĉe la Esperanto-Centro.


    La radio-kased-kurso Jen Nia Mondo

    Eble vi preferas korespondan kurson. La koresponda kurso de Esperanto-Asocio de Britio estas bazita [based] sur Jen Nia Mondo. Petu detalojn [details] ĉe la Esperanto-Centro.

    Se vi estas riĉa [rich], vi povos aĉeti la vidbendan kurson Pasporto al la tuta mondo. Tiu estas entute en Esperanto, sed estas akompanaj notoj en diversaj lingvoj. La vidbendo estas tre amuza [amusing].
    Pasporto al la tuta mondo


    Marteno montras librojn ĉe la Esperanto-Centro en Londono
    Eble tamen vi estas lingvisto, kaj deziras eniri rekte [directly] la lingvon. En tiu kazo mi rekomendas la vortaron Esperanto-English Dictionary de John Wells, en la serio [series] Teach Yourself. Ĝi enhavas detalan klarigon pri la gramatiko.

    Aŭ eble vi deziras ĉeesti kurson. Demandu al via studgvidanto ĉu estas loka vesperlerneja kurso. Estas ankaŭ unu-semajnaj kursoj en Britio. Mi ĉeestis kursojn ĉe 'Wedgwood Memorial College' en Barlaston, apud Stoke-on-Trent. Ili havas ankaŭ kursojn por komencantoj. Alia estas en Abergavenny, Kimrio [Wales], kaj alia en 'Belstead House' en Essex. Petu detalojn de la Esperanto-Centro. Eble estas similaj kursoj en via lando.
    Wedgwood Memorial College en Barlaston


    Se vi estas instruisto [teacher], eble vi jam deziras komenci instrui Esperanton al viaj infanoj. Estas senpaga koresponda kurso ankaŭ por infanoj. Tion produktis Esperanto Teachers' Association, kaj ĝi estas havebla ĉe la Esperanto-Centro aŭ per la Interreto.


    Mazi en Gondolando
    Ankaŭ tre interesa estas la vidbendo [video] Mazi en Gondolando. Ĝi estas tre profesia [professional], kaj taŭga [suitable] por lernejoj, speciale [especially] por pli junaj infanoj. Ĝi estas entute en Esperanto. Ĝi distras [entertains] kaj ankaŭ instruas, sed ĉar ĝi estas entute en Esperanto, eble vi devos doni klarigojn nacilingve.

    Estas listo de lerniloj haveblaj en Britio (Kaj ankaŭ; en aliaj landoj).

    Kaj poste, eble vi deziros legi librojn. Mia unua libro estis Kanako el Kananam - pri la indiĝenoj [natives] de Novgvineo [New Guinea]. Por mi kiel dek-ses-jaraĝulo tio estis tre interesa.

    Pli poste eble vi deziros pluiri al la grandaj literaturaj verkoj [works] de Kalocsay, Baghy, Auld, Boulton kaj aliaj.
    William Auld estas fama skota Esperanto-poeto

    Eble iam mi renkontos vin ie en la Esperanta mondo - do en Esperantujo. Mia nomo estas Ian Fantom. Mi deziras al vi ĉion bonan. Bonvenon - kaj ĝis baldaŭ!


    Ekzercoj

    Kiel ekzercon, traduku la alineon: "Sed vi povas jam diri ... tra la mondo per 'Pasporta Servo'".

    Sed vi povas jam diri kaj kompreni multon. Vi povas prezenti vin kaj aliajn. Vi povas aĉeti trinkaĵojn por vi mem kaj por viaj amikoj. Vi povas peti kaj doni direktojn. Vi povas eĉ viziti Universalan Kongreson de Esperanto kaj iomete interparoli kun la kongresanoj. Vi ankoraŭ ne multon komprenos el la prelegoj, sed vi povas ĉeesti la koncertojn kaj ĝui la muzikon. Vi povas poste interparoli pri rokmuziko, popmuziko kaj klasika muziko. Vi povas ankaŭ fari aranĝojn por vojaĝi tra la mondo per 'Pasporta Servo'.

    Kaj nun trovu lernilon por plustudo!

    Mesaĝoj por via studgvidanto:

    Nun enmetu vian nomon kaj ret-adreson:

    Enmetu vian personan nomon:
    Enmetu vian familian nomon:
    Enmetu vian retadreson:
    Se vi havas novan retadreson, bonvolu enmeti vian malnovan ĉi tie:

    Nun: aŭ:


    If you have problems when you click on the above submit button, advice is available.

    Via laboro estos korektita [corrected] kaj resendita [sent back] al vi.



    Ĝis baldaŭ en Esperantujo!

    Du listoj de vortoj kiujn ni uzas en ĉi tiu kurso estas haveblaj: Esperanto-angla kaj angla-Esperanto.

    Listo de la enhavo de la kurso 'Esperanto Viva!' estas havebla. Antaŭa leciono.


    Eldonis Viva Languages. (c) IDF 1996-2002