Esperanto Viva!

    Via sepa leciono


    Ĉ ĉ Ĝ ĝ Ĥ ĥ Ĵ ĵ Ŭ ŭ

    Ĉu vi ŝatas aŭskulti la radion?

    Pluraj [several] radio-stacioj elsendas [el + send + as] en Esperanto. Du radio-stacioj dum multaj jaroj elsendas ĉiutage [each day] en Esperanto. Ili estas Pola [Polish] Radio kaj Ĉina [Chinese] Radio Internacia.

    La nombro [number] de radio-stacioj kiuj [which] elsendas en Esperanto varias [varies] de jaro al jaro. Kelkaj aperas [appear]; kelkaj malaperas. Momente estas sep radio-stacioj kiuj regule [regularly] elsendas internacie en Esperanto.

    Krom [besides] Pola Radio kaj Ĉina Radio Internacia estas ankaŭ Aŭstria Radio, Radio Havano (en Kubo), Radio Vatikana, Estona Radio, kaj RAI Internacia (en Italio). Dum la Sieĝo de Sarajevo oni [one] parolis al la Esperanta mondo per Radio Sarajevo.

    Estas ankaŭ lokaj [local] radio-stacioj kiuj elsendas en Esperanto. Kelkaj elsendas Esperanto-kursojn. Mi nombris dudek kvar lokajn radio-staciojn tra [through / throughout] la mondo. Ankaŭ Radio Pingvin en Beogrado [Belgrade] elsendis en Esperanto dum la milito.

    Estas ankaŭ asocio [association] de radio-amatoroj kiuj uzas Esperanton. Ili havas liston de horoj [hours / times] en kiuj ili kontaktiĝas [get in contact]. La asocio 'Amikaro [amiko = friend; aro = group (makes a collective noun)] de Esperanto en Radio' kolektas informojn pri Esperanto en radio, kaj metas [put] ilin en la Interreton [Internet].

    Ĉina Radio: Liu Junfang (maldekstre) intervjuas profesoron Lee Chong-yeong, kiu estas Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.


    Ĉu vi komprenis? - Gratulon!

    Note that Estas can be used in the sense There is / are. If you say "There is the coffee", you mean "Over there [tie] is the coffee, and it makes sense to say "Where?". In Esperanto that would be: "Tie estas la kafo - Kie?". But if you say "There are eight radio stations ..." you don't mean Tie, and it doesn't make sense to ask "Where?". There is just a dummy subject, and in Esperanto you leave it out.

    In English the word it is also often used as a dummy subject, as in "It's raining", "It's snowing", "It's necessary to go", "It's not important", "It doesn't matter". In Esperanto there are no dummy subjects; you just leave them out. "It's raining" is simply "Pluvas"; "It's snowing" is "Neĝas"; "It's necesary to go" is "Necesas iri". And if you want to say "It's not important" or "It doesn't matter", then it's simply "Ne gravas". Gravi is to be important, so for "It's important to listen to the radio in Esperanto" you would say "Gravas aŭskulti la radion en Esperanto". You could, instead of saying "Gravas ...", "Necesas ..." have said "Estas grave ...", "Estas necese ...". Notice that we use the -e form rather than the -a form; the -a form would relate to a subject (the dummy 'it') which the Esperanto sentence doesn't have.

    Have you noticed that you have met two words for number? There was aŭtobuso numero tridek in Leciono tri and there's nombro de radio-stacioj above. Numero is used if you're giving things labels, or putting them in order, such as numbers of buses or runners in a race. Nombro is used if you're talking about how many of something there are. It's a quantity rather than a label.

    You also met the word kiuj [which]. This is the plural of kiu. In English we say which for both, but in Esperanto we say: "Kiun radio-stacion vi aŭskultas?" and "Kiujn radio-staciojn vi aŭskultas?".

    You have already met a few other ki- words: kie [where], kio(n) [what], kiam [when], kiel [how / as], kiom [how much]. Now you have met kiu. You can have the -j and -n endings, as in "Kiun radio-stacion vi trovis?", or "Kiujn radio-staciojn vi trovis?".

    The equivalent ti- words are: tie [there], tio [that], tiam [then], tiel [thus / in that way], tiom [that much], and tiu [that one]. Kiu can also be translated as who, so tiu is also that person.

    Did you notice ĉiutage? Well ĉiu means each, and ĉiuj means all. We now have a whole series of ĉi- words: ĉie [everywhere], ĉio [everything], ĉiam [all the time], ĉiel [in every way], ĉiom [the whole quantity] and of course ĉiu [each].

              
    Don't worry if you find you have to work them out before you can use or understand them. You'll find a few will stick at first, and then bit by bit you find they start to come quite naturally.
              


    En Aŭstria Radio estas fakaj [specialist] kaj sciencaj [scienco = science] raportoj [reports], informoj el Aŭstrio, kaj ampleksa [extensive] leterkesto [kesto = chest / box]. En Radio Havano estas informoj pri Kubo, kulturaj programeroj [ero = item] kaj Esperanto-temoj [temo = subject]. Radio Vatikana elsendas informojn pri la eklezio [church (body) as distinct to preĝejo] kaj pri la Papo [Pope], pri la tutmondaj konferencoj kaj okazaĵoj [okazi = happen], kaj pri IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista). Estas mallonga prediko [sermon] dimanĉe, kaj programero 'Junularo [youth] rakontas [rakonto = story]' merkrede.
    Carlo Sarandrea parolas en Radio Vatikana.

    En Pola Radio estas informoj pri la Esperanto-movado [movement] ĉiutage dum la posttagmezo [post + tag + mez + o : afternoon], kaj amplekse dum la dimanĉvespera [vespero = evening] 'Esperanto-ekspreso' [ekspreso = express]. Entute [all together, in all] estas multaj informoj pri la Esperanto-movado kaj -kulturo. Pola Radio disaŭdigas [broadcasts] multajn kantojn kaj muzikaĵojn dum la lastaj kvin minutoj, sed nur satelite.

    Ĉina Radio bonvenigas [welcomes] ĉiuspecan [ĉiu + spec + a + n: speco = type] materialon kaj tre afable [kindly] respondas [replies] al la aŭskultantoj [listeners]. Estas multaj kulturaj programeroj, kurso pri la ĉina lingvo, informoj pri Ĉinio, kaj ampleksa leterkesto. Ili regule organizas [organise] konkursojn [competitions] inter la aŭskultantoj.

    Eble [perhaps, possibly] tiuj informoj nun ne estas tute ĝisdataj [up-to-date]; ili estis kiam mi skribis ilin. Vi povas mem eltrovi la ĝisdatajn informojn. Eble vi serĉos ilin per la Interreto. Vi povas ankaŭ skribi al la radio-stacioj (en Esperanto) aŭ al la loka ambasadorejo [embassy] en via lando (naci-lingve [in your national language]). Estas bone skribi al la radio-stacioj, aŭ al la ambasadorejoj; ili ŝatas ricevi leterojn de eblaj [possible] aŭskultantoj.

    La adreson en la Interreto vi jam havas. La adresojn de la ambasadorejoj vi povos trovi ĉe via loka biblioteko [library]. Jen kelkaj adresoj de la radio-stacioj:

    • Pola Radio - Esperanto,
      • Skrytka 46, PL-00 977 Warszawa, Pollando. Tel: +48 (22) 645 93-58/-39. faks: +48 (22) 645 59-17/-19. Retpoŝto: esperanto.redakcio@radio.com.pl
    • Ĉina Radio Internacia - Esperanto,
      • CN - 1008866 Beijing, Ĉinio.
    • Radio Aŭstria Internacia - Esperanto,
      • A-1136 Wien, Aŭstrio.
    • Radio Havano Kubo - Esperanto,
      • P.F. 6240, La Habana, Kubo.
    • RAI Internacia - Esperanto,
      • C.P. 320 Centro Corr., I-00187 Roma, Italio.
    • Radio Vatikana - Esperanto,
      • SCV-00120, Vatikano.
    • Radio Sarajevo - Esperanto,
      • BA - 71000 Sarajevo, Bosnio-Hercegovino.
    • Estona Radio - Esperanto,
      • Gonsiori tn 21, EE-0100 Tallinn, Estonio.

    Notu, ke [that] estas du vortoj [words] por broadcast. Unu estas 'elsendi'; 'sendi' estas angle send, do oni 'elsendas' la radio-ondojn [waves]. La alia vorto estas 'disaŭdigi'. 'Dis' signifas [means] 'en ĉiujn direktojn [directions]', kiel la angla dis. 'Aŭdi' estas angle to hear. 'Igi' signifas angle to make aŭ to cause to be. 'Aŭdigi' estas do to cause to hear, kiel en "Mi aŭdigos por vi la radion". 'Disaŭdigi' do signifas broadcast.

    Per la radio vi povos plibonigi [improve] vian elparolon [pronunciation]. Vi ankoraŭ [still] ne komprenos la lingvaĵon; ili uzos multajn vortojn kiujn vi ne konas, kaj ili parolos multe tro rapide. Tamen [never-the-less] vi komprenos iomete.

    La vorto 'plibonigi' [pli + bon + ig + i] estas interesa [interesting]. 'Pli' signifas more; 'pli bona' estas better; 'plibonigi' signifas make better aŭ improve. Ankaŭ 'bonvenigi' estas interesa: 'igi bonvena'.

    La vorto 'iomete' [iom + et + e] signifas a little bit. 'Iom' signifas somewhat. Memoru [remember] 'kiom', 'tiom', 'iom'. '-et-' signifas 'tiny'. Vi jam renkontis 'et' en 'kongreseto' kaj 'orkestreto'. Oni povas ankaŭ diri "Oni trinketas vinon" [One sips wine], "Mi paroletas Esperanton", "La infaneto paroletas", aŭ "Mi komprenetas".


    Ekzercoj

    Kiel ekzercon, traduku anglen la alineojn [paragraphs] pri Pola Radio kaj Ĉina Radio Internacia.

    En Pola Radio estas informoj pri la Esperanto-movado ĉiutage dum la posttagmezo, kaj amplekse dum la dimanĉvespera 'Esperanto-ekspreso'. Entute estas multaj informoj pri la Esperanto-movado kaj -kulturo. Pola Radio disaŭdigas multajn kantojn kaj muzikaĵojn dum la lastaj kvin minutoj, sed nur satelite.

    Ĉina Radio bonvenigas ĉiuspecan materialon kaj tre afable respondas al la aŭskultantoj. Estas multaj kulturaj programeroj, kurso pri la ĉina lingvo, informoj pri Ĉinio, kaj ampleksa leterkesto. Ili regule organizas konkursojn inter la aŭskultantoj.

    Nun skribu leteron al Esperanta radio-stacio, por peti informojn.

    Enter any messages you may have for your tutor here:

    Now enter your name and e-mail address, exactly as you did for lesson one.

    Enter your personal name:
    Enter your family name:
    Enter your email address here:
    If you have changed your email address, please enter your old one here:

    Now: or:


    If you have problems when you click on the above submit button, advice is available.

    Your work will be marked and returned to you as soon as possible.

    Memoru voĉlegi ĉiujn tekstojn en Esperanto por ekzerci la lingvon. Tiel vi memoros la vortojn pli bone. Sukceson!

    Two lists of words used in this course are available: Esperanto-English and English-Esperanto.

    A list of the contents of the 'Esperanto Viva!' course is available. Next lesson / Previous lesson.


    Published by Viva Languages. (c) IDF 1996-2002