[Al la ĉefa paĝo]
Agordo de EK
-
[x] Rektaj klavoj:
-
Esperantaj literoj estu atribuitaj al indikitaj klavoj.
(Vi povas elekti unu el jam pretaj popularaj aranĝoj de
esperantaj literoj, aŭ enmeti necesajn klavojn memstare).
-
[x] Prefiksoj:
-
Litero, premita post unu el indikitaj klavoj, iĝu esperanta.
-
[x] Videblaj prefiksoj
-
Prefiksa klavo estu montrita surekrane tuj post ĝia premo.
-
[x] Postfiksoj:
-
Premo de unu el indikitaj klavoj ĉapeligu antaŭe enmetitan literon.
-
[x] Ripeto de postfikso abolas ĉapeligon:
-
Ripeta premo de postfiksa klavo senĉapeligas ĵus ĉapelitan literon.
-
[x] Aŭtomata aŭ/eŭ
-
Litero u, premita post a aŭ e, iĝu ŭ.
-
[x] Startu aktiva
-
EK aktiviĝu mem post sia starto.
-
[x] Aŭtomata starto
-
EK aŭtomate startu mem, kiam vi eniras en la sistemon.
-
[x] Efiku por ajna klavaro
-
Se markita, EK funkcios por ajna latinlitera klavaro (kaŝe ŝaltante
kaj malŝaltante esperantigitan klavaron, kiam tio necesos). Alie
EK funkcios nur kiam esperantigita klavaro estas ŝaltita.
-
[x] Fiksu klavaron
-
EK ŝaltos esperantigitan klavaron en momento de aktivigo, kaj malpermesos
al uzulo elekti alian klavaron, dum EK estas aktiva.
-
Virtuala klavaro:
-
Elektu unu el eblaj aranĝoj de esperantigita klavaro
(QWERTY, Dvoraka, AZERTY, QWERTZ aŭ alian).
Se vi markis opcion “Efiku por ajna klavaro”, vi ne tre bezonos
tiun butono, ĉar vi povos mem elekti ajnan vindozan klavaron
(Dvorakan, usonan, francan, germanan ktp), kaj EK permesos
al vi tajpi esperantajn literojn ne forlasante ĝin.
-
Varma klavo
-
Elektu klavon, kiu aktivigos/malaktivigos EK-on (vi povas indiki
ankaŭ kombinon de tiu klavo kun Alt, Ctrl kaj
Shift).
[Al la ĉefa paĝo]