[Al la ĉefa paĝo]
Historio de EK
3.3 (9-sep-2002):
- Korektita eta cimo (kiu probable aperadis nur en MS Word).
3.2 (5-jun-2002):
- La instalilo de EK petas restartigon ankau sub Vindozo NT/2K/XP
(la praktiko montris, ke tio estas dezirinda).
- Se post instalo ne okazis restartigo de Vindozo, EK tuj startas.
- Etaj korektoj en instalilo.
- Nun eblas indiki signojn kiel "^" por prefiksoj.
3.1 (1-jun-2002):
- Korektitaj kelkaj cimoj.
- Forigita kaŭzo de eblaj konfliktoj kun aliaj klavaraj programoj.
- EK ne plu konfliktas kun kelkaj nacilingvaj klavaroj (ekz. hispana).
- Pli puraj reinstalo kaj malinstalo.
3.0 (24-maj-2002):
- Por Vindozo NT/2K/XP estis aldonita nova metodo de rekta sendo
de unikoda signo al aplikprogramo, ne postulanta anstataŭigon de
klavaro kaj kodpaĝo. Ĝi permesas eviti ajnajn konfliktojn kun
makrooj de Word ktp.
- En Vindozo NT/2K/XP eblas entute ne anstataŭigi kodpaĝon kaj
klavaron, tiuokaze funkcios nur la supremenciita metodo (sed nur kun
unikodaj programoj).
- Nun metodo de sendo de signo kaj nomo de esperantigita klavaro
estas eltrovataj aŭtomate, uzulo ne plu devas agordi ilin.
- Esperantigita klavaro aŭtomate ŝarĝiĝas, kiam EK aktiviĝas,
kaj malŝarĝiĝas, kiam EK malaktiviĝas, tiel, ke kiam EK estas
malaktiva, esperantigita klavaro ne ekzistas en la sistemo. Escepto:
malŝarĝo ne okazas, se esperantigita klavaro estis antaŭe eksplicite
instalita de uzulo.
- Agordoj nun estas konservataj en home legebla ini-dosiero.
- Opcio “metodo de komutado de klavaro” nun estas disigita je du:
“efiku por ajna klavaro” kaj “fiksu klavaron”.
- Nun eblas agordi varman klavon por aktivigo/malaktivigo de EK.
- Helpo nun estas en formato chm.
- Instalilo kaj agordilo estis reverkitaj kaj kunigitaj en unu programon
por ŝparo de loko. Krome, nun eblas ŝanĝi esperantigitajn kodpaĝon
kaj klavaron post instalo.
- Nova skemo de instalado: unue okazas elpakiĝo de programo en ĝian
dosierujon, kaj poste okazas instalado/agordo.
- La distribuaĵo estas pakita per WinRAR 3.0 kun esperantigita SFX.
- La fontaj tekstoj estas nun distribuataj aparte (vidu la TTTejon).
- Multaj aliaj ŝanĝoj.
2.21 (29-mar-2002):
- Pli korekta rekono de konzolaj fenestroj.
- Instalilo nun ne permesas anstataŭigi sisteman signaron.
- Internaj ŝanĝoj.
- Ĉio estis adaptita al kaj rekompilita per Delphi 6.
2.20 (28-maj-2001):
- Korektitaj pluraj cimetoj.
- Nun eblas uzi literon H kiel postfikson.
- Ripeto de postfiksa klavo abolas ĵusan ĉapelitan literon.
- Estas uzata nova interna metodo de voko de ĉapelitaj literoj:
ne per <Alt+Ctrl+litero>, sed per <Alt+Ctrl+;><litero>.
Tio forigas konfliktojn kun Word ktp. (Vidu agordojn en fenestro “specialaj
agordoj”).
- Estis malpligrandigita la agordofenestro.
- Parto de agordoj estas movita al aparta fenestro (“specialaj agordoj”).
- En la agordofenestro nun ne gravas aktiva klavaro: literoj rekoniĝas
laŭ skan-kodoj.
- EK nun ignoras konzolajn fenestrojn (ĉar tie ĝi nur malhelpas).
2.10 beta
(10-apr-2001):
- Korekto de cimo: se rekta klavo estis ne litero, prefikso ne influis ĝin.
- Korekto de cimo: en reĝimo de posigna komutado EK misfunkciis ĉe nelatinaj klavaroj.
- La menuo aperas en pli ĝusta loko.
- Aldoniĝis eblo elekti unu el du antaŭdifinitaj aranĝoj de rektaj klavoj:
laŭ Simono Pejno kaj laŭ Sergio Pokrovskij.
- Ŝanĝiĝis dialogo de agordo.
- Nun agordoj konserviĝas en aparta dosiero ek.cnf.
- Agordo ne plu haltigas kaj restartigas EK-on.
- En reĝimo de EK-a komutado EK nun pli fidinde malŝaltas esperantan klavaron.
- EK nun penas restarigi siajn funkciojn post ĉiuj 5 sekundoj.
- Se EK ne funkcias ĉe vi (ekzemple, sub Vindozo ME), provu ŝanĝi komutan
metodon.
- La distrubuaĵo nun iĝis meminstaliĝanta zip-dosiero.
2.03 beta
(29-aŭg-2000):
- La instalilo nun estas kongrua kun Vindozo 2000.
- La instalilo nun ne kopias nls-tabelon kaj klavarpelilon super jam
ekzistantaj dosieroj, sed ŝanĝas referencojn al ili en la registrejo.
- Post instalo en dosierujo de EK aperas du dosieroj: inst.reg kaj malinst.reg, en kiuj estas registritaj ŝanĝoj de registerjo, faritaj por instalo kaj necesaj por malinstalo respektive.
2.02 beta
(31-maj-2000):
- Korektita cimo, pro kiu ne ĉiuj signoj rekoneblis kiel prefiksoj.
2.01 beta
(29-maj-2000):
- Nun en rekta reĝimo eblas atingi originajn klavojn qwyx per AltGr.
- Korektita cimo en EkAgordo: malĝuste montriĝis nomoj de kelkaj klavaroj.
2.00 beta
(26-maj-2000):
- Plene reverkita programo kaj klavarpeliloj.
- EK nun komutas nur dum aktivigo/malaktivigo.
- Ĉiuj agordoj estas movitaj en apartan programon.
- Eblas agordi aranĝon de klavaro laŭ kutimoj de uzulo.
- Aldoniĝis postfiksa tajpometodo.
1.34a (28-dec-99):
- Korektita eraro, aperinta en versio 1.34, pro kiu misfunkciis senpaŝa
enmeto de “u~”.
1.34 (15-dec-99):
- Korektoj de la kerno fare de Simono Pejno (espereble “Ek” funkcios
iom pli rapide sur malrapidaj maŝinoj).
- Korektetoj en la instalilo: nun ĝi kontrolas, ĉu “Ek” ne estas jam
startigita.
1.33 (6-sep-99):
- Fare de Simono Pejno estas korektita delonga cimo: malofte “Ek” forgesis
reŝalti originan klavararanĝon.
- Korektitaj cimoj en la “internacia” klavaro.
- Nun la instalilo havas komandolinian opcion /n, kiu malpermesas uzon
de Unikodo kaj en la instalilo, kaj en la instalota “Ek” mem. Tio povas
esti utila por uzantoj de Ĉina Vindozo 95, kiu ŝajne ne subtenas Unikodon.
- En la ĉefa fenestro estas aldonita agordo de aktiviga klavkombino
(antaŭe ĝi estis fiksita je “Ctrl+Space”).
- Aldonitaj unikodaj ŝpruc-helpiloj por ĉiu komponanto de la ĉefa fenestro.
- Iom reverkita la uzulinterfaco.
- Al la distribuaĵo estas aldonita fontaĵo Esperanto.pas (en subdosierujo
“Kompon”), kiu enhavas kelkajn unikodajn esperantigitajn Delfajn komponantojn:
TeoLabel, TeoButton, TeoĈeckBox, TeoRadioButton, TeoListBox, kaj klason
TeoHintWindow (ili permesas uzi verajn ĉapelitajn literojn). Espereble tiuj
komponantoj helpos verkadon de unikodaj esperantlingvaj programoj por
Vindozo-32.
1.32 (27-aŭg-99):
- Nun “Ek” (inklude la instalilon) mem uzas ĉapelitajn literojn.
- Nun la malinstalilo forigas ĉion (inklude sin mem) ankaŭ sub Vindozo NT.
- Korektoj en la instalilo.
1.31 (26-aŭg-99):
- Nun la helpo estas HTML-paĝoj en dosierujo “Helpo”.
- Korektoj en la instalilo/malinstalilo.
- Interna reordigo fare de Simono Pejno.
- Korektoj de la “internacia” klavaro.
1.30 beta
(20-aŭg-99):
- Korektita trovado de “internacia” klavararanĝo: nun ĝi funkcias
ankaŭ sub Vindozo 9x.
- Nun ĉiuj agordoj tuj aktualiĝas, do ne plu necesas malŝalti kaj
reŝalti “Ek”-on.
- Estas uzita nova, korekta mekanismo de instalado kaj malinstalado
por Vindozo 9x. Katastrofaj konsekvencoj de instalado devas ne plu
okazi.
- La instalilo nun kreas piktogramon de “Ek” sur la labortablo.
- La malinstalilo forigas ĉiujn instalitajn dosierojn, inklude
la malinstalilon mem (almenaŭ sub Vindozo 9x).
- Ĉio estas rekompilita per Delphi 4.
1.27 beta
(10-mar-99):
- Pli korekta instalo: nun “Ek!” korekte startas en okazo, se
ĝi estas instalita en “Program Files\Ek” kaj krom dosierujo
“Program Files” ekzistas ankaŭ dosierujo “Program”.
- Pli korekta malinstalo: nun ne malaperas klavararanĝoj, instalitaj
post “Ek!”.
- Nun la informo pri malinstalilo estas forigata dum malinstalado.
1.26 beta
(03-mar-99):
- Korektita cimo: sub Vindozo 95/98, se estis instalitaj kaj angla kaj
dvoraka klavararanĝoj, post starto de “Ek!” ili ambaŭ iĝis dvorakaj.
- Nova instrukcio fare de Bertilo.
- Aldonita dosiero “Bertilaj.bas” kun makrooj por Word'97.
1.25 beta
(19-feb-99):
- Nun la malinstalilo registriĝas en la sistemo, tiel ke eblas malinstali
“Ek!”-on per norma maniero.
- Aldonita ujo por komuti aŭtomatan starton de “Ek!”.
- Internaj korektoj.
1.24 beta
(16-feb-99):
- Dum starto “Ek!” ne plu faras sonon.
- Pli korekta laboro kun videbla senpaŝa klavo.
- Estas prenitaj kelkaj rimedoj kontraŭ nedezirata klavarkomutado.
- La malinstalilo kontrolas, ĉu “Ek!” estas ruliĝanta.
- Eklav.dll kaptas (kaj ignoras) ĉiujn esceptojn interne de si.
1.23 beta
(21-okt-1998):
- Pli korekta malinstalo (kun forigo de dosieroj).
- Novigita instrukcio instalo.txt (fare de Bertilo Wennergren).
1.22 beta
(19-okt-1998):
- Nun ne necesas instali iun ajn aldonan lingvan subtenon por instalo de “Ek!”.
- Korektitaj eraroj en la malinstalilo (rilate longajn dosiernomojn).
- Nun la malinstalilo forviŝas ankaŭ klavararanĝon.
- “Ek!” pli korekte serĉas konvenan klavararanĝon.
1.21 beta
(15-okt-1998):
- Nun la instalilo funkcias pli korekte: eblas lanĉi ĝin el ajna dosierujo,
eĉ kun longa nomo.
- La instalilo korekte funkcias ankaŭ sub Vindozo 98.
1.20 beta
(2-sep-1998):
- Korektita cimo: aŭtomata enigo de “u” post “a” kaj “e” okazis eĉ
kiam inter “a”/“e” kaj “u” estis premata <Tab> aŭ <BackSpace>.
1.19 beta
(26-aŭg-1998):
- Korektita cimo: la programo ĉiam aktiviĝis post la starto, eĉ se
estis memorigita malaktiva stato (kaj tiam la aktiva stato ne montriĝis).
- Korekto en la instalilo: se ne ekzistas dosierujo “\Program Files”, ĝi
nun aŭtomate kreiĝas.
1.18.1 beta
(23-jul-1998):
- Ŝanĝita dosiero instalo.txt (fare de Bertilo Wennergren).
1.18 beta
(20-jul-1998):
- Nun ĉiuj agordoj tuj aktualiĝas (almenaŭ sub Vindozo 95/98).
- Nun ne eblas lanĉi plurajn ekzemplerojn de la programo; ripeta
lanĉo nur kaŭzas malkaŝon de la fenestro de la programo.
1.17 beta
(17-jul-1998):
- Korektitaj kelkaj cimoj, aperintaj en antaŭa versio.
1.16 beta
(17-jul-1998):
- Ŝajne solvitaj ĉiuj problemoj kun dvoraka klavaro.
- Nun senpaŝaj klavoj funkcias ankaŭ en rekta reĝimo.
- Korektoj en la instalilo.
1.15 beta
(16-jul-1998):
- Korektita misfunkcio kun dvoraka klavaro.
1.14 beta
(16-jul-1998):
- Aldonita nova reĝimo: “videbla senpaŝa klavo”. En tiu reĝimo
tuj post premo de senpaŝa klavo ĝi videblas, kaj post premo de
sekvanta klavo ĝi forviŝiĝas, se tio necesas.
- Korektita misfunkcio kun CapsLock kaj ^h/^u.
- Korektita cimo: ne funkciis retropaŝo (BackSpace) en ujoj por
enmeto de senpaŝaj klavoj.
- Interna rearanĝo.
1.13 beta
(15-jul-1998):
1.12 beta
(14-jul-1998):
- Nun la programo kaŝiĝas en la taskopleton sen prokrasto.
- Korektita cimo: foje ne montriĝis senpaŝaj klavoj.
- Ŝanĝita tiparo por montro de senpaŝaj klavoj.
- Reordigitaj ujoj por senpaŝaj klavoj.
- Ŝanĝita helpo.
1.11 beta
(10-jul-1998):
- Pligrandigitaj kampoj por senpaŝaj klavoj.
- Nun eblas enmeti senpaŝajn klavojn en la formularo ne forviŝante
antaŭan enhavon de la kampoj.
- Iomete plibonigita konduto de la butoneto sur la taskopleto.
1.10 beta
(9-jul-1998):
- Korektita cimo: se la programo startis minimumigita, ĝi ne plene
kaŝiĝis en la taskopleton.
- Forigita butono “<<” por kaŝo; anstataŭ ĝi aperis norma minimumiga
butono, kiu efikas same.
- Interna reordigo de la programo.
1.09 beta 2
(8-jul-1998):
- Korektita cimo, pro kiu la programo, estante rezida, malhelpis
eliron el la sistemo.
1.09 beta
(8-jul-1998):
- Grava ŝanĝo en uzula interfaco: nun la programo scipovas kaŝiĝi
en taskopleto (“system tray”); eblas ĝin malkaŝi per klako de la
dekstra musbutono sur ĝia piktogramo en la taskopleto; per maldekstra
klako ĝi aktiviĝas/malaktiviĝas.
- Nun ŝanĝoj de senpaŝaj klavoj aktualiĝas tuj (almenaŭ sub Vindozo
95/98).
1.08 beta
(7-jul-1998):
- Plibonigita uzula interfaco.
- Korektita cimeto kun senpaŝa Alt+0.
- Nun Alt+^ estas rekonata nur kun Shift (t.e. Alt+Shift+6).
- Alt+0 estas anstataŭigita per Alt+Shift+0 (por ne konflikti kun
aliaj programoj).
- En ĉiuj tekstoj x-skribo estas anstataŭigita per zamenhofa h-skribo.
- Aldonita dosiero “instalo.txt” fare de Bertilo Wennergren.
1.07 beta
(6-jul-1998):
- Korektita cimo kun eterna ciklo, se ne estis instalita Esperanta klavarpelilo.
- Nun Esperanta klavararanĝo estas serĉata nur unufoje dum starto
de la programo “ek.exe.
- Iomete korektita laboro kun senpaŝa klavo: la programo nun ne
opinias ĝin senpaŝa, se estis premita Ctrl aŭ/kaj Alt.
- Aldonita malaktivigo de aŭtomatigo de tajpado de ”aŭ/eŭ“.
- Aldonitaj 6 senpaŝaj klavoj: Alt+`. Alt+~, Alt+', Alt+”, Alt+^,
Alt+0, reage al kiuj la programo penas provizore aktivigi “usonan
internacian” klavararanĝon kaj simuli premon de senpaŝa klavo
(respektive `,~, ', “, ^, AltGr). Tio celas plifaciligon de enigo
de okcidentlingvaj supersignitaj literoj. Tiu ĉi reĝimo funkcias
nur se estas instalita inter aliaj ”usona internacia“ klavararanĝo.
- Ŝanĝita piktogramo.
1.06 beta
(3-jul-1998):
- Unua publika beta-versio.
- Plibonigita uzula interfaco kaj instal-instrukcioj.
- Ebligita agordo de senpaŝaj klavoj.
- Aldonita helpo.