* * *
Tage mi dormis, kaj dum noktoj sidadis en la arkivoj de MEA. Mi tie tute nemalbone aranĝiĝis. En la skribotablo mi tenis kafkuirilon, sukeron, sapon, viŝilon, tason, nur la kulereto ien malaperis, do kafon mi devis kirli per tenilo de dentobroso, — mi ĉiam forgesadis alporti novan kulereton, bombardata per amaso da faktoj, kiujn mi eĉ ne penis ordigi; sed mi rimarkis, ke pri abstraktaĵoj de Entio mi jam eble ion scias, sed pri ordinaraj aferoj mi, kiel antaŭe, scias nenion, ĉar luzaniaj historiistoj kontraŭis al la kurdlandaj, kaj inverse. Mi sidis en la centro mem de granda urbo, sed sentis min kiel Robinson Crusoe sur neloĝata insulo. Dum du tagoj mi studis anatomion kaj mitografion de kurdlo. Ĝi havas egajn flosajn balgojn ambaŭflanke de pulmoj, kaj tiu, kiun kurdlo misglutos, povas trafi en ilin. Tie, laŭ asertoj, loko sufiĉas por tridek grandaj uloj ĉe ĉiu flanko. Oni diras, ke iam kurdloj oni dresis kaj uzis en militoj, kiel elefantojn. Kelkaj ĉlakaj triboj opiniis vulkanojn senkruraj kurdloj; eble ĝuste de tie devenis la legendoj pri pirosaŭroj — ja vulkanoj fumas. Estas interese, ke eĉ en lernolibroj pri anatomio tie kaj tie renkonteblis ditiramboj al la Prezidanto, kaj tuj post ili — diatriboj kontraŭ luzanoj. La mitografio estas pli interesa. Al nia sankta Gralo estis respektiva sankta kurdlo, kaj unuaj kosmogonioj de ĉlakoj baziĝis sur tio, ke la kosmo estas aranĝita laŭ modelo de superkurdlo, aŭ superdlo. La pontifiko, sendanta preĝojn al ĝi, havis rangon de kurdinalo. Tie estis ankaŭ multe da nekomprenebla. Paladinojn, kiuj foriris por serĉado de la sankta kurdlo, oni nomis stomakuloj. Sed ili ja ne serĉis kurdlon, sidante en ĝia stomako? Tamen, ĉu indas aliri mitologian pensadon kun ordinaraj mezuriloj? Mi trovis eĉ amason da receptoj de kuirado de fritita flamurdlo, aŭ friturdlo. Aliflanke, preskaŭ certe neniaj flamurdloj ekzistis entute. Aŭ ĉi tie ni havas religian metafizikon? Bindaĵojn de jam trarigarditaj libroj mi markis per kreto, por ne reveni al ili. Al mi jam sen tio ŝajnis, ke mi dronas en ĉiaj stultaĵoj kaj malgravaĵoj. Longajn krurojn de la marĉaj monstroj duonuloj nomis ne ekstremaĵoj, sed ekscesaĵoj. Iam ekzistis sekto de kaŭditoj, aŭ vostistoj, kiuj mezuris longon de kurdla vosto kaj aŭguris laŭ ĝi, kiom sukcesa estos ĉasado. Io de tiu tradicio konserviĝis, ĉar ĝis nun oni atribuas sciencan rangon de doktoro honoris caudae. Sed, finfine, tio povis esti simple preseraro. La prezidanto, kiel asertas liaj apologiantoj, detronigis la kurdlon de ĉielo al tero enkadre de laikigo de kulturo, per tio farinte ĝin atingebla por siaj sampatrujanoj. Ĉar vulkanojn oni opiniis senkruraj kurdloj, elŝirado de kruroj signifis sanktigon. Komprenu tion, kiu povas. Luzanaj agentoj, transvestitaj kiel ĉlakoj (tiel nomataj pseŭdoduonuloj), onidire ŝtelpenetras en loĝatajn kurdlojn. Tiuj maliculoj iam sukcesas provoki perturbojn inter uloj, ekzilitaj en malantaŭajn regionojn de urbosaŭro (postaĵloĝantoj); tio estas nefidinda kaj postrestanta elemento, pro sia loĝloko. Speciale malklara estas demando pri frenezo de kurdloj: luzanoj klarigis ĝin per politikaj tumultoj, kaj kurdlandaj oficialaj fontoj — per sabotado. Mi longe ne povis kompreni tutan tiun kaĉon, ĉar ne sciis politikan doktrinon de ĉlakoj, kaj ne sciis mi ĝin tial, ke iu kreteno-bibliotekisto metis tutan sekcion «Naciomobilismo» kune kun «Aŭtomobilismo» — en la rubrikon «Urba Transporto kaj Komunikado» dum mi serĉadis ĝin en rubrikoj «Doktrinoj Politikaj», «Politikaj Doktrinoj», «Ideologioj» kaj tiel plu. La necesan breton mi trafis tute hazarde, kiam mi bezonis peza kaj dika volumo kiel premilo: la afero estas en tio, ke por plia oportuno mi foje demetis pantalonojn kaj rimarkis, ke ili estas tre ĉifitaj, kaj veni en la Ministrejon kun gladilo estus iel ĝene. Tute ne la Prezidanto proponis la ideon de naciomobilismo, aŭ ŝtatmoviĝado, sed socia aganto de la XVIII jarcento Ksarbargsar, kiu priskribis idealan ŝtaton kiel Universalan Interplektiĝon de Feliĉuloj, mallonge UIF (tiu pensulo havis netolereblan kutimon mallongigi proponitajn de li terminojn, tiel ke finfine mi devis preni paperpecon por skribi ĉiujn ĉi mallongigojn, alie mia kapo vertiĝis). Pri praktika realigo de sia teorio Ksarbargsar interesiĝis tre malmulte, absorbita per benitaj revoj pri Paradizo sur Entio, kaj nur lia kuzo Gagagaks malkovris ekvivalentecon de la ideala ŝtato kaj ideala kurdlo. En du vortoj tiu ideo konsistis en sintezo de kontraŭaĵoj — de la Naturo kaj de la Kulturo; la ĉlako estis kreita per fortoj de la Naturo kaj tial nur en sino de la Naturo povas farti vere bone; tamen ankaŭ kulturo estas same necesa al li, alie li nemulte diferencas de animaloj. Kaj ĉar kurdlo, estante mem animalo, ekster ajna dubo estas nedisigebla parto de la Naturo, do necesas nur kulturigi ĝin, tio estas loĝigi, transformi ĝian krudan Animalecon, sed ne ŝanĝante lian esencon. Mi pensas, ke mi ĝuste eksponas pensojn de tiuj du elstaraj parencoj, de kiuj la Prezidanto prunteprenis sian bazan ideon. Ekstere natura, interne nobla, aŭ nobligita, kurdlo devis iĝi baza ĉelo de ŝtato ankoraŭ pro ekzisto de estiminda tradicio, nome ritoj, legendoj kaj mitoj, ligitaj kun megroj kaj ĉlakoj, kiun ilia Noa arkeo kaj tiel plu. Tamen la patroj de naciomobilismo metis la aferon sur pli realan grundon, renversinte la kurdlon de piedoj sur kapon, pli ĝuste, ne la kurdlon mem, sed la rilatojn inter ĝi kaj la ĉlako. Antaŭe kurdlo estis supera estaĵo, kaj ĉlakoj adoris lin kiel dion; tial necesis ĝin maldiigi, por ekde nun ĝi mem servu al ĉlakoj. La rezulto de enradikigo de tiu ĉi ideo en la vivon estis ĝuste la urbomobiloj, kurdlocivitoj, urbopaŝtejoj (paŝtejoj por urbosaŭroj) kaj tiel plu. Aperis krome, kiel tio ordinare okazas, kiam alta ideo tuŝas malbelan realon, diversaj malfacilaĵoj, ne antaŭviditaj de la patroj de naciomobilismo, komencante de laksoj kaj ceteraj malsanoj de urbosaŭroj, kaj bretoj de tuta biblioteka ĉambro fleksiĝis sub pezo de volumoj, dediĉitaj al analizo de imanentaj kaj akcidentaj malavantaĝoj de ŝtatmoviĝado. Da tiuj verkoj estis tiom multe, ke mia dorso doloris kaj krakadis la spino nur pro sola trenado de ili supren-malsupren laŭ la biblioteka eskalo. Tamen, firme sekvante mian decidon esplori ĉion ĝis la fino mem, mi legis plu. Fajneco kaj inĝenieco de rezonadoj estis estimindaj, sed, kvankam mi eĉ unu fojon ne renkontis tiun vorton, mi ĉiam pli kaj pli sentis, ke loĝi en kurdlo estis maloportune; sed neniu kurdlanda teoriisto iam ajn dirus ion similan. Ili parolis pri provizoraj malfacilaĵoj, kaŭzitaj de nesufiĉa ventolado, pri malkontentiga kvalito de filtroj kaj odorkaptiloj, pri malsanoj de vertebraro, kaŭzitaj de neceso vivi kaŭre (en kurdlo estas malfacile rektiĝi plenalte, speciale sur malaltaj rangoj); sed pri tio, ke oni simple forlasu tiujn loĝatajn internaĵojn, neniu eĉ menciis. Tio, mi devas konfesi, nemalmulte min mirigis, — kia tia absoluta neceso devigis ilin tiel suferi? Respondoj al tiu neevitebla demando torentis kiel pluvo el ĉiuj verkoj, kiujn mi legis; oni diris pri sintezo de naturo kaj kulturo, pri kunigo de tiuj kontraŭaj elementoj kaj orientiĝoj, kaj se mi intencus eksponi nur la plej gravajn argumentojn de la adeptoj de ŝtatmoviĝado, al mi ne sufiĉus papero. Eble, pensis mi, ili tiom kutimiĝis, ke ne povas alie; aliflanke, kutimo iel ne konvenas kun tiom nelacigebla propaganda impeto. Decidinte finfine, ke tiun aliplaneda enigmo mi ne povas solvi, mi rezignis de plua legado en la ĉambro de klasikuloj. Al la Prezidanto estis destinita tuta sekva ĉambro, sed mi nur rigardis tien kaj tuj rezignis. Estis ankoraŭ tria ĉambro, de tiel nomataj Elĵetuloj, aŭ Ĉefherezuloj de kurdlismo; la ĉefa el ili estis ekzekutita pro siaj konvinkaj saĝulo, kies nomon la oratoroj ne menciis, sed nomis lin aŭ Fiega Inpatro, aŭ Inega Fipatro. Mi foliumis lian ĉefan verkon en la sekcio de malpermesita literaturo kaj danke al tio eksciis du aferojn. Unue, la nomo de tiu herezulo transskribeblis en neniun teran lingvon, tial en la katalogoj li estis menciata kiel Kinderlos, Sansenfants aŭ Seninfanulo, kio laŭdire transdonis sencon, kiun havis lia kurdlanda kromnomo. Due, en la herezo, kiun li predikis, mi ne sukcesis rimarki ion ajn teruran kaj eĉ speciale originalan. Simple li proponis ke nokte oni dormu en kurdlo, kaj tage eliru eksteren, okupiĝante pri tio, kion ĉiu deziras, kaj ĝuste tio profunde indignigis ortodoksajn kurdlismanojn. Mi tute ne povas kompreni, kial tiu banala penso tiom terurigis ilin. Moviĝante laŭ bretoj, mi atingis librojn por lerneja legado. En ili estis edifaj historioj pri tio, kiel en praaj tempoj pseŭdoduonuloj, tio estas luzanaj agentoj, por trompi praduonulojn en iliaj urbomobiloj, semis kalumniajn elpensaĵojn kaj faris sabotajn konversaciojn; ekzemple, ili propagandis inversismon, alivorte proponis turni kurdlon tiel, ke la vosto iĝu surloke de la kapo, kaj inverse. Ili kalkulis, ke, se ili sukcesos persvadi pri tio la kurdlamantajn loĝantojn, komenciĝos kaoso kaj tumulto, kaj tiam ili vokos siajn malnoblajn samgentanojn, por per komunaj fortoj ataki la senorientigitan urbomobilon. Elpelinte la leĝajn loĝantojn por neevitebla morto sub meteora grajlo (ja ĉio ĉi okazis en la epoko de megroj), luzanoj okupus ilian lokon, komforte ekloĝinte en la rekvizita kurdlo. Sed ĉiam trovebis heroo, kiu ĉesigis tiujn fiintencojn jam embrie. Speciale enmemoriĝis al mi la historio pri kuraĝa knabo, kiu sole venkis bandon de fiuloj; li sentime enrampis en la gorĝon de la kurdlo kaj komencis juki ĝian palaton, ĝis ĝi, finfine, faligis sur kaŝiĝintajn fremdulojn gastran diluvon. Porinfanaj libroj vokis infanaron konservi observemon rilate al vagantaj provokantoj, kiuj penas disigi dormantan aŭ enpensiĝintan kurdlon de la grego aŭ uzas incendiajn eskalojn por serĉi ĝiajn jukeblajn lokojn, ĉar la giganto, seninterrompe jukata, emas al grandaj internaj renversoj. Cetere, en verkoj de luzanaj fakuloj pri lerneja edukado mi legis, ke la kaŭzoj de tiel nomataj renversoj estas tute ne politikaj. Malicurdlo ne estas kurdlo, inversigita fare de sabotuloj, sed urbomobilo, kies loĝantoj amase faras brandon, kaj pro sia ebriiĝemo venenas la animalon, ĝis tiu ricevas ebri-deliron kaj komencas ataki ceterajn kurdlojn. Ĉar ebrieco estas vera socia plago de Kurdlando, pri kio, tamen, la libroj por lernejanoj silentas. Cetere, en kurdloj mem onidire cirkulas flugfolioj, en kiuj oni asertas, ke urbomobiloj konfliktas inter si pro nutraĵo, kaj kurdlestroj kune kun siaj familioj kaj proksimuloj aranĝas kaŝajn orgiojn, freneze dancante interne de malfeliĉaj malfortkruraj maljunaj kurdloj, kaj plurajn ili jam dancmortigis. Tiu oficiale malpermesita danco nomiĝas kurdaŝo. Fonto de tiaspecaj sensacioj estas ordinare postaĵloĝantoj, kaj ĝuste al ili referencas luzanaj kurdlistoj el la Instituto de Teorio de Ŝtato, asertante, ke ĉlakoj estas nur parazitoj de kurdloj, kaj pri ia simbiozo de la unuaj kun la duaj tute ne eblas diri. De vagado praduonuloj transiris al peripatetismo, de la peripatetismo al praparazitismo, kaj de ĝi al ordinaraj formoj de paraziteco. Strange, tiuj ekspertoj malsamopinias pri la demando pri tio, ĉu kurdloj estas vivaj aŭ malvivaj. Laŭ opinio de kelkaj, ĉi tie okazis historio, simila al tiu, kiu estas priskribita de barono Münchhausen, kiam lupo saltis al ĉevalo, jungita al sledo, enronĝiĝis ĝin de malantaŭe, tramanĝis ĝin tute, mem trafis la jungilaron kaj ekkuris laŭ la vojo jam mem tirante la sledon. Ĝuste tiel, laŭ ilia opinio, faris ĉlakoj kun kurdloj. De la gigantoj, poiom formanĝitaj el interne, restis nur malmulto, ne pli ol skeleto kaj grandega felo kun blenditaj vertebraj diskoj, kaj aktivuloj alterne movas tiun putraĵon, aŭ simple dirante — tiun kadavron, pri kio, tamen, estas malpermesite mencii, por ne ĉagreni la Prezidanton. La Prezidanto firme kredas bonegan sanon kaj junulecan viglon de la urbosaŭroj, des pli ke li mem loĝas ne en kurdlo, sed en tute ordinara rezidejo, ĉirkaŭita de belega parko, kaj pri la interna stato en kurdloj ekscias el la registara gazetaro. Tamen, luzana psiĥosociologo Tjurtirrkarr opinias, ke la ideo de naciomobilismo estas viva, kvankam la kurdloj mortis, ĉar la kredo, kiel estas sciate, povas movi montojn, kaj des pli kadavrojn. Tio estas, certe, trompo, sed la loĝantaro akceptas ĝin hurae, kaj ne mirinde. Ja ili enrampis en tiujn estaĵojn, saviĝante de la megroj, por memkonservado, sed ne pro ideologiaj kaŭzoj, kaj konscio de sia subigita stato sur la planedo ilin subpremis. Simple dirante, ili abomenis tian vivon, speciale se oni atentas, ke neniu sur Entio aprobas parazitecon. Kiu sur la Tero asertus, ke vivmaniero de puloj kaj soliteroj estas la plej alta formo de sociigo? Sed ĝuste la Prezidanto, unuiginte la teorion de ideala kurdlo kun tradiciaj legendoj, kaj kun nerekoneble misformitaj epizodoj de la historio de la civilizo kaj evoluo, kontentigis politikajn ambiciojn de ĉlakoj, emfazante en siaj verkoj ilian abnegacian kaj tial altan vivmanieron, kondukantan rekte al hela estonteco.
Tia estas la opinio de la ekstrema koncepto, nomata mumiiga, aŭ kadavromobila. Tamen abundas aŭtoroj, kiuj havas multe pli moderajn opiniojn. Ili notas, ke de tempo al tempo urbosaŭroj senforte falas sur teron, kion la kadavromobila hipotezo ne klarigas. Do, ili tamen estas vivaj, kvankam, eble, apenaŭ spiras, sed foje tamen ankaŭ muĝas — dum tiel nomataj muĝonstracioj, aŭ popolaj muĝfestacioj, kiuj okazas dum ŝtataj festoj. Koncerne ilian sociordon, ĝi estas feŭda-kasta en anatomia senco. Staton de civitano determinas loko, kiu estas donita al li en kurdlo. Bedaŭrinde, ekzistas ankaŭ aliaj vidpunktoj, sed mi simple ne havas fortojn por eksponi ilin ĉiujn; kaj tutegale ne eblus taksi verecon de ĉiu el ili. Mi jam intencis adiaŭi tiun sekcion de la biblioteko, kiam subite trafis amason da broŝuroj kaj gazetoj, faligitaj en angulo inter du ŝrankoj. Ŝajne ili estis destinitaj por forĵeto. Tiam mi estis vere konsternita: ili ĉiuj, kvankam estis luzanaj, kantis ditirambojn al la naciomobilismo. Ternante pro polvo, mi tamen ekkaŭris super tiu amaso, rigardante jen raportaĵojn, jen versaĵojn, poemojn kaj dramojn, prikantantajn ĉarmon de vivo en urbosaŭroj, kie ĉiuj konas ĉiujn, kie estas nenia fremdiĝo, disiĝo kaj lertina observado, kie ĉiuj nomas ĉiujn laŭ antaŭnomo kaj ĉies koro batas unisone kun la koro de tiu bonkora, mirinda estaĵo, kiu, eksciinte proksime gustojn de siaj loĝantoj, elektas sur paŝtejoj herbojn kaj berojn, kapablajn doni al ili specialan ĝuon. En tiu ĉi amaso mi trovis tutajn kolektojn de revuoj «Ĉarmoj de kurdlo» kaj «En kurdla silento», kantaron, el kiu al mi enmemoriĝis kanto «Ho, glutulo, ho glutul'», kaj ankaŭ libreto de opero «Kurdelio». Tamen troveblis ankaŭ broŝuroj de diametre kontraŭa enhavo, en kiuj ventro de kurdlo estis komparata kun heeno, kaj en unu pamfleto oni eĉ asertis, ke antaŭ miliono da jaroj sur Entio elŝipiĝis iuj praastronaŭtoj kaj loĝigis sur transkotejojn paron de pirosaŭroj, kaj tiu generis tutajn fiodorantajn gregojn, kiu diversio havis celon deflankigi Ention for de deca evoluvojo. Tio, bedaŭrinde, estis sukcesa, ĉar la aĉaj monstroj glutis ne nur ĉlakojn, sed ankaŭ luzanojn, almenaŭ spirite, ĉar iliaj kapoj estas nun ŝtopitaj per problemo de kurdlo, aŭ kurdliĝo kiel saviĝo.
El tio eblis konkludi, ke sur Entio nun ne estas aliaj zorgoj, krom unusola: «Ĉu esti aŭ ne esti en kurdlo». Sed mi decidis adiaŭi ĝin, kaj por longe. Min atendis ankoraŭ netuŝitaj vicoj de ŝrankoj kun regulaj kolumnoj de libroj, traktantaj pri pli altaj kaj komplikaj aferoj. Kiam mi transiris sojlon de la unua ĉambrego, la libraro de luzanistiko per sennombraj vicoj de siaj bindaĵoj ĵetis al mi defion, pro kiu miaj kruroj fleksiĝis. Nec Hercules contra plures — fulmis en mia kapo, sed mi tuj aldonis: Sursum corda!. Kun tiu penso mi impetis sola kontraŭ Entio — kontraŭ amasiĝantaj unu sur alia, kiel geologiaj tavoloj, spiritaj sedimentoj de fremda mondo.
Neniam relativeco de belo montriĝas tiom malĝojige, kiel dum renkonto de du planedaj rasoj de malsama deveno. Profesoro Shimpanzer en sia «Kompara entropologio» citas sekretan raporton, kiun faris por siaj potenculoj entiaj monstrologoj, esplorinte multegajn terajn televidelsendojn. Speciale afekciis ilin la konkursoj por titolo «fraŭlino Universo». Homoj opinias enkarniĝo de la malbono la teran graviton, kaj lukton kontraŭ ĝi ili komisias al strikte difinitaj korpopartoj. Pro nekompreneblaj kaŭzoj virinoj devas demonstri sian partoprenon en tiu lukto konstante, kaj viroj — nur de tempo al tempo. Probable, konscio de tia misproporcio kaŭzas protestojn de femaloj de homo sapiens, nomatajn movado por virina emancipado. Ĝiaj partoprenantoj demonstre rezignas porti sub vesto specialan jungilaron, kiu kontraŭas al gravita falo de laktonutraj apendicoj, simbolantajn vivan aktivecon. La lukto de bustoj kontraŭ la gravitforto neeviteble finiĝas per ilia malvenko, pri kio homoj devus scii anticipe, ĉar pro aĝo tensio de haŭtaj histoj malfortiĝas. Tamen maskloj rifuzas al venkitaj femaloj eĉ etan parton de tia adoro, per kiu ili ĉirkaŭigis ilin, dum la ŝajno de nedependo de la gravito estis konserviĝanta. Maljusto de tiu kondutkodo estas des pli mirinda, ke, kiel jam estis dirite, maskloj nur de tempo al tempo devas demonstri similan sendependecon, kaj nur dum tre mallonga tempo. De kie venis tiu rito, oni ne sukcesis klarigi. Plej probable, ĝi havas religian (metafizikan) bazon, kvankam ĉi tie ĉiuj teraj religioj silentas kiel mutaj, kio atestas pri kriptoreligia karaktero de la lukto de la supremenciitaj partoj de organismo kontraŭ la tera gravitforto. Solvi tiun enigmon malhelpas plurfunkcieco de organoj, destintaj por kontraŭgravita lukto, ĉar, pro unika, nevidita en tuta Galaksio kuniĝo de ekskreciaj kaj naskaj organoj de la teraj mamuloj, neniam estas ĝisfine klare, en kiu ĝuste rolo aktiviĝas tiuj organoj, ĉu private aŭ publike. Biologiaj komplikiĝoj, kondukintaj la anatomion de la homo al tia priplorinda stato, sendube trovas sian misformitan speguliĝon en lia kulturo kaj religio. Ĉiuokaze, identigo de malbono kun tero estas ekster ajnaj duboj; esti fine venkita de la gravito — signifas fali en kavon, nomatan tombo, tial mortintojn oni enterigas. En tiu ĉi tereno estas nepraj ritoj de kolektiva memtrompo: kvankam la teranoj, sen ajna dubo, scias pri putrado de kadavroj, al tio kontraŭas ĉiuj komplikaj agoj, farataj dum kaŝigo de la mortinto de rigardoj de aliuloj (por tio oni uzas ujojn el lignaj materialoj, kaj por estu pli malfacile klarigi, kio okazas al enterigitaj korpoj, la lokon de enterigo oni kovras per pezaj konstruaĵoj el ŝtono, granito, kaj aliaj magmaĵoj).
Tiaj nin vidas la entianoj, diras profesoro Shimpanzer, kaj ĉi tie ne eblas ion fari, ja ili juĝas pri ni, kiel blindulo pro koloro. Por ili estas nekompreneblaj ĉiuj nocioj, ligitaj kun erotiko, kun ĝia spirita kaj korpa flankoj, ĉar la la naturo aranĝis ilian multobliĝadon en maniero, tute malsama ol la tera. Ili ne havas eksterajn seksorganojn, ne pariĝas, ne kopulas, kaj eĉ la nocio de familio ne implicas ĉe ili biologian parencecon, ĉar fekundigo de ina ovolo okazas per polimiksio, aŭ, parolante en malpli scienca lingvaĵo, kun partopreno de minimume du viroj. Por kompreni, kiel la afero atingis tian staton, necesas turni sin al la komenco mem de evoluo de la vivo sur Entio, kaj profesoro Horace Gorilles, al kies fundamenta monografio «Vegeta prokreacio» referencas profesoro Shimpanzer (li konstante citas Gorilles-on, preferante lin al aliaj entiologoj), klare skizis tiun neordinaran por ni manieron de multobliĝo.
Antaŭ tri miliardoj da jaroj Entio aspektis en kosmo kiel pal-verda disko. Sed ne verdaj nuboj kovris ĝian surfacon, sed trilionoj da insektoj multe malpli grandaj, ol kulo. Tiuj insektoj, ricevintaj nomon «verduletoj» (Gorilles Viridans Ohrentangi L), estis plenumantaj funkciojn de teraj algoj, ĉar havis kapablon de fotosintezo; ŝvebante sur limo de la stratosfero, dum miliardo da jaroj ili saturis la atmosferon per oksigeno. Kaj ĉar, esprimante figure, tieaj paŝtejoj ŝvebis en ĉieloj, la evoluo de superaj animaloj same strebis supren, kaj jam komencante de unuaj reptilioj kaj rampuloj aperis flugantaj specioj, analogo de niaj herbomanĝuloj, kaj ju pli bone ili flugadis, des pli pli sukcese ili uzis nekalkuleblajn rezervojn de nutraĵo en verdaj vivaj nuboj de Entio. Angiospermoj neniam aperis ĉi tie, kaj marĉaj kreskaĵoj anstataŭ klorotilo enhavas nekonatan sur la Tero spiran pigmenton, kiu disocias sulfidojn kaj sulfatojn, abunde delavatajn de vulkanaj altebenaĵoj al la koteano. Animaloj, adaptiĝintaj al tia sulfida nutraĵo, ne povis disvastiĝi la la tuta planedo kaj iĝis katenitaj al marĉaj paŝtejoj, inklude la plej grandajn el ili — kurdlojn. Tiuj animaloj havis multege da parazitoj kaj simbiozulojn de «ĉiela» deveno, laŭ esprimo de profesoro Gorilles, ĉar multenombraj specioj de verduletoj, perdante la verdan pigmenton, kaj kun ĝi nemalofte ankaŭ flugiletojn, transiris al vianda nutraĵo, kondukante grandajn gregojn de reptilioj kaj ceteraj batrakoj, loĝantaj sur transkotejoj. La perspektivoj de evoluo de la vivo, kiel klarigas doktoro Achilles Paviani (al kiu referencas Gorilles), estas determinataj de nutra piramido entute, tio estas de tio, kiu kiun manĝas kaj de kiu, siavice, estas manĝata. Sulfidajn kreskaĵojn manĝis trarampuloj, prerampuloj kaj ceteraj marĉaj estaĵoj kune kun kurdloj; kaj ili mem estis nutraĵo por rabobestoj — rapidaj, viglaj, precipe saltantaj kaj tial dukruraj (tre similaj al dukruraj teraj kanguru-similaj batrakoj de ĵuraso), kaj manĝado ordinare havis karakteron de ĉaskurado; tiaj gigantoj, kiel kurdloj, penis fuĝi de rabobestoj, plonĝante en marĉan koton, kaj ĉio cetera forkuradis de dentegoj kaj ungegoj de la fulmorapidaj elronĝuloj, traronĝuloj kaj superronĝuloj, kiel ilin nomas Abraham Gibbon en sia «Historia naturalis praedatorum Entianum». Shimpanzer, Gorilles kaj Gibbon senklaŭze akceptas la aserton de entiaj biologoj, ke, kiel ajn tio estu ĉagrene, la Primatoj ĉiam kaj ĉie ŝuldas sian racion al tiel nomata trapaso de la stadio de rabobesteco. La afero estas en tio, ke por herbomanĝantoj ekzistas nur estanteco, ĉar la manĝaĵon ili havas rekte antaŭ la nazo, kaj fino, tamen rabobestoj laŭ sia naturo strebas estontecen, ja ili devas atendi ĉasaĵon, insidi ĝin, gvati, kaŝiri, persekuti, diveni ĉiujn ĝiajn artifikojn, kaj tio des pli akcelas kreskon de inteligenteco, ju pli inteligenta estas la ĉasaĵo. Racio ekzistas nur latente, ĝi kvazaŭ dormas, dum sufiĉas ĉasaĵo; sed se ĝi malabundas, venas krizo, kaj tiu, kies kapo estas malplena, pereas pro malsato. Kaj la vivkondiĉoj sur Entio estis ekskluzive komplikaj kaj danĝeraj; krom tio, ke dum vulkanaktivaj epokoj la varma altebenaĵo ĉiam iĝis zono de morto, aldone la planedo, situanta en la konstelacio Taŭro, ofte suferis pro teruraj radiaj batoj de Novaj steloj, kiuj ekflamadis en ĝi; la rezulto de tio ĉiufoje estis timiga ekstermo de animaloj kaj pereo de plejmulto de atmosferaj verduletoj, sed samtempe — ankaŭ plirapidigita gena rekonstruado de travivintaj specioj danke al mutacioj. Tio aspektis tiel, diras profesoro Paviani, kvazaŭ iu draŝis per draŝiloj en grenejo, plena je musoj; estas klare, ke saviĝos la plej inteligentaj kaj la plej rapidaj. Al niaj biologoj ŝajnis, klarigas profesoro Shimpanzer, ke decidan rolon en la antropogenezo ludis trapaso tra arba stadio, aŭ, kiel mokas kelkaj, simiigo kaj malsimiigo de kelkaj primitivaj specioj, kiuj unue grimpis sur arbojn, kie akiris lertecon de manoj, rektan staturon kaj akran vidon, ĉar alie ne eblas transsalti de unu branĉo al alia, kaj poste, kiam pro glaciiĝo arbaroj forfrostiĝis, ili devis malleviĝi de arba ĉielo sur la teron kaj okupiĝi pri serĉado de nutraĵo, kiu ne atendas pasive, kiam oni ĝin formanĝos, kiel pomo aŭ banano. Sed trairo de la rabobesta stadio estas pli grava, ol trairo de la arba stadio; kiu grimpis sur arbon estante plena idioto, ne plisaĝiĝos, malleviĝinte sur la teron. Sur Entio ne estis arbaroj, ne estis, kien grimpi, tial la primatoj tie devenis de grandaj plumuloj. Kaj okazis tiel pro tio, atentigas doktoro Shimpanson (ne miksu kun doktoro Shimpanzer!), ke grandaj entiaj plumuloj havis cerbon, ekskluzive grandan por plumuloj. Kaj tio, siavice, estis kaŭzita de tio, ke verduletoj, kiuj spiras ne kiel animaloj, sed kiel vegetaĵoj, povas leviĝi tre alte — en la stratosferon, kie jam mankas oksigeno por pulmuloj; tial birdoj, kiuj manĝis ilin, laŭvorte sufokiĝis, leviĝante post fluganta manĝaĵo, kaj ĉar pro oksigena manko unuaj pereas la cerbaj nervaj ĉeloj, la natura selekto agis en la direkto de pligrandigo de kvanto de tiuj ĉeloj: se ili estis tre multaj, birdo povis resti viva eĉ kiam parto de la cerbo formortis. La cerbaj ĉeloj, kiel estas sciate, ne regeneriĝas. Tiamaniere, maso de la cerbo de entiaj plumuloj kreskis kaj iĝis io simila al superflua materialo, en kiu postaj eventoj bruligis — post milionoj da jaroj — la fajreron de racio. Sed okazis tio, kiam plumuloj jam ĉesis flugi kaj kiel grandaj marĉaj neflugantaj birdoj okupiĝis pri ĉasado sur marĉaj malaltaĵoj. Ĝuste tial entiano similas homon nur kiam li staras senmove; se li komencas moviĝi, videblas, ke la krurojn li movas, kiel struto — ili fleksiĝas malantaŭen ĉe la genuoj, — kaj la kapon li povas turni je 180 gradoj; lia brusto estas barelforma, la ostoj de la brakoj estas grandaj kaj malplenaj interne, kaj sur la skeleto restis spuroj tiuloke, kie estis alkroĉitaj la flugilaj muskoloj. Liaj okuloj estas rondaj, la vizaĝo estas tre malagrabla por ni, ĉar anstataŭ nazo kaj buŝo meze de la vizaĝo li havas angulecan tuberon kun larĝe dismetitaj nazotruoj; tamen, tio tute ne estas nazotruoj, sed eliraj kanaloj de seksorganoj; kaj liaj ventro kaj sino estas glataj, kiel de pupo; ne estante vivonaska mamulo, li havas nek umbilikon, nek eksterajn seksorganojn. Al mi ne sufiĉis sano, por ĝisfine trabatiĝi tra la lernolibroj de Shimpanzer kaj Gorilles; anstataŭ klare diri, kio, kien, kiel, kial kaj por kio, ili plenigis milojn da paĝoj per populacia genetiko de la neflugantaj birdoj kaj praentianoj; feliĉe, mi trovis koncizan organologian skizon de magistro Stenly Lemur, kaj mi sekvos ĝin. Verdire, Lemur estas sciencisto kun iom malpli alta rango, ol Orentang, Shimpanzer, Gorilles kaj ceteraj luzanistoj, li scias, eble, iom malpli, sed por mi tio tute sufiĉis. Li diras, ke ĉiuj superaj animaloj de Entio reproduktiĝas kiel vegetaĵoj, sed ne tute, ĉar tion ili faras dum kurado. Plenrapida. Kaj tamen tiun reproduktan manieron endas nomi vegeta, kuraĝe insistas S. Lemur, kvankam liaj oponantoj blasfemas pri li pro tro simpligita aliro. Entiaj plumuloj ne produktas ovojn. Ŝajne, la plej antikvaj arkeopterikoj produktis, sed por neflugantaj birdoj, trakurantaj ĉiutage kelkajn dekojn da mejloj, persekutante nutraĵon, ovonaskeco estus nur tre ĝena obstaklo. La embriojn, similajn pli al spongoj, ol al ovoj, la femalo portas sub la ventro en faltoj de la haŭto, iom simila al la sako de kanguruo. Tio ankoraŭ iel-tiel similas al la teraj kondiĉoj. Tamen la kopulacia ago mem havas nenion komunan kun ni. La femalo fekundiĝas per orificia oviductales, situantaj super la buŝa truo, kaj la maskloj anstataŭ koloida spermo produktas flugantan polenon, kiun ili elĵetas tra analogaj truoj, atinginte la femalon dum pariĝa kurado. Shimpanzer malkonsentas ĉi tie kun Orentang, kaj tiu siavice kun Gorilles. Ignorante iliajn disputojn, Lemur asertas, ke pri ĉio ĉi kulpis la katastrofa stato, en kiun trafis iam la animaloj sur Entio. Ĝi urĝigis ilin ricevi certajn formojn, kiuj estis hereditaj antaŭ ol aperis eblo de plua diferenciĝo. Alivorte, tiu seksa kaj samtempe nekopulacia maniero de reproduktiĝo estas multe pli primitiva, ol la tera. Mi tamen devas honeste agnoski, ke mi eksplikas la vidpunkton de esploristoj-homoj, kiuj devenas de simioj kaj tial opinias, ke ju pli proksima estas parenceco de racihavaj estaĵoj kun batrakoj (kaj la plumuloj rekte devenas de tiuj), des malpli da honoro ili havas. La entianoj havas rekte malan vidpunkton. Primitiveco, kaj la plej malbona, asertas ili, montriĝas tie, kie fekadon de reproduktado disigas nuraj milimetroj, aŭ eĉ malpli. Tiu maniero restas neŭtrala el morala vidpunkto ĝis kiam ankoraŭ ne ekzistas moralo, tio estas, dum la konduton de animaloj regas blinda instinkto. Tamen tiu ŝpara maniero kombini en sama loko tiom kontraŭajn funkciojn, kiel forigo el la organismo de ekskrementoj kaj amoro, devis iĝi malbeno de la kreanta kulturon racio. Ĉar ajna viva estaĵo evitas proprajn ekskrementojn, tiun ĝeneralan abomenon necesis iel superi, kaj la evoluo uzis artifikon tiom simplan, kiom cinikan, transforminte lokojn laŭnature abomenajn en altirajn — danke al nestanta en ili ĝuo. Tiuj malfeliĉaj, senlime naivaj homoj, asertis entia homisto Piksikiks, dum tutaj jarcentoj rompadas la kapojn pri tio, kial la kopulacio donas al iliaj femaloj fizikan ĝuon, dum ĉe malpli altaj animaloj nenio simila observeblas. Estas mirinde, aldonas tiu plumulida saĝulo, ke racia estaĵo povas sin trompi tiom longe kaj tiom sukcese, kiel la kompatindaj teranoj! Tiun, kiu pariĝas senreflekte, ne necesas logi per promesoj de plezuroj, superantaj abomenon. Heliko, bufo, ĝirafo aŭ bovo tute nenion pensas, kiam venas tempo de pariĝo; sed por subpremi ajnan pensadon de tiuj, kiuj ne nur povas, sed eĉ devas uzi racion, necesas nebuligi ilian cerbon per memnarkotiĝo, kaj ĝuste tiun rolon ludas la orgasmo. La spasmo, nebuliganta la konscion, rapide pasas, kaj klareco de pensado revenas. Kompatindaj, senkulpaj viktimoj de la evoluo, trompitaj de ĝi! — ekkrias en tiu ĉi loko de sia «Kompara homologio» doktoro Piksikiks. — Tuta Galaksio devas kompati al viaj vanaj animaj luktoj, de kiuj vi ne liberiĝis ĝis nun kaj liberiĝos neniam, ĉar kun tia kripleco jam nenion eblas fari. Mi aldonu cetere, ke en la fako de luzania poezio mi trovis kelkajn poemojn, priplorantajn nian seksan kriplecon, kiu speciale forte influis la terajn filozofion kaj religion, deviginte ilin despere elturniĝi. Nemalforte impresis min la «Nemorala traktaĵo» de Hett Titt Ksiurksiruks, komenciĝanta per jenaj linioj:
Teranoj, ho bastardoj de l' Naturo,
En am' ilia ludas ĉefan rolon
Tiu eliga posta aperturo,
Kie la korpo finas metabolon.
Kiam la Kosm' eksciis l' idealon
De tiuj suferantoj malfeliĉaj,
En tuta Universo la skandalon
Eviti povis jam neniu niĉo.
Tion tradukis — laŭ mi, tute nemalbone — svisa poeto Rudi Wüez. Fama teoriisto de literaturo strukturalisto Teodoroff opinias tamen la tradukon de la dua strofo malsukcesa kaj proponas sian varianton:
Aŭdinte, kiun ĝuste korpoparton
Gent' homa uzas kiel aman ilon
Ĉiuj ektremis, kaj la Kosmo granda
En plor' singulta rompis la palpilojn.
La sama sciencisto atentigas pri multenombraj apokrifoj, verkitaj sur la Tero kaj senbaze atribuataj al entianoj, kio videblas el uzataj en ili lirikaj atributoj kiel abeloj aŭ papilioj, dum sur Entio estas nenio simila.
[Profesoro Teodoroff celis tekston de kanteto devenanta kvazaŭ el Luzanio:
Turtinon mian polenante,
Mi gloras papiliojn piajn
Sed via mor' estas alia,
Homa naci' malhonoranta!
Ekstaze inon brakumante,
Inspiron vidos do poet'
En la kloaka kanalet'.
(Rim. de I. Tiĥij)]
Ni revenu tamen al natursciencaj aferoj. La danĝero por la vivo sur marĉoj estis tiom granda, ke iliaj loĝantoj kuradis seninterrompe — kaj dum ĉasado, kaj dum reproduktado. Dum pariĝa periodo la nefluguloj komencas ritajn dancojn, post kio la femaloj disiĝas de la grego, diskurante en diversaj direktoj, kaj amasoj da maskloj persekutas ilin; atinginte, ili ĉirkaŭigas la fuĝintinon per nuboj de fekundiga poleno, kiun la femalo ensuĉas dum kurado per la nazotruoj. Facile kompreneblas, ke patrecon en tiaj cirkonstancoj ne eblas eltrovi, eĉ se la fekundigo estus ebla sen polimiksio (nomata ankaŭ plurpolenado). Tamen sen la polimiksio ĝi estas tute neebla, kiel pruvis per komputila modelado Orr, Angutt, Tang, kaj ankaŭ iliaj kunlaborantoj el Masaĉuseca Instituto de Seksa Teĥnologio.
Al mi ŝajnis, ke la esprimoj de aliplaneda kompato ofendis niajn sciencistojn, tamen ili ne povis malfermite montri siajn sentojn aŭ kategorie rifuzi la signojn de kompato, kiu fontis, sen ajnaj krompensoj, el la plej bonaj intencoj. Tial ili penis revenki sine ira et studio, substrekante, kvazaŭ interalie, treegan maloportunecon de fekundigo dum rapidega kurado; sed luzaniaj biologoj montriĝis spertaj polemikistoj kaj klarigis, ke la plej bona atesto de bona sano estas, sendube, la kapablo kuri pli rapide kaj pli longe, ol aliaj, tial la entia moro de pariĝa kurado garantiis kaj plu garantias reprodukton de individuoj ĉiurilate plej adaptitaj, kion tute ne eblas diri pri agoj, plenumiĝantaj sur herbo aŭ en lito, ja kuŝiĝi kapablas eĉ la plej senforta lamulo. Rilate de tiu senapelacia aserto ekflamis disputo, ĉar ne ĉiuj luzanistoj samopiniis pri traduko de la lasta esprimo; ekzemple, profesoro Pogorilles (ne miksu kun Gorilles!) opiniis plej ĝusta tradukon «aĉa degenerinto». Aliaj aŭtoroj, tamen, kontestas tion, montrante, ke entianoj ne havas nocion pri degenero, speciale seksa: sur Entio ili simple ne povis aperi. Por fini rakonton pri tiu demando, mi aldonu kelkajn vortojn pri tio, de kie aperis la vizaĝa lokiĝo de sekso ĉe entianoj. Ĝi devenas el amfibia, aŭ pli ĝuste kotamfibia periodo de vivo de iliaj antikvaj prauloj antaŭ miliardo da jaroj. Kelkaj specioj de rampuloj penis meti ovojn laŭ la tera maniero, sed tiuj ovoj dronadis, ĉar ili estis pli pezaj, ol akvo (kaj malpli pezaj ol akvo ili ne povis esti pro sia ĥemia konsisto; sed se mi devos klarigi ankoraŭ tion, mi neniam atingos la finon), kaj senglore pereadis en marĉa ŝlimo; finfine, post vico de mutacioj, transvivis nur seksvizaĝuloj kaj spermonazuloj, kiuj faris per la nazo vezikojn, enhavantajn respektive ovetojn kun naĝiloj kaj hasteman naĝantan spermon. Poste la aferoj okazis malsame, sed mi ne deziras fari la raporton pri mia ĝeneva legado lernolibro de entia evoluo. Tiuj, kiujn interesas detaloj, povas turni sin al la Departemento de Taŭro en MEA kun peto pri alirpermeso al la arkivoj.
La legado okupis jam kvin semajnojn; restis ankoraŭ preskaŭ du monatoj da devigita estado en Svisio, sed al mi tio ŝajnis nenio antaŭ ankoraŭ neesploritaj haloj de la giganta biblioteko. Tamen mi ne senesperiĝis, kvankam iĝis vera ermito; tage mi dormadis, kaj vekiĝadis, kiam svisoj ĉirkaŭ mi, ne sen plezuro plenuminte sian tagan dozon da aferoj, en pantofloj estis direktantaj sin al la litoj. Sed mi kun teko, plenŝtopita per stokoj da kafo, sukero kaj sandviĉoj (ĉar jam nur ekvidinte biskvitojn mi sentis naŭzon), paŝadis laŭ malpleniĝintaj stratoj al MEA.
Strümpfli donis neniajn informojn pri si, tial mi tute ne sciis, ke li kaj lia estraro nerimarkeble observas miajn persistajn studojn, havante rilate mian personon tute konkretajn intencojn; estante veraj diplomatoj, ili preferis ne malkovri kartojn tro frue. Mi mem ne scias, kion mi farus, se ekscius pri iliaj planoj. Tamen, plej verŝajne, mi farus samon, ĉar deziregis ekscii tutan veron pri niaj foraj fratoj laŭ racio.
La kerna diferenco de la entia kulturo de la nia devenas el la kernaj diferencoj de la maniero de reproduktiĝo. Sur la Tero ĝia ĉefa parto estis lukto pri rajto koiti kum femalo, tio estas senpera konkuro, dum sur Entio tiu fenomeno ekde antikvaj tempoj havis kolektivan karakteron. Se la femaloj kurus malpli rapide, ol la maskloj, aŭ almenaŭ kun preskaŭ sama rapido, specoj de grandaj nefluguloj post kelkaj dekoj da generacioj iĝus malpli rapidaj. Tio minacus per pereo, kaj tial en la ekzistolukto venkis specioj, kies femaloj estis longkruraj, do malfacile kuratingeblaj. Estis krome tre grave, ke la maskloj rimarku — kaj tuj, — ke la fekundigo okazis. Ĉirkaŭigita per nuboj de poleno, la femalo faras akran krion, tre malagrablan por niaj oreloj, ĉar ŝi krias dum enspiro. (Estas malfacile krii dum elspiro dum tia malfacila maratona kurado). Foje dum tiu stadio okazas tiel nomata momenta aborto — se fekundigita per poleno femalo ternas, sentinte jukon en la nazo. Tiuokaze masklaro daŭrigas la persekutadon ĝis morto — tute laŭvorte, ĉar malpli fortaj maskloj vere mortfalas.
La kapablo faro kriojn-signalojn iĝis la unua stadio de apero de parolo. Necesas rememorigi, ke birda laringo estas multe pli bone adaptita al tio, ol, ekzemple, tiu de simio; kiel oni scias, ĉimpanzon ne eblas instrui pri homa lingvo, dum por sturnoj kaj papagoj tio estas simplega, sed nenio interesa aŭdeblas de ili, ĉar al ili ne sufiĉas cerbo. De la origina plumaro al entianoj restis preskaŭ nenio — nur lanugo, kovranta la korpon, estas iom pli densa sur la ŝultroj, tie, kie iam kreskis svingaj plumoj. Mi permesis al mi tiun ekskurson en la pasintecon, ĉar sen ĝi ne eblas kompreni tutan profundecon de la abismo, dividanta spiritan vivon de la homoj kaj la entianoj. Ilia tuj rimarkebla homformeco estas sekvo de evolua konverĝo; sed, malgraŭ kroĉemaj manplatoj, kranio, volumene proksima al la homa, rektan staturon kaj parolkapablon, kompreni ilin por ni estas probable eĉ pli malfacile, — kiel asertas entiaj sciencistoj, — ol simiojn-primatojn, de kiuj ni devenas. Antaŭ ol profundiĝi en ilian filozofion kaj religiajn kredojn, mi listigu ĉion, kio por ni estas kutima, sed por ili estas tute nekomprenebla. Ili ne scias nek povas scii ĉiaspecajn erotikajn nuancojn kaj deviojn, ili ne konas tiajn nociojn, kiel konkero de erotika partnero, fidelo, adulto, monogamio, incesto, seksa humilo kaj protesto, kiun ĝi povas kaŭzi, ili ne konas iaj kulturoj, orientitaj porsekse aŭ kontraŭsekse, ĉar ankaŭ tio ĉe ili ne eblas. Nemalmultajn kategoriajn eldirojn pri teraj kulturoj ni devis aŭdi de tieaj antropologoj. (Tipaj por entianoj ekstremaĵoj en rezonado restis fremdaj por niaj sciencistoj). Teraj nocioj de pura kaj malpura, kaj ritoj de purigo kaj satisfakcio, asketeco kiel rimedo de lukto kontraŭ volupto, kiel protesto kontraŭ seksa impulso, anatemoj al tiu impulso kaj glorado de ĝi — ĉio ĉi, asertas ili, kondukis al dismembrigo fare de homo de lia propra korpo, kaj dum certaj epokoj, ekzemple dum Mezepoko, la kulturo destinis la korpon al veraj suferoj, forkondukante ĝian supran parton en ĉielojn, kaj la malsupran ĵetante en la gehenon. Neniu teologo dum tutaj dudek jarcentoj eĉ ne balbutis pri tio, kion fakte homoj, al kiuj la kristanismo garantias karnan resurekton, faros kun la seksorganoj en la paradizo. Kaj gedonisma civilizo, radikanta en la epoko de Renesanco, laŭ opinio de entianoj, kondukis al tia egalrajtigo de ambaŭ korpoduonoj, pro kiu la kulturo suferis, ĉar finfine la homo animala-seksa superis la homon koran kaj pensantan. Tamen, la malsupra korpo estis vera plago por ĉiuj kulturoj, tiel okcidentaj, kun ilia kontraŭstarigo de peko kaj asketa sankteco, kiel orientaj, kie anstataŭ tiu pari de nocioj aperas poluse kontraŭaj nocioj de plena korpa libero kaj de plena nego de la korpo (nirvano). Kiom ajn batalis kontraŭ sia korpo kompatinda Homo, li tutegale ne sukcesis trovi finan manieron paciĝi kun ĝi, sed kontentiĝis nur per surogatoj kaj iluzioj, nemalofte dronante en veraj marĉoj de memtrompo. Kiom forte tio limigis la homojn, asertas entianoj, ja ili devis malŝpari gigantan parton de sia racio por pravigo, klarigo, kaj eĉ transformo de rilatoj, neeviteble diktataj de la konstruo de la korpo. Kiom ili devis suferi kaj trompi sin mem, por ke la dogmon pri la kreo laŭ la bildo de Dio konformigi kun tiu kuneco de la organoj, kiu igis Sanktan Aŭgustenon en malespero ekkrii: «Inter faeces et urinam nascimur». Ĉiam oni devis unu flankon idealigi, kaj alian prisilenti, jenon kovri, jenon alinomi, kaj neniaj revolucioj en la spirita vivo permesis tute paciĝi kun la damnita anatomio. En plej ekstrema okazo, la signoj invertiĝis, bigotecon anstataŭis cinikeco aŭ parenca al ĝi indiferenteco; homoj kvazaŭ diris al si: «Se jam ĉi tie ne eblas ion ajn fari, ni uzu senlace la organojn, kiujn ni havas, eĉ tiamaniere, ke fekundigo estu neebla; almenaŭ tiel ni ribelu kontraŭ la Naturo, se alie ne eblas». Dum epokoj de globalaj revolucioj la malvaste seksaj problemoj ne estis sur unua loko, kio estas facile klarigebla: la civilizo, evoluanta sub standardo de raciismo, simple ne deziris agnoski, ĝis kia grado la biologio dominas super ĝia raciismo. Sed tamen Renesanco estis la epoko, kiam la homo malfermite agnoskis propran korpon, eĉ tiujn ĝiajn partojn, kiuj timigis teologojn, kaj en la Fora Oriento pensuloj vidis en la neekzisto la solan vere radikalan rimedon kontraŭ disfendiĝo de la homo je sentoj kaj spirito, delectatio morosa kaj ratio. Aŭ ĝuo, superanta abomenon, aŭ abomeno, kiun oni ne rajtas konfesi, ĉar tiu, kiu pridubas normon, mem iĝas nenormala. Tia estas, laŭ entianoj, nia eterna dilemo. Mi serĉis terajn ekspertojn, kiuj levus ĵetitan ganton (kaj verdire, ion tute alian), sed, strange, trovis nenion, kio sonus konvinke: ja ĉi tie necesis ne sofistiko, sed logike senriproĉa refuto de aliplandaj rezonoj. La niaj, vere, repagis, sed ne en kontraŭatakoj en la seksa temo, sed en tute aliaj terenoj, pro kio la disputo simple perdis sencon. Domaĝe. Tiaspecaj juĝoj de aliplanedaj estaĵoj pri la homo ne povas esti ofendaj. Ili estas nur ĉagrenaj por ni, kiel atesto de tio, ke la pretendoj al universaleco de ĉio homa en la skalo de la Universo ruiniĝis ankoraŭfoje.
Estas amare agnoski, diris unu maljuna filozofo, ke ni ankoraŭfoje estas eltronigitaj, metitaj sur konvena loko, kaj des pli ne per abstraktaj rezonadoj, sed per demonstraj pruvoj en aspekto de aliaj racihavaj estaĵoj. Tiu nerefutebla fakto montris al ni, kiom vanaj estis penoj de la homa penso levi hazardajn, pure lokajn terajn cirkonstancojn en rangon de racia kaj tial universala neceso. Kiajn montojn da kaprompaj argumentoj ni amasigis, por montri la naturon de la homo kiel kosman konstanton! Kiel facile la homo cedis al iluzio, ke la mondo indiferentas al li (se eĉ ne bondezira, kiel diras konsolaj religioj). Tio, kio okazis kun iuj pramoluskoj, trilobitoj kaj kirasfiŝoj antaŭ miliardo da jaroj, kio estis nur afero de hazarda permuto de diversaj kombinoj de organoj kaj havis nenian superan sencon, krom ilia ĉi-momenta funkcio, — tio iĝis nia heredaĵo kaj devigis niajn plej bonajn intelektojn malespere kaj, kiel ni nun vidas, senespere meti ĉion sur unu karton, pruvante, ke la anticipe malsukcesa projekta solvo estis afero de la kreo, lojala rilate al la Kreitoj. Tamen, aldonis sama filozofo, tio tute ne signifas — kiel povus erare pensi la adresato de la entiaj mesaĝoj, — ke danke al pli favoraj cirkonstancoj la entianoj ricevis pli bonan loton, ol la homoj. Malesto de aliula malfeliĉo ne egalas al propra feliĉo. Paradizo por ili same malproksimas, kiel por ni. Ajna racihava specio havas proprajn dilemojn, multaj el kiuj estas nesolveblaj, kaj la regulo de transiro el la fajro sub flamon, ŝajne, veras por tuta Universo. Tamen, nemalmultas ankaŭ tiuj, kiuj vidas en homa sekso superecon de la homo sapiens super homo entiaensis, sed la principo mem de tiaj komparoj estas absurda: ne eblas opinii, ke neatingeblaj por ni sentoj de aliuloj estas pli bonaj, ol la niaj, kaj ne eblas opinii, ke ili estas malpli bonaj. Se unu racio egalas al alia, — kio, ŝajne, veras, — tiam diferencojn en la konstruo de korpoj, elĵetataj el la lotmaŝino de la evoluo sur planedan scenejon, eblas nur konstati. Ĉio cetera, tio estas takso de kvalito de ilia estado, estu — silento.
Notoj:
honoris caudae —
Estimante voston (lat), analogie kun honoris causa — estimante meritojn.
Nec Hercules contra plures —
Eĉ Heraklo senfortas kontraŭ pluraj [malamikoj] (lat).
Sursum corda! —
Ni fortigu la animon! (lat).
«Historia naturalis praedatorum Entianum» —
«Natura historio de entiaj rabobestoj» (lat).
orificia oviductales —
ovoduktaj truoj (lat).
sine ira et studio —
sen kolero kaj prefero (lat).
«Inter faeces et urinam nascimur» —
Inter fekaĵo kaj urino ni naskiĝas (lat).
delectatio morosa kaj ratio —
senbrida ĝuo kaj racio (lat).
homo sapiens super homo entiaensis —
homo racihava super homo entia (lat).