Nova sekretario kaj nova bultenisto.

Kiel vi legos en paŽo 4, en Montpellier ni elektis novan sekretarion, nome Lenio, PY3DF/G0OOS. Tuj post la UK, li komencis la laboron por ILERA. Lenio respondecas pri la disdono de ILERA-membrokartoj al novaj membroj, ekspedo de bultenoj kaj pri ©iuj necesaj leteroj al LR kaj membroj.
Mi regule interńanŽas elektronikajn mesaŽojn kun Lenio. Li estas tre valora kunlaboranto, anka¼ por helpi min plenigi la bultenon. Do mi petas al ©iuj aktivaj ILERA-anoj almena¼ respondi al liaj leteroj.
Post mia provo redakti la bultenon 57, mi decidis da¼rigi. Dum la ILERA-kunsido, mi promesis almena¼ po du jare. Sed se vi regule sendas al mi artikolojn, mi povos atingi Žis po kvar jare, kiel en la tempo de HA7PW.
Bonvolu legi sube la rezulton de la unuaj provoj de Lenio revigligi ILERA. Unu el la celoj de la estraro estas nombri la ILERA-anojn. Kiel vi legos, tio ne estas tiel facile. Mi petas ©iuj helpi nin pri tio. 

73 al ©iuj de źan-źak, F6ILR.

Sekva paŽo ā

Londono, la 25-an de oktobro, 1998.

Respondo al la cirkulero.

Cirkulero estis dissendita la 23-an de a¼gusto al 23 Landaj Reprezentantoj (LR). Unu el la ©efaj enhavoj de tiu cirkulero estis "Žisdatigo de informoj". LR estis petataj sendi liston de sialandaj membroj. Kvar respondoj alvenis: Unu diris, ke li ne plu estas la LR por sia lando ; unu sendis liston, sed ne estas certa pri kiu pagas la kotizojn ; unu sendis liston de la kompleta membraro de ILERA, sen apartaj indikoj pri sialanda membraro ; unu sendis leteron, sen listo.
Do, kiel ni vidas, la rezultoj de la cirkulero de la Ženerala sekretario estis senfekundaj. La centra ideo de tiu Žisdatigo estis determini la nunan membraron de ILERA kaj la plej bonan manieron forsendi la bultenon. Ni certe ne estas asocio de "fantomoj"!
Surbaze de tiuj rezultoj, la estraro de ILERA devas nun elcerbumi "novan manieron" determini la korektan nombron de sia membraro. Eble sor©isto nin helpos ! Sugestoj bonvenas.

LR en Italio kaj Nederlando.

Pro la forpaso de Ginevra (I2YLG) kaj transloŽiŽo de Sjoerd (PA3FLC) al Svedio, la postenoj de LR en Italio kaj Nederlando estas vakaj. Al Italio estis sendataj 11 leteroj al ILERA-membroj. Revenis unu nea respondo. KandidatiŽoj por tiuj postenoj estas refoje bonvenaj.

ß
enerala korespondado.

La Ženerala sekretario forsendis dum la lastaj du monatoj 71 leterojn kaj retmesaŽojn pritraktantajn la aferojn de ILERA kaj ricevis en la sama periodo 23 leterojn kaj retmesaŽojn el 10 malsamaj personoj. La Ženerala sekretario volas certigi, ke ©iuj, kiuj sendas leterojn ricevos tujan respondon. Beda¼rinde, la "malfermita kanalo" ne ricevas tiom da leteroj, kiom mi anta¼e supozis. Mi estas avida pri kritikoj kaj sugestoj.
Fortan 73, Lenio, PY3DF.

3