|
Kongresa stacio TM8E.
Kvankam mi ne sukcesis havi anta¼an helpon surloke, mi povas diri, ke ni sukcesis starigi tre bonan stacion en la kongresejo. Du samklubanoj pruntis al mi materialon : F6ALV, verticalan okmetraltan antenon kaj F5NDA, fortan nutrilon. Mi kunportis mian sendricevilon TS450SAT. Ni kaptis la ńancon, ke la kongreseja tegmento estis facile atingebla (e© tro !). Ni starigis la antenon sur tiu piedpromenada tegmento, dum la kablo alvenis tra sekura ńtuparo sur la koridoro de la plej alta etaŽo. Tie ni disponis tablojn kaj seŽojn por meti la stacion.
DJ4PG anka¼ instalis sian paketradion. La kongresanoj povis facile viziti la stacion, kvankam Ži ne vere estis tuj videbla kiel en Prago 1996. ·ildoj anoncis la vojon ekde la tri subaj etaŽoj.
|
|