Noto de la redaktoro.

En la bulteno 58, mi prezentis la ILERA-kason. Mi devas aldoni la jenajn precizojn : de la linio "kotizoj ricevitaj dum UK98" oni devas subtrahi 100 FRF, kaj aldoni tiun sumon en rubriko "donaco de PY3DF". Mi devas ankaý mencii, ke la poþtaj elspezoj por dissendi la bultenon al la LR estas donaco de nia Øenerala Sekretario. Dankon al vi, Lenio.
La venonta bulteno 60 aperos en junio 1999. La limdato por sendi informojn aý artikolojn estas la 15an de junio 1999. Jam en la enhavo : kompleta raporto de la konkurso 1998 ; 84a UK en Berlino ; sin prezentas IK2RMZ ; EA8/DL1CC.
Mi nun uzas novan literaron laý la konvencio Latina-3 (normo ISO 8859/3). Tio plifaciligos la legadon de  la bultenon per Interreto. La bulteno estas havebla en formato HTML, malpli bela ol la papera, en la jena adreso : http://ttt.esperanto.org/ILERA/bultenoj/nro-59.
Nia sekretario PY3DF vojaøos al Brazilo verþajne en aprilo kaj majo. Do bonvolu indulgi lin, se li ne respondos akurate dum tiuj monatoj !

F6ILR

__________________________________________________________________

Esperanto-konkurso 1998. DJ4PG.

La Esperanto-konkurso de ILERA fine de novembro 1998 sufiæe bone funkciis, kvankam la interkontinentaj kontaktoj maloftis. 121 radioamatoroj el 24 landoj partoprenis, 58 sendis taglibron. 1998 estas la plej bona jaro ekde 1993. Pri tio verþajne kulpas la suna ciklo. La unaj tri stacioj estas : HA7PW (116 QSO), DL0EKO (op. DL1CC, 105 QSO), YO9AGI (90 QSO). La kompleta raporto aperos en la bulteno 60.
__________________________________________________________________

Venontaj aranøoj


51a kongreso de Internacia Fervojista Esp-Federacio en Le Mans, Francio, 8a-15a de majo 1999 :
La franca sekcio de ILERA (GEPRAF) havos tie sian jaran kunsidon, vendrede la 14an. Ni provos starigi radiostacion dum la kongreso kun la voksigno F5KSP/P.

21a Æebalta Esperantista Printempo en Mielno, Pollando, 5-12a de junio 1999 :
Kiel pasintjare, DL1CC kaj DJ2ES partoprenos kaj intencas aktivigi la voksignon SO3AB/1.

Ham Radio en Friedrichshafen, Germanio, 24a-27a de junio 1999 :

Hans DJ4PG, eble Wolf DL1CC kaj Maurice F6HOP partoprenos en tiu fama radioamatora renkontiøo.

84a Universala Kongreso en Berlino, 31a de julio-7a  de aýgusto 1999 :
La salono por la ILERA-kunsido estas jam rezervita por unu horo. DL1CC antaývidas kongresan stacion. Pli da informoj aperos en la bulteno 60.

Sekva paøo 4