|
."KEF" estas evento, origine kreita de la sveda junula grupo "La Ranetoj". Antaýaj KEF-eventoj okazis en Uppsala, Västerås kaj Kopenhago. Æi-tiu evento, la 6a, okazis en Lesjöfors en la Esperanto-domo (La sveda ekvivalento de "Grésillon" en Francio) kaj la celo estis aktiveco en multaj kulturaj formoj, parte en formo de atelieroj, parte en formo de estradaj prezentadoj kaj parte en formo de ekskursoj.
Mi estis invitita eble pro la fakto, ke mi foje muzikumas ankaý en Esperanto, kaj mi min trovis en ateliero por jazmuziko kiel basisto. Mi eæ prezentis propran programereton, kie mi ludis kontrabason kaj kune kantis el la usona originalo de mi tradukita "Moneroj el Æielo". Pli grandaj (>1!) kaj pli bonaj grupoj ankaý prezentis muzikon kun propraj Esperantaj tekstoj, ekzemple la sveda triopo "Persone", la rusa "Ekvinokso", la dana "Esperanto Desperado" kaj rusdevena sed nun sveda duopo Jomart kaj Natasja. Estas mirinde kiom da bonaj Esperantaj aý Esperantigitaj tekstoj al belaj(aý eæ malbelaj) melodioj ni havas nuntempe !
Do, multaj interesaj programeroj kaj aktivecoj estis planitaj por ni, kaj konsekvense tio plenumis la tempon sufiæe bone. Mia penso, kiam mi veturis al Lesjöfors estis, ke KEF estis iel simila al universala kongreso, kaj mi pravis ! Partoprenantoj de la marbordo inter Norvegio kaj Rusio en la nordo øis la sudo de Hispanio ; de la norda Irlando en nordokcidenta Europo øis sudorienta Bulgario ; de Siberio en oriento øis Kanado kaj Kalifornio en la okcidento, preskaý 200 partoprenantoj, reprezentantaj multaj kulturaj direktoj, kiel muziko, skribado, teatra¼o (eæ pantomimo !), naturstudado k.t.p.
Je universalaj kongresoj ILERA æiam intencas havi kongresan radiostacion, kaj pro tio mi anoncis, ke mi intencis kunporti stacion por kurtondoj kaj 2 m. La kurtonda stacio estis nur Yaesu FT 77, kaj la anteno estis 80-m dipolo, pendinta inter tri betuloj en la parko sub la domo 3-m alte super la tero. Aldone al la interesa programo miaj du æambrokamaradoj, kies dormhoraro malbone konformis al por mi konvenaj sendhoroj estis obstakloj por vasta radioaktiveco, kaj la tuta nombro da kontaktoj (kiuj tamen estis paroladtipaj, ne nur raporto + 73 !) limiøis je 25 ! El tiuj 18 estis kun svedaj stacioj (el tiuj du ILERAnoj : SM4AZD kaj SM5CS), kaj 3 kun norvegoj, kaj po uno kun GB, LZ, RX kaj JA. Ne impona nombro, por eventstacio, sed æiu QSO envolvis multe da reklamo por KEF, ILERA kaj Esperanto, kio estis la celo de la aktiveco.
Je mia granda surprizo mi trovis, ke æeestis ne nur kiel partoprenantoj, sed ankaý kiel de¼orantoj SM5/PA3FLC, Sjoerd Bosga kaj SM6SFM Karl Gustaf Gustafsson. La plej granda surprizo estis, ke la Intereta sekretario de ILERA, Daæjo Harris, N6UOW kaj lia edzino Beki, N6UUU el Kalifornio ankaý æeestis ! Mi havis du longajn interesajn interparolojn kun tiu æarma paro !
Do: "Radioaktivece" tiu "kongresa" stacio ne estis granda sukceso, sed tamen estis ia formo informi kaj reklami por KEF, esperanto en tute kaj radioamatorismo.
Mi estas kontenta!
73 de Kaj Stridell, SM5DAD, operatoro de SK5SU/4 dum KEF-98 en Lesjöfors.
|