|
En la esperanta medio estas vaste konata porinfana institucio en Brazilo, nomata Bieno-Lernejo "Bona Espero", kiu situas en la centra parto de la lando, 230km for de la æefurbo Brazilio. Fojfoje Esperantaj perioda¼oj raportas pri øi kiel la revuo Esperanto, eldono julio-aýgusto/98, kie Giuseppe Grattapaglia, unu el la Direktoroj de la Institucio, sub la titolo "La Lando Kie Mirakloj Okazas" pritraktas la demandon: "Æu ie, en alia lando ol Brazilo, esperantista institucio estis financata de la brita registaro?"
Sed kiel maniere rilatas "Bona Espero" al la iama voksigno PP2LE kaj la koncerna permesito Arthur VELLOZO da Silveira Vasconcelos ? Fakte, VELLOZO estis unu el ok-persona grupo kiu, en 1957, forlasis mezgrandan urbon Recife en nord-orienta Brazilo, por sindediæi al socia laboro favore al edukado de malriæaj infanoj en la internlanda Þtato/(provinco) Goiás, en brazila regiono Centra Alt-Ebena¼o (Planalto Central Brasileiro).
En julio pasintjare, "Bona Espero" festis sian 40-jariøon, kiam oni rememoris la grandajn problemojn kaj malfacila¼ojn alfrontitaj de tiuj bravaj pioniroj, kaj omaøis, interalie, je memoro la iaman fondinton VELLOZO per arøenta plato.
Profesie li laboris dum 35 jaroj kiel bankoficisto kaj post emeritiøo sindediæis al tiu socia laboro. Tre entuziasma pri radioamatorismo kaj esperanto, VELLOZO frue fariøis aktivulo kiel PY2CXG. En 1977 li ricevis la voksignon PP2LE (IL130), kiu multfoje partoprenis en la Sud-Amerika Esperanta reto kaj laýeble en la Esperanta konkurso, rekte el "Bona Espero" øis la jaro 1985. En decembro 1985 PP2LE definitive silentis. Kiel speciala deziro de la iama fondinto, liaj cindroj restas en "Bona Espero", loko kiun li multe amis kaj al kiu li dediæis grandan parton de sia vivo.
Tamen, se vi iam kontaktis la stacion PP2LE kaj deziras la koncernan QSL-karton, provu adresi la respektivan karton al PT2CA (Enivaldo) kiu ankoraý konservas kelkajn konfirmilojn tiucele. Enivaldo, cetere, ekde 1978 partoprenas en la Estraro de "Bona Espero" kaj estas øia nuna Øenerala Direktoro.
Enivaldo, PT2CA
|