|
Sin prezentas BD5HAA.
(El interretaj mesaøoj de BD5HAA al N6UOW, septembro 1998).
Mi nomiøas Xu Xiaoyin, tre tre malfacile por kompreni kaj prononci, do mi havas radionomon 'Tai'. Mi interesiøis pri radioamatorismo ekde 1973, kiam mi lernis en elementa lernejo.
En 1986, la registaro ekpermesis la amatora radio (vokata en Æinio kiel 'amatora radio sporto'). La sportkomunika membraro starigis la unuan amatoran radiostacion en Hangzhou en 1987, kaj ekde la unua tago de 1988, mi partoprenis en la kluba stacio BY5HZ.
Je la 6a de aýgusto 1988, mi unue kontaktis Jojo JA1FXZ en Tokyo. Tio estis la unua kontakto en Esperanto por mi kaj ankaý inter Æinio kaj Japanio. Antaýe, dank'al la helpo de la sekretario de UEA, mi interþanøis kelkajn leterojn kun Hans DJ4PG kaj mi eksciis la frekvencojn la plej ofte uzatajn de Esperantistoj.
Estas tre bedaýrinde, ke øis nun mi ankoraý ne havis kontaktojn kun la Esperantistoj el Usono. La kluba stacio de Hangzhou Esperanto-Ligo, BY5HEY (IL376), estis starigita en 1990. Nun mi havas mia propran stacion hejme,
BD5HAA.
Æu vi partoprenos la Esperantan konkurson okazonta en Novembro ? Mi esperas ke mi povos renkonti plurajn amikojn el la tuta mondo.
La plej bonajn 73 ! Saluton !
Xu Xiaoyin(Tai)
NDLR : Efektive, nia amiko Tai sukcesis fari dekdu kontaktojn dum la konkurso 1998, sed verþajne pro la propagiøo nur kun japanoj kaj siberiano.
Espereble venontan novembron li kontaktos Eýropon kaj Amerikon.
|