Kio estas KER?

Kio estas KER?

Plano por 2001

KER-ligoj

Respondecoj

BonEJO-vortaro

 

Simple dirite KER estas mallongigo de Komisiono pri Eksteraj Rilatoj. Pli klariga priskribo estas ke TEJO havas diversajn grupojn/komisionojn kiuj okupighas pri kampoj speciale interesaj kaj gravaj por nia organizo kaj la kampo por KER estas ghuste rilatoj kun la mondo ekster la esperanto-movado. Sube estas inspira citajho de la KER-manlibro kiu donas bonan senton pri la graveco de tiu chi komisiono:

        "TEJO reprezentas grandan humanisman ideon,
        tiun de Esperanto. Ni estas parto de nia nuntempa
        socio kaj prenas respondecon por nia estonto kune
         kun aliaj junuloj. Nia emo kaj celo estas krei
        komunan kaj pli bonan estonton por la mondo.
        Tion ni ne faras solaj, sed kune kun aliaj kaj pro
        tio niaj rilatoj al aliaj estas ege gravaj. Temas pri
        niaj rilatoj al aliaj organizoj, politikaj kaj internaciaj
        instancoj, registaroj kaj tiel plu. Ni agas por niaj
        ideoj de internatciismo, paco kaj homaj rajtoj sed
        ankau lernas de aliaj. KER estas fenestro al la
        ekstero tra kiu blovas fresha vento en nian movadon." 
        (Ralf Frölich - antaue tre aktiva en la KER-teamo)

Jen mallongaj ekzemploj kiel tiu 'fenestro' kaj 'fresha vento' povas funkcii:

  • TEJO-membro partoprenas kurson/forumon/seminarion en kiu partoprenas multaj junuloj de diversaj organizoj, ekzemple che Forumo Junulara Europa.
  • Ni havas kunlaboron kun iu alia organizo.
  • Ni rilatas al nacia junulara konsilio.
  • Ni cheestas iun aranghon che iu internacia instanco kiel UN au EU.
  • Ni rilatas al aliaj organizoj en regiona nivelo.

Por subteni tiun laboron kaj disvastigi la spertojn inter TEJO-homoj trovighas la KER-teamo. En ghi povas chiuj kiuj interesighas pri eksteraj rilatoj partopreni, eble ankau vi?! Oni mem decidas kiom aktiva kaj pri kio oni volas okupighi en la KER-teamo. Do, simple anoncu vin kaj ni provos trovi aranghon au speciala kampo por via aktivado! Certe vi mem ankau povas proponi aranghojn (seminariojn/kursojn/forumojn) en kiu vi shatus reprezenti TEJO-n. Se vi planas serioze ekaktivi en la KER-teamo vi nepre akiru la KER-manlibron kiu bone preparos vin por tiu laboro. Petu kopion de ghi che nia oficejo. Bedaurinde ne estas grandaj rimedoj kiujn la teamanoj povas disponigi ghis nun... Pro tio la chefa KER-aktivadoj estas en Europo kie la Konsilio de Europa (KdE) subtenas la junularajn organizojn kaj pro tio abundas aranghoj por junuloj (vidu http://www.coe.fr/youth/) Sed se ekestus pli da rimedoj kaj interesitoj por KER-aktivado ekster Europo ni certe ghojus aranghi ekzemple KER-trejnseminarion tie! Laste dirindas ke KER estas grava por TEJO kaj ke ghi povus esti grava ankau por vi char la KER-laboro donas vere bonajn eblecojn por persona kresko kaj spertigho pri multaj aferoj!

Bonvole kontaktu min se vi volas iel okupighi pri KER-aferoj!

Hokan Lundberg, KER-kunordiganto de TEJO

 

Click to subscribe to tejo-ker
  Tiu chi pagho preparighis la 25-an de novembro 2000 fare de Hokan Lundberg. Ghisdatigo: 00-11-26.