tejo

Subvencio por vojagxo de TEJO-aktivuloj al IJK

Ligoj:

Hejmpagho
de la 57a IJK

 

Alighilo (pdf)

 

Pri IJK

 

TEJO, per sia fondajxo 'Partopreno IJK' ofertas al siaj aktivuloj modestan kontribuon en iliaj vojagxkostoj al la IJK 2001 en Francio, Strasburgo. Cxi tiu iniciato estas ligita al alia iniciato: aktivula trejnseminarieto kiu okazos dum du duontagoj kadre de la IJK. Dum cxi seminarieto traktigxos diversaj aspektoj de aktivado en nia movado, celante plian profesiigxon de nia agado.

Per cxi iniciatoj TEJO penas pli altigi la profesiecon de asocio per trejnado de aktivuloj kaj samtempe finance subteni tiujn aktivulojn kiuj ne havas la monon por mem pagi diversajn vojagxkostojn.

Kriterioj por ricevi la subvencieton:

  • esti individua membro de TEJO
  • aktive partopreni la aktivulan trejnseminarieton kiu okazos dum IJK
  • esti aktivulo, cxu rekte en TEJO, cxu en LS de TEJO, cxu en baldaux fondota LS de TEJO
  • sendi kandidatigxan leteron kun, bazaj informoj pri si (lando, adreso, agxo, konataj lingvoj, interesigxoj), mallonga biografio, eseeto pri movadaj motivoj kaj celoj, priskribo de via vojagxvojo al Strasburgo, kaj takso de viaj vojagxkostoj.

La subvencio estos limita gxis 50-200 EUR depende de kvanto de subvencipetoj kaj via situacio. Elektante, prioritaton ricevos la pli junaj kandidatoj, kaj aktivuloj kiuj aktivas pli rekte en TEJO.

Vian kandidatigxon por la subvencio sendu papere, fakse aux retposxte al:
Ilja De Coster
Varendrieskouter 47
BE-9031 Drongen-Gent
Belgio
fakso: +32 (0)9/227.86.64
reto: Ilja.DeCoster@rug.ac.be

Vian kandidatigxon ni ricevu plej laste je la 1a de junio 2001. Meze de junio vi informigxos pri via jes aux ne elektigxo.



Provizora programo de la trejseminario

Sesio 1) TEJO
- Kio estas TEJO?
- Kio estas niaj celoj kaj metodoj?
- La loko de TEJO en la tuta Esperanto-movado?
- La diversaj komunikiloj de TEJO

Sesio 2) Organizi projektojn
- Kio estas projekto?
- Organizado / kunordigado / organiza teamo?
- Financa mastrumado
- Informado

Sesio 3) Komisiono pri Eksteraj Rilatoj
- Kio estas KER?
- Kial TEJO KER-umas?
- Organizoj kun kiuj TEJO kontaktas
- Kiel esti ambasadoro por TEJO?
- Prezento de la nova ttt-pagxaro de KER
- La diversaj komunikiloj ekstermovade

Sesio 4) Landa Agado
- Kio estas LA?
- Kion faras niaj Landaj Sekcioj?
- Renkontigxo de LS-aktivuloj
- Kiel TEJO povas subteni LAjn, kiel LAj povas subteni TEJOn?


(Cxio sesio dauros cx. 1,5 - 2 horoj kaj estos gvidata de TEJO-aktivuloj.)

 



Tiu chi pagho preparighis la 4-an de majo 2001 fare de Hokan Lundberg surbaze de teksto de Ilja De Coster.