tejo

Rijeka apudmara,

krongreso kvindek kvara

Moretto

Prikongresa poemo

Pri la komitatkunsidoj

Fotoj

 

 

Venis tempo por plenumi promeson
ke mi vizitos chi jaran kongreson.
Mi ricevis malaltan partoprenkodon,
char alighis dum unua alighperiodo.
Tamen, tio ne sufichis por superrabato,
char mi havas tro altan naskighdaton.

La kongreso okazas en Rijeka,
kie la maro estas sufiche feka
kaj por tiuj kiuj shatas mareniron,
organizantoj krome faris MIROn.

MIRO estas unu renkontigho brila,
kvankam konata kiel tro krokodila,
kie, se vi eltenas achan manghajhfaron
povas ghui saltante en la maron.

Sed finighis ankau chi jara MIRO,
kaj venis la tempo por foriro.
Ni preskau tri horojn atendis la autobuson
sed shoforo certe serchis araneon kaj rubuson.
(1)
Finfine la buso subite alvenis
kaj nin chiujn forprenis.

Lau rivero Rijeka ricevis la nomon,
kaj mi vidis riveron: homojn kaj homojn ...
kiujn antau la kongresa akceptejo
atendis organizantoj kaj prezidanto de TEJO
Bonshance, mi atendis nur malpli ol horo,
enspirante de chiuj shvitan odoron.

Shlosilon mi havas, kaj en chambron venis,
ghi estas komforta, sed io min ghenis.
Certe oni povas en la chambro kushi,
sed nek eblas necesejumi, nek dushi.
Ha, ne gravas, komuna necesejo restas
sed sur ghi skribas ke por virinoj estas.
(2)
Nu bone, mi iras al necesejo sur alia etagho,
sed tiu estis por malpli ol dekoka agho.
Mi demandis iun "Ho, samideanoj
kiuj estas por tridek jaraj vir-B-landanoj?"
Poste tiuj skribajhoj sur la pordoj,
malaperis kaj chio estis en ordo.

Mi jam delonge vizitas aranghojn,
sed nenie mi havis tiom bonajn manghojn.
Nun mi estas malfelicha homo.
Kial mi ne studis en chi tiu domo!
Sed estos io kion mi ne forgesos ghis morto.
Vershajne, temas pri la fama megatorto,
kiun oni priparis por sesdeka jarigho
de TEJO sed sen ghia emeritigho.

Mi ofte televide audas ke Kroatio
estas shato kiu defendas demokration.
Tion vi vidas rigardinte alighliston:
al chiuj tri partoprenantoj po unu policisto
(3)
Ilia tasko estis defendi la kongresan ejon
kontrau teroristo nomata "Prezidanto de TEJO".
Do, ke sciu nun chiu cerba nervo:
Ne egalas pasporto kaj pasporta servo.
(4)

Chi jare mi estis unu entusiasmulego
kiu partoprenis ech ses prelegojn.
La plej grava kauzo estis parte
ke prelegejo trovighis sufiche aparte,
kaj se mi ajn devis al prelegejo veni,
mi estis maldiligenta por reveni.

Vespere okazis ech du teatrajhoj,
ambau kun cent preskau samaj paghoj
(5)
La spektantoj de l' unua plenigis buson ses
sed plejmulte auskultis nur vorton jeeees.
Dum dua teatrajho mi vidis nekredeblan veron
kiom multe Germanoj povas drinki bieron.
(6)

Koncerto de JINX estis bruo sen baroj,
ghis la momento kiam venis najbaroj.
Tial koncerto de Jomo finighis akurate,
kvankam ni volis plu, li chesis automate.

ANONCO: Se vi forgesis uzi iun sufikson,
che Kataluno Arnau ACHETU KOMIKSON!
(7)

Kromaj agadoj inkludis la povon
kiel senrompige jheti la ovon,
lerni lingvojn Kroatan kaj internacian
rigardi ankau vesperon nacian.
Fari paperajn kaj aliajn etajhojn,
partopreni du pupteatrajhojn,
lerni danci, kaj fushi sendube,
fari nodojn, muziki kanalizajhtube,
perlumadi, kandelojn vesti en koloro,
au ech farighi radioamatoro!

Nokte estis diskejo, gufujo kaj filmoj,
kvankam ofte fermitaj - amuzo sen limoj.
Kaj por altigi la musklan forton,
ni inventis novan, specialan sporton:
grimpado tra shtuparo ghis chambra eniro,
char lifto funkciis lau propra deziro.

Certe la plej granda fonto por rido,
estis la kongresa bona televido.
Mi gratulas al tiuj bonaj ideoj,
malfacile troveblaj kiel araneoj.

Dankon organizantoj, mi shatas la kongreson,
kvankam morgau mi portos nur impreson.
Tago finighas, mallevighas la verda flago.
GHIS REVIDO APUD BALATON LAGO.


Klarigoj:

  1. Temas pri du taskoj de urboludo
  2. Iu (ne organizantoj) skribis sur kelkaj necesejoj kaj dushejoj ke estas por viroj, au virinoj. Poste la organizintoj devis trovi alkoholon por purigi la pordon.
  3. Hazarde, studentoj de policakademio loghis kun ni, kaj ankau char la vesperaj koncertoj estis publikaj, neniam mi vidis E-aranghon kun tiom granda polica kontrolo.
  4. Policistoj nokte kaptis la prezidanton char li estis sen pasporto kaj liberigis lin post tridek minutoj
  5. Temas pri teatrajhoj de SEK kaj Kia koincido. En ambau teatrajhoj la ripetado de samaj frazoj estis nekredebla. Ekzemple frazon "Chu estas chambro 99? - Jeees!" ni audis pli ol dekfoje.
  6. Aktoro eltrinkis kvar botelojn.
  7. Nekredeble laute li anoncis siajn komiksojn.

 

Verkis Samir Ribic (Megaribi)



Tiu chi pagho preparighis la 5an de septembro 1998 fare de Sjoerd Bosga. Ghisdatigo: 98-09-19.