|
Mi ne forgesos pasintjarajn lumbildojn
kiam ni ankorau portis Rijekajn kongresshildojn
kiuj prezentis venontan kongresejon
kun sportaj terenoj kaj chambroj kun dushejoj.
Dum la tuta jaro mi forlasis multajn ofertojn,
por fari kelkajn aliajn feriajn spertojn.
Mi diris chiujn "Ne, dankon"
por ripozejo mi elektis Zánkon.
Unu retmesagho venis kiel tertremo:
"Ni invitas vin al kongreso en Vespremo."
Kiel strange nun aspektis la kalendaro
kiu montris Zánkon dum la tuta jaro.
Sed ankau skribis en tiu retmesagho:
"Ni havas saman tempon por atingi plaghon"
Patro diris min "Estas ech pli bona emo,
char mi jam estis unufoje en Vespremo"
Mi kutime vojaghas kiel en kanto "Sola"
sed nun mi havis buseton kun segho mola.
Dek ses bosnianoj per ghi venis kune,
kvankam iom shvitis char estis tro sune.
Post longa vojagho venis la busetoj,
sed por trovi kongresejon ni bezonis profetojn.
Post iom da tempo ni tamen ghin trovis,
kaj fari akceptadon rapide ni provis.
Sed mi audis jhus antau la pordo,
"Prenu vian numeron, kaj atendu en ordo!"
La atendado chiam estas kiel kutime enua,
char mi eniris nokte, je la dek unua.
Finfine mi ricevis longatenditan shildon,
kaj sur ghi portis skorpisignan bildon.
Morgau venis brigado kun tranchilo,
kaj tute distranchis povran automobilon,
por unu iom perverta celo
ke ghi farighu la verda stelo.
Kaj, dum ni kantis niajn esperkantojn,
ili shprucis chiujn partoprenantojn.
Certe, mi venis ludi urboludon,
char ne konis urban nordon kaj sudon.
Bonshance, demandoj estis tamen solveblaj,
char virinoj en turistoficejoj estis atingeblaj.
Posttagmeze mi kuris por vidi Balatonon,
sed anstatau tio mi grimpis al shtonon,
kaj chiam protektis orelojn kaj okulojn,
kontrau multaj atakintajn kulojn.
Mi chiam pensis pri Hungario kiel ebenajho,
kie akvomelono estas la plej alta montajho.
Sed irinte al Tihany ni grimpis tiom tro,
kaj mi ekpensis "chu ni estas che MoKoRo?"
Sed tamen indis grimpi sur la monton,
mi bele vidis lagon kaj montris kruroforton.
Baldau ekpluvis, kaj naghado maleblighis,
do tiel tiu trompo ankau finighis.
Mi tiel revenis en la chambron dulitan
kun la tria lito anstatau dusho promesitan.
Ne koleris multe pro tro mallonga lagumado,
char venis la tempo por vesperumado.
Mi petis unu sukon kun pomo,
sed ricevis sukon kun kondomo.
"Por uzi ghin, chu vi donacas knabinon?"
"Tio estas memzorgo", diris la kelnerino.
Stranga tempo venis, diris ech la suno,
kaj decidis kashi sin malantau luno.
Kelkaj atendis mondofinon dum la eklipso,
sed mi priparis okulvitrojn, fotilon kaj chipson.
Kiel solena aspektis la pregho komuna,
kiam subite malaperis la lumo suna.
Mondofinon tamen, bonshance mi ne vidis,
sed bonan etoson mi faris dum sidis.
Nova tempo venas, ho karaj fratoj,
kaj vespere Labambis ech multaj Kroatoj.
Dank' al tiu etoso mi volis chardashi
post bongusta vino montrita de Silvashi.
Mi shvitis kiel laboristoj en varmaj fabrikoj,
sed eltenis ankau gvidanto en longaj manikoj.
Same kiel eltenis nia fama nomo,
kiu dufoje koncertis, la legenda Jomo.
Tamen, mi devas ankau indiki,
la duan fojon kantis kun "Amplifiki".
Jam mi kutimas vidi la Japanojn,
sed chifoje vidis ech ses afrikanojn.
Bedaurinde, ili ne estis Esperantistoj,
sed anstataue estis profesiaj dancistoj.
Kiu ne shatis iliajn monotonajn kantojn,
samtempre rigardis klaunpupteatron.
Chiuj povis ankau uzi retajn komputilojn
Au gufujumi "Chu skorpioj shatas pesilojn"
Kaj venis tempo por granda festo,
pro kiu iris chiuj al Budapeshto.
La plej frua ellitigho dum mia esperanta ago
rememoris min al pasintaj soldataj tagoj.
Do venis tempo pruvi ke finfine pravas,
dirantoj ke esperantistoj tamen ion gravas.
Ni vojaghis per speciala, aparta trajno.
Ne tro luksa, sed estas vero, ne shajno.
Kaj audis vochon en disaudigilo stacia
kiu salutis nin en la lingvo internacia.
Dank' al unu disdonita papero,
multaj povis kanti "La esperon".
Ni lasis en parko novan monumenton,
kaj iris rigardi hungaran parlamenton.
Grava malkovro pri parlamentejo
estas ke dangheras viziti necesejon.
Nun mi iris por libera vizitado,
kaj mi havis malfacilan elektadon:
Margareta insulo, traurba promeno,
chu veturilmuzeo, au bestghardeno?
Mi tiel finfine decidis rigardi la aviadilojn.
Bestghardenon mi vidis, se temas pri krokodiloj.
Finfine mi naghis en Balaton lago,
kvankam estis nuba, malvarma tago.
Unuj naghis, aliaj partoprenis olimpikojn,
kelkaj manghis kaj forigis formikojn.
La plej interesaj eventoj en gheneralo:
Akvobiciklado kaj la shprucbatalo.
Jhus kiam ni revenis, kiel Dia puno,
denove aperis post nuboj la suno.
En Pápa mi vidis husarajn paradon,
dum Italoj havis fudbalan katastrofadon.
Rilate al sporto, ni vidis ankau shakon,
kaj bonegan tekvondo-atakon.
Tiuj blankvestuloj minacis al partoprenantoj:
"Ne shercu kun chi tiuj organizantoj!"
Mi decidis partopreni krome unu grupon,
malplenstomake, char ne shatas dolchan supon.
Mi prelegis sen kotizrabato kaj pago
pri mia lingvo dum la lingvotago.
Kaj finfine ni havis malfacilan taskon:
saluti multlingve kiel papo dum kristnasko.
Do nun estas internacia vespero,
mi finas poemon kun espero
ke morgaua balo estos agrabla,
kaj chiuj tamen estos vojaghkapablaj.
Promesi venontjaran viziton povas esti mensogo,
malproksima estas por mi Hong Kongo.
Sed unu aferon mi tamen promesos:
Kongreson en Veszprém mi ne forgesos.
Verkis Samir
Ribic (Megaribi)
|