tejo

IJK-2000 - Fascina lando atendas la kongresanojn!

IJK-2000 emblemo

 

 

IJK 2000 en Honkongo, 5a ghis 12a de augusto 2000

La venonta Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazas denove, unuan fojon post Chonan en 1994, en Azio! Kaj ech en unu el la plej interesaj kaj vidindaj urboj de tiu chi kontinento: Honkongo!

TEJO speciale ghojas ke tiu chi IJK okazas ghuste en tiu chi vigla urbego en Suda Chinio - ghi permesas al la partoprenantoj sperti la sintezon de la etoso de unu el la plej gravaj ekonomiaj centroj en la mondo kun tiu de la china kulturo. Tion garantias la LKK kiu konsistas el surlokaj junaj Esperantistoj same kiel anoj de China Junulara Esperanto-Asocio.

En Honkongo eblas sperti la signifon de la temo de tiu chi IJK per propraj okuloj: La transiro al tutmondigho - tutglobismo en la 21a jarcento. Tio chi certe validas jam longe en la ekonomia senco kaj ghuste tion eblas rigardi en Honkongo kie chiu mondskale laboranta firmao reprezentighas - sed kiuj evoluoj okazas ekz. en la socia vivo, rigardante la plifacilighon kaj malplikostighon de vojaghoj ien ajn? Kiel spertas la nune juna generacio tiujn shangighojn apenau imageblajn por la antauaj generacioj? Kia estas vivo antau ni sub tiuj novaj cirkonstancoj?

Jen pri kio okupighos la kongresanoj. Kompreneble ankau richa kultura programo estas antauvidita kaj partoprenantoj povas certi ke ankau la tipa IJK-etoso ne mankos. Trovu gheneralajn kaj freshajn informojn sub http://www.esperanto.org/ijk2000.

Nia papago Pepo rajdas sur drakoCetere, se vi volas ligi tiun chi certe unikan IJK-n kun neforgesebla alvojagho, partoprenu ankau la trajnan karavanon de Moskvo tra Siberio, Mongolio kaj Pekino. Detaloj sekvos!

Aktualigitan alighilon por la IJK 2000 (per kies publikigho senvalidighas chiuj aliaj publikigitaj alighiloj por tiu chi arangho) haveblas en la CO de TEJO, Nieuwe Binnenweg 176 NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, au che

LKK de IJK 2000
p/a China Junulara Esperanto-Asocio
P.O. Kesto 77, Beijing
CN-100037
Chinio

Krome la alighilo haveblas en PDF formato.



Tiu chi pagho preparighis je 1999-12-12 fare de Holger Boos helpe de Sjoerd Bosga. Ghisdatigo 99-12-18.