|
Se vi estas la posedanto de portebla telefono, vi sendube
jam spertis la problemon rekoni la sonoradon de via propra
telefono disde tiu de aliaj. Nun chi tie estas ne nur solvo
al tiu problemo, sed krome propono por ke esperantistoj kiuj
hazarde estas en via proksimeco kiam vi estas alvokata tuj
sciu ke vi estas esperantisto!
Do jen, se vi havas GSM telefono de Ericsson (mi ne scias
pri aliaj specoj), serchu la menuon en kiu vi povas elekti
la sonormelodion. Indiku ke vi volas uzi propran melodion.
Poste iru al la menuo en kiu vi povas enprogrami vian
propran melodion. Forigu la enestantan, kaj tajpu:
4*4*4*1*6*4*10*6*40*10 (grase
signifas premu pli longe)
Sur la ekrano tiam aperas: fpfpFpCpapfp+cpap+Fp+C
Nun vi estas preta por imponi viajn amikojn dum la loka
klubvespero, kie por unu fojo neniu koleros pro tio ke vi ne
elshaltis vian telefonon dum prelego.
|