|
|
Novajhoj de EUROKKA |
|
|
EUROKKA, la Esperanto-Rok-Asocio, estas faka sekcio de TEJO.
Shanghighoj sojle de la nova jarmiloPro novaj disponoj pri la financado de la asocioj en Francio, okazis gravaj shanghoj en EUROKKA kiu devis disighi de Vinilkosmo kaj Rok-gazet' ekde Januaro 1999. Ekde tiam Vinilkosmo kaj Rok-gazet' estas sendependaj de EUROKKA (jure kaj finance). Konkrete tio ne shanghos multon krom en la oficialaj paperoj, kalkuloj, ktp... Chiukaze temas pri la sama adreso kaj samaj personoj; ne maltrankvilighu. EUROKKA daure okupighas pri la kunordigado de Esperanto-artistoj, organizado, rilatoj kun organizantoj de esperanto-artaj aranghoj, ktp. Vinilkosmo okupighas nur pri eldonado, produktado kaj distribuado de muzikaj produktajhoj (kasedoj, Kodiskoj,ktp...), kaj Rok-gazet' nur pri la eldonado de la esperanto-muzik-magazino. Ne povus esti pli simple chu ne? Havu belegan muzikan jaron 99an. Plej rokajn bondezirojn de la direktoro de Vinilkosmo Floréal Martorell
Adreso: EUROKKA FR-31450 Donneville Francio Tel/Faks : +33 5 61 81 95 65 Retadresoj: eurokka@esperanto.org vinilkosmo@esperanto.org rok-gazet'@esperanto.org
Kolekto 2000Okaze de la 10-jarigho de EUROKKA kaj kunlaborado kadre de Kampanjo 2000, Vinilkosmo (la diskeldonejo de EUROKKA) prezentas Kolekto 2000 -on. La du unuaj KD-oj kiuj faras parton de kompaktdiska kolekto kiu startis de Majo 1998 kaj dauros ghis jaro 2000 au 2002 aperis por UK en Montpellier en augusto 1998. La celo estas aperigi dum tiu periodo serion de minimume dek 6 ghis 8-titolaj KD-oj el diversaj Espoartistoj. La du unuaj KD-oj de la kolekto oficiale prezentighis por la 83a Universala Kongreso en Montpeliero okaze de la koncertoj de "Jacques Yvart" kaj de "JoMo" (bedaurinde pro pluvo la koncerto en kiu JoMo devis prezenti la KD-on estis nuligita !). Pere de Kolekto 2000 Vinilkosmo volas substreki ke vivanta Esperantokulturo kiel muziko estas unu el la plej gravaj elmontroj de ekzisto kaj realo de Esperanto por kaj espistoj kaj neespistoj . Kolekto 2000 ankau pruvas ke esperantomuzikkulturo estas tre diversa, riæenhava, kvalita kaj valora, samekiel kiu ajn alia nacimuzika kulturo. Esperantistoj uzu, disvastigu, disaudigu ghin por varbi por esperanto kaj por memkulturighi. Por tion fari petu , Vinilkosmo-katalogon kun mendilo, Rok-gazet' -abononilon, ktp... La subteno de tiu agado multobligos ghiajn efektojn. La KD de JoMo iom malfruis, ghi enhavas 8 titolojn de pure rokenrola muziko kun liberecanaj tekstoj (pri ukrajna kaj hispana revolucioj kaj pli aktualaj sociaj temoj). La KD de Jacques Yvart enhavas 6 tradukitajn kanzonojn de la fama franca kantisto Georges Brassens. Efektive Jacques Yvart siatempe amikighis kun Georges Brassens kaj Jacques dedichas tiun diskon al la granda majstro. Por Kristnasko aperis la 3a KD de la Kolekto kiu prezentas 8 titolojn de PERSONE el Stockholmo, la fama esperanto-rok-bando. La KD titolighas "...sed estas ne.", la sekvo de la antaua KD-albumo "Povus esti simple". La rezulto estas tute profesikvalita. Nun eblas antaumendi la sekvantajn KD-ojn unu post aliaj lau la ritmproduktado por 69FrF (10,55Euroj) +sendokostoj. Eblas ankau aboni la tutan kolekton por 600FrF (91,50Euroj) + Sendokostoj (Sendokostoj por Euwropo estas po 20FRF (3,05Euro); tio estas : 20FRF X 10 = 200FRF [30, 50Euroj] ). Sed eblos ankau mendi la KD-ojn post apero por 79FrF (12,05Euroj)+ sendokostoj, pagendaj chu pere de Internacia poshtmandato al Vinilkosmo, FR-31450 Donneville, chu pere de la konto de Vinilkosmo che UEA: vini-j. Plej roke vin salutas la Direktoro de Vinilkosmo Floréal Martorell
PS : Vinilkosmo-kompil' Vol. 1 & 2 disponeblas; restas ankorau kelkaj ekzempleroj. Ne hezitu peti de ni la katalogon de chiuj disponeblaj produktajhoj (kasedoj kaj KD-oj). Ni ankau laboras pri la pretigo de la 9a Rok-gazet' sed ghi pretos nur dum la unua trimestro de 1999 pro troa laboro (aperigo de la KD-oj de Kolekto 2000, shanghoj en EUROKKA kaj novaj projektoj).
PERSONE; la 4a albumo: "...sed estas ne."Preskau ne plu necesas prezenti la plej faman esperanto-rokbandon de tuta esperantio, sed por la novuloj ni revidu iom ilian historion. Persone estas muzika triopo, kiu venas el Stockholmo, Svedio, sed aktivas nur en esperantio. Persone ekzistas de 1986, sed la nuna konsisto de la grupo estas de 1990. La dancigan muzikon kaj la poeziecajn tekstojn (originale esperantajn) verkas kaj aranghas la bandanoj mem. Dum la jaroj Persone faris multegajn koncertojn en ghis nun 11 landoj, kaj estas pro la danciga muziko, sceneja energio kaj altkvalitaj tekstoj jam de jaroj preskau necesa parto de ajna kultura au junulara esperanto-arangho (kiel ekzemple IJK, IS, KEF kaj UK). Persone mem eldonis du albumojn en kaseda formo kaj unu kodiskon: - "62 minutoj" (1987, kasedo ankorau disponebla) - "En la spegulo" (1991, kasedo elcherpita) - "Povus esti simple..." (1996, Kodisko elcherpita). Krome, Persone kontribuis per unu titolo en Vinilkosmo-Kompil' Vol.1 (1995, kasedo kaj kodisko disponeblaj). Martin Wiese kontribuis sola per akustika peco en Vinilkosmo-Kompil' Vol 2 (1996, kasedo kaj kodisko disponeblaj). Jhus aperis nova 8 titola Kodisko enkadre de Kolekto 2000 eldonita de Vinilkosmo. Tiu nova albumo titolighas "...sed estas ne.", sekve kaj responde al la antaua "Povus esti simple...". Ghi enhavas 7 elektrajn titolojn kaj la lasta estas akustika. Tiu Kodisko respegulas la muziketoson de la bando kiu kutimas ludi elektre kaj akustike lau la bezonoj kaj cirkonstancoj. Ghi estas frukto de granda kunlaborado inter Persone kaj Vinilkosmo, por la plej granda plezuro de chiuj! Persone estas Martin Wiese (elektra gitaro, akustika gitaro, chefkantado), Anders Grop (elektra Basgitaro, kontrabaso, kantado kaj Bertilo Wennergren (drumo, akustika gitaro, kantado). Persone ludas proprastilan rokmuzikon sed lau la "gitarpop-stilo" (apartenas al tiu tendenco Police kaj U2). La sono estas ofte peza, emocia kaj iom melankolia, kaj tiel apogas la belajn kantmelodiojn kaj la etoson de la tekstoj. De 1994 la bando montras ankau duan vizaghon: ili plurfoje koncertis tute akustike kun parte tute speciale komponita repertuaro. En la kodisko "...sed estas ne" Persone ankau montras sian akustikan flankon per unu kantajho. Vizitu la koncertojn de Persone por malkovri la bonegan etoson (kaj por danci kaj ghui la muzikon), sed nun tutsimple auskultu tuj! Mendojn kaj informpetojn direktu al: Vinilkosmo, Esperanto-Muzik-Prod. FR-31450 Donneville Francio Tel / faks. : +33 (0)5 61 95 65 Retadreso : vinilkosmo@esperanto.org |
|
|
Tiu chi pagho preparighis la 27an de junio 1999 fare de Sjoerd Bosga surbaze de komunikajho de Floréal Martorell. |