|
Kion vi bezonas por LF? |
Dum Lingvaj Festivaloj ne nepre specialistoj devas prezenti lingvojn. Por la publiko povas esti pli interese komuniki kun denaskaj parolantoj. Eventualajn instruistojn vi povas serchi en kulturaj centroj, kiuj ekzistas en via urbo, universitatoj auh ech pere de konatuloj.
Chefaj partoprenantoj ( publiko)
Tiuj povas esti:
Por trovi ilin vi povas:
Por sistemo kun standoj:
Iu palaco, lernejo au alia ejo kun granda halo au placo. Tuluza festivalo tradicie okazas sur la chefa placo de la urbo.
Por sistemo kun prezentoj:
Iu palaco, lernejo au alia ejo:
Pli bone, se la ejo rilatas al lernado / studado. Chi okaze organizantoj ne havas problemojn kun lerniloj (pli-malpli egalaj klaschambroj, ekipitaj per tabuloj, kasediloj, video-kasediloj ks). Gravas ankau etoso de lernado / studado.
En Francio Lingvaj Festivaloj tradicie okazas printempe (en Tours - marte, en Toulouse - junie).
En Rusio (Cheboksari) Festivaloj estas organizataj autune (en 3-a semajnfino de oktobro). Autune komencighas nova lerneja jaro kaj potencialaj partoprenontoj psikologie pretas strebi al io nova, nekonata. Krom tio organizantoj havas sufiche da tempo por prepari la festivalon post la someraj ferioj kaj ktp.
Se la chefa celpubliko estas lernantoj kaj studentoj, tiam por Lingva Festivalo pli bone elekti semajnfinon, kiam ili havas pli multe da eblecoj partopreni.
En Toulouse oni organizas unutagan festivalon; en Tours, Cheboksari - dutagan (char prezentoj postulas pli multe da tempo, dauro de LF ankau dependas de fortoj de la organiza teamo).
En Cheboksari ankau ekzistas antaua programo (preskau dum 1 semajno), kiam en universitatoj, lernejoj, bibliotekoj, kulturaj centroj okazas renkontighoj de eksterlandanoj, instruistoj de la Festivalo kun studentoj, lernantoj kaj diversaj konkursoj, prelegoj, ekspozicioj... Che amaskomunikiloj aperas specialaj programoj lautemaj, intervjuoj, koncertoj, konkursoj ks.