|
|
Enkonduko
Dum pasintaj jaroj eblis konstati ke multaj junuloj en la
movado ne sentis sin parto de TEJO. Unu el la kauzoj estis
ke certe mankis informoj pri kio okazas en TEJO, au ke homoj
(inkluzive de TEJO-aktivuloj) ne konsciis ke iuj okazajhoj
fakte estas parto de la agado de TEJO. TEJO ja konsistas el
multaj landaj sekcioj kaj individuaj membroj - kaj fakte
volas ech reprezenti tiujn junajn esperantistojn kiuj ne en
unu el tiuj manieroj estas ligitaj al TEJO. Agado de junaj
esperantistoj chie en la mondo do iusence apartenas al tiu
internacia reto kiun ni nomas TEJO.
Por ligi aktivulojn, TEJO-tutmonde ludas jam gravan
rolon. Sed por ligi aliajn junulojn, kaj por ke novajhoj
atingu ilian celon sufiche rapide, estas bezonata iu plia
servo. Ja regule okazas ke informoj aperas lastminute, kaj
tiam ajna papera eldono tro malrapidas. Samtempe ne eblas
anstataui TEJO-tutmonde per reta versio - ne nur ekzistas
daure bezono pri surpaperaj informoj, sed ankau ghi havas la
eblecon enprofundighi. Informilo interreta nepre estu ege
konciza por entute havi shancon esti legata - jam nun homoj
dronas en informfluo.
Tio ghenerale priskribas la rolon de nova informservo de
TEJO, kiu ricevis la projektonomon "TEJO-aktuale". Tiu chi
dokumento detale listigas ghiajn ecojn, kaj celas esti
starta dokumento por ghia(j) redaktoro(j).
Ofteco kaj apero
- retposhte unu fojon semajne, pere de abonebla listo
- en la hejmpagho de TEJO lau apero de la informo
Enhavo
Mallongaj informoj/komunikajhoj pri:
- aranghoj ontaj/pasintaj
- eblecoj alighi al kursoj (ekz. lingvo-/trejnkursoj)
- seminarioj
- laboro de estraro, komitato, tejo-volontulo (informoj
el cirkuleroj)
- anoncoj (ekz. apero de PS, alvoko alighi, enhavo de
nova Kontakto)
Longeco de artikoloj
- maksimume du alineoj, prefere unu
- retligoj povas indiki pli detalajn informojn aliloke
Temoj estu samtempe
- rilataj al junularo
- rilataj al la Esperanto-movado au al ghiaj eksteraj
rilatoj
- interesaj por junuloj internacie
Celoj
- informi tutmonde, koncize, junulare
- provizi junulojn per chiam aktualaj movadaj novajhoj
- envolvi pli da homoj en la agado de TEJO
- vivigi la hejmpaghon de TEJO
- kolekti informojn uzeblajn en eksteraj rilatoj (de
TEJO kaj LS-oj)
Diferencoj kun ekzistantaj servoj
TT aperas multe malpli ofte, kaj tial ne chiam informoj
povas sufiche rapide atingi sian celon. TT provizas pli
detalajn informojn, povas pli-enprofundighi pri temoj. Pro
sia reteco, TEJO-aktuale povas ankau pli facile ol
TEJO-tutmonde provizi retligojn. TT atingas chiujn membrojn,
ankau tiujn sen retaliro - sed verdire nur la individuajn
membrojn.
Informoj tro abundas, nur eta parto estas interesa por
junularo. Gravaj informoj riskas droni. Ghi ne estas
senpaga.
- Unulandaj au regionaj retlistoj:
TEJO-aktuala estu tutmonda! La redaktoro(j) strebu al
ekvilibrigho inter diversaj mondopartoj
TEJO-aktuale temas pri la movado, por la movado, kaj
aperas rete kaj pli ofte.
Redaktado
- estu unu au pluraj redaktoroj
- redaktoro respondecas al la estraro de TEJO
- redaktoro mem decidas pri aperigo de informoj, ene de
la kadro difinta de la TEJO-estraro
- redaktoro rajtas je kostrekompenco, sed ne estos
honorario
|