tejo

Homaj rajtoj sub premo

Seminario en Vitoria-Gasteiz, Euskio, 25/4 - 2/5 1998

Temo

En la jaro 1998 kvindekjarighas la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la plej konata dokumento pri homaj rajtoj. Omaghe al tio TEJO organizas sian sekvan seminarion por aktivuloj pri tiu temo.

La Deklaracio staras sub konstanta premo: Unuflanke kelkaj gvidantoj el afrikaj kaj aziaj landoj esprimas siajn dubojn pri la universaleco de tiuj rajtoj, asertante, ke ili estas deklaritaj surbaze de la okcidenta valorsistemo kaj ne respegulas la pensmanierojn de aliaj mondopartoj. Aliflanke, pli kaj pli da etaj grupoj klopodas kaj sukcesas akiri specialajn rajtojn por si. Plej disvastighinta estas la kazo de naciaj minoritatoj, kiuj strebas al rajtoj de memregistado kaj protekto de la propraj lingvo kaj kulturo.

Dum la seminario ni intencas serchi respondojn (interalie) al la demandoj: Chu eblas trovi vere internacian normon por homaj rajtoj? Ghis kiu grado tiuj rajtoj estas respektataj en diversaj partoj de la mondo? Chu la internacia komunumo rajtas interveni kaze de preteratento de tiuj rajtoj, au tio devas resti konsiderata kiel ena, privata afero de la unuopaj shtatoj? Kia rilato estas inter gheneralaj homaj rajtoj kaj rajtoj de minoritatoj? Kiuspecaj rajtoj estu certigitaj por infanoj kaj junuloj? El kio povas konsisti la t.n. "lingvaj rajtoj"?

Nia laboro estos helpata de internaciaj spertuloj pri homaj rajtoj kaj lokaj aktivuloj de homrajtaj organizoj ankau.

 

Loko

La seminario okazos en la pitoreska euska urbo, Vitoria-Gasteiz, chefurbo de la Euska Autonoma Komunumo. Ghi trovighas en la norda parto de Hispanio, kaj abundas je artaj kaj historiaj vidindajhoj. Moderna junulargastejo kun chiuspecaj ekipajhoj staros je dispono de la seminarianoj.

 

Celgrupo

La chefa celgrupo estas junaj esperanto-parolantoj (sub 30 jaroj) loghantaj en Europo. Ne necesas specialaj konoj pri la temo, sed ni atendas ke la partoprenantoj aktive partoprenu la programon. Entute estas 35 lokoj.

Ni bonvenigas ankau partoprenantojn de ekster Europo, sed nia bugheto ne permesas promesi al ili repagon de 50% de la vojaghkostoj. Tial ni petas, ke alighantoj de ekster Europo aldonu detalajn planojn pri sia kontribuo al la programo kaj pri la financado de sia vojagho. Surbaze de tiu plano ni povos interkonsenti pri eventuala financa kontribuo de TEJO.

 

Repago de veturkostoj

La partoprenantoj ricevos repagon de 50% de siaj vojaghkostoj (inkluzive de la bezonataj vizoj), ghis maksimume 50% de duaklasa trajnbileto.

 

Kotizoj (en nederlandaj guldenoj)

  • Europa Unio, Islando, Norvegio, Svislando: 120 NLG
  • Chehhio, Hungario, Kroatio, Pollando, Slovenio: 60 NLG
  • Chiuj ceteraj: 30 NLG

La kotizo inkluzivas la programon, chiujn manghojn kaj loghadon en la junulargastejo. Partatempa partopreno ne eblas. Antaupago ne necesas. Kiu ne estas individua membro au Patrono de TEJO devas krompagi la TEJO-kotizon, kiu validas por sia lando.

 

Adreso

Viajn rimarkojn kaj demandojn direktu al:

Lariko Golden
Damjanich u. 1/c. I. 8, HU-8200 Veszpre'm, Hungario
telefono: +36/88-42 43 39
fakso: +36/1-282 88 85
retposhto: golden@osiris.elte.hu

 

 


La seminarion subtenas:

la Europa Junulara Fondajho de la Konsilio de Europo




Tiu chi pagho preparighis la 30an de marto 1998 fare de Sjoerd Bosga. Ghisdatigo: 98-04-28