|
|
Internaciismo kaj naciismo - chu konfliktaj au kompletigaj ideoj?Seminario en Strasburgo, Francio, 24-31/10 1999 |
|
|
La seminario havas propran kuratoron de la eduka teamo de la EJC. Tiu diversmaniere subtenas la organizan teamon antau kaj dum la seminario. ![]()
Temo
Ni estas junuloj. Ni seminarios en la Europa Junulara Centro. Ni estas membroj de junulara organizo. Kiomagrade la nuna junulara generacio spertas alian mondon ol la antauaj generacioj? Chu ni havas malsaman alrigaron al naciismo kaj internaciismo? Kiel tiaj ideologioj au evoluoj influas nin? Ni venas de diversaj landoj kaj regionoj. Chu ni havas komunajn perceptojn? Kiel nian pensmanieron pri la mondo influas niaj diversaj kulturaj fonoj? Kiel ni rilatas al nacia unueco (politike, ekonomie, kulture, lingve)? Kiel ni rilatas al internaciaj kontaktoj (politikaj, ekonomiaj, kulturaj, lingvaj)? Ni povas lerni multe unu de la alia. Ni estas esperantistoj. Internaciismo, naciismo, sennaciismo kaj similaj konceptoj grave rolis en la historia evoluo de la Esperanto-movado. Dum politikaj, ekonomiaj kaj teknologiaj evoluoj donas al tiuj konceptoj novajn kadrojn ankau la esperanto-movado devas rekonsideri sian bazan aliron al tiuj temoj. Pli bona kompreno de la monda evoluo ankau helpas nin pli bone kompreni la rolon de Esperanto en la nuntempo. Ni seminarias en Strasburgo. La urbo havas varian historion. La regiono havas propran dialekton, kiun iuj preferus nomi ech lingvo. Ghi apartenis al Germanio. Nun ghi situas en Francio limregione al Germanio. Strasburgo estas ankau chefa europa urbo. En ghi situas la sidejo de la Konsilio de Europo kaj la Europa homrajta kortumo. Strasburgo gastigas la chefajn plenkunsidojn de la Europa Parlamento. Oni povus diri ke la urbo ilustras miksajhon de lokismaj, naciismaj kaj internaciismaj (au chu ni prefere diru europismaj) tendencoj. La seminario celas eduki kaj diskutigi la partoprenantojn. Per laborgupaj diskutoj, kontribuoj de fakuloj, simulludoj kaj vizitoj ni traktos diversajn flankojn de nia temo: Internaciismo kaj naciismo - chu konfliktaj au kompletigaj ideoj? Venu sperti, pensi kaj aktivi! Venu kontribui al bonetosa kaj altkvalita seminario!
CelgrupoLa chefa celgrupo estas Individuaj membroj de TEJO loghantaj en Europo. La partoprenantoj ne nepre havu specialajn konojn pri la temo sed oni atendas ke chiuj aktive partoprenu la teman programon. Entute estas 35 lokoj. TEJO povas inviti kelkajn (2-3) ekstereuropajn partoprenantojn. Ni petas ke alighantoj de ekster Europo indiku sian eventualan preton kontribui al la programo kaj priskribon de siaj vojaghelspezoj.
SeminariejoTemas pri la Europa Junulara Centro (angle/france) en Strasburgo (Francio), kiu jam kelkfoje akceptis TEJO-seminariojn. La centro estas speciale ekipita por organizi seminariojn. Ghi provizas chiujn teknikajhojn por fruktodona laboro, kaj ankau disponas pri diversaj eblecoj por libertempa amuzigho.
Repago kaj kotizojLa kotizo estas nur 280 FRF (francaj frankoj). La kotizo estos subtrahita de la repago de la vojaghkostoj. La Europa Junulara Centro repagas vojaghkostojn komplete, kaj provizas la loghigon kaj manghojn al la partoprenantoj. Sub certaj kondichoj haveblas repago de salajro, se pro partopreno en la seminario vi perdas vian tiusemajnan salajron au senlaborulan subtenpagon. Bonvolu nepre indiki tion en la alighilo, char ni devas trakti tion jam antau la seminario. Eblas nur plentempa partopreno. Se vi ne estas efektiva Individua membro au Patrono de TEJO vi devas pagi vian kotizon plej laste dum la seminario.
TempoLa seminario komencighos la 24-n de oktobro (dimancho) posttagmeze, kaj finighos la 31-n matene.
AdresoBonvolu sendi la alighilon, programproponojn kaj demandojn al: Grigorij L. Arosjev 117071 a/ja 31 Moskva Rossija (Rusio) tel: +7-095-4761472 rete: arosjev@fnmail.comLa limdato por alighi estas la 10-a de septembro. Bonvolu antau tiu dato sendi Vian alighilon. (Se vi ne sukcesis alighi ghis la limdato kaj interesighas pri partopreno vi estas bonvena informighi pri eventualaj liberaj lokoj ankau poste.) La 27-a de septembro ni dissendos informojn pri (mal)konfirmo de Via partopreno en la seminario. (Ne hezitu kontakti Grisha Arosjev por informighi pri la situacio se la konfirmo au malkonfirmo pri partopreno ne atingas vin sufiche frue!) Per frua aligho Vi helpas la Organizan Teamon! La limdato por alighantoj loghantaj ekster Europo kaj por tiuj kiuj bezonas la vizon estas la 27-a de augusto (la tempo necesas por aranghi invitleteron de EJC kaj por viz-ricevado).
AlighiloBonvolu ne esperantigi viajn nomojn kaj adreson! Familia(j) nomo(j): Persona(j) nomo(j): Naskighdato (tt/mm/jj): Viro/Virino Adreso (kun poshtokodo): Urbo: Lando: Telefonnumero (internacie): Telefakso (internacie): Retposhto: Profesio/okupo: Mi estas Individua Membro au Patrono de TEJO: jes / ankorau ne Se jes, mia UEA-konto: Bonvolu mallonge priskribi vian aktivadon en la Esperanto-movado:
Mi intencas peti repagon pro perdita salajro: jes / ne Vegetarano: jes/ne. Aliaj dietaj konsideroj: Mi bezonas oficialan invitleteron al Francio por ricevi vizon: jes / ne Se jes, mia pasportnumero: Ekvalido: Validfino: Mi volas partopreni la seminarion char:
Mi povas kontribui al la programo per:
Dato: Subskribo: |
|
|
Tiu chi pagho preparighis la 27an de junio 1999 fare de Sjoerd Bosga kaj Grisha Arosjev. Ghisdatigo 99-06-30. |