|
Kara leganto!
Certe vi foje au regule audas pri TEJO, sed eble vi
pensas ke ghi konsistas el nur kelkaj aktivuloj kiuj ne tre
ofte havas emon kaj tempon babili kaj rakonti pri kio ili
okupighas. Nu, kiel aktivulo de TEJO mi povas al vi malkashi
ke vere nur tempo al ni mankas... Kial? Nu, char en TEJO
okazas tre multaj kaj tre interesaj aferoj - senprobleme
ghi povus absorbi nian tutan libertempon. Tamen ne timu, ni
chiuj ankau havas privatan vivon, studojn au/kaj laboron.
En TEJO, sekve, eblus fari multe pli ol nuntempe estas
farata. Pro tio mi nun petas vian helpon, kaj petas vin
atente tralegi tiun chi dokumenton.
TEJO, evidente, ne havas senlimajn rimedojn, sed eblas
(kaj indas!) realigi plej diversajn ideojn kadre de ghi. Ghi
povas roli kiel ponto inter diversaj asocioj, esperantistaj
sed certe ankau ne-esperantistaj, kaj ech fojfoje sukcesas
akiri interesajn subvenciojn.
Sed nuntempe TEJO ne estas tre forta organizo... Estas
multaj sufiche bazaj aferoj kiujn indus fari, kiuj nuntempe
ricevas ne sufiche da atento. Kial? Nu, vi ja scias, oni ne
havas tempon... Sed mi estas tute konvinkita, ke tamen
ekzistas sufiche da homoj kiujn eblas entuziasmigi por agado
en TEJO. Povas temi pri io eta, kiu prenas ne pli ol horon
dum semajno averaghe, au io vere granda - chiaj kontribuoj
bezonatas. Kaj mi ankau estas tute konvinkita, ke agado
estas ofte interesa, lerniga, konktaktiga, amuza.
Chi sube ni faris liston de taskoj kaj postenoj por kiuj
TEJO bezonas novajn kunlaborantojn. Ni bezonas VIAN helpon
por trovi ilin! Mi petas vin bone pripensi chu ne vi konas
iun kiu pretus plenumi unu el la menciitaj postenojn - au
alian taskon ne jam menciitan. Se jes, estus bone se vi
povus pri tio skribi al mi kelkajn vortojn. Estus bone (sed
ne nepras) ke vi ankau skribu per kelkaj vortoj kial vi
taksas ke tiu via kandidato lau vi estas tauga.
Mi esperas ke vi helpos nin plifortigi TEJOn!
Kun granda antaudanko, atendante vian respondon,
Sjoerd Bosga
prezidanto de TEJO
p.s. bonvolu diskonigi la liston ankau inter viaj
konatoj. Aktuala versio chiam estos trovebla en la retpaghoj
de TEJO.
List(eg)o de vakaj postenoj en TEJO
(2000-10-04)
001* volontulo en Centra Oficejo
Volontulo
en la CO en Roterdamo, Nederlando, estas centra persono en
TEJO, kiu zorgas pri rilatoj kun aliaj organizoj kaj
instancoj, korespondado, rilatoj kun la stabo de la oficejo.
Ekde decembro vakas la posteno. Kono de angla au/kaj franca
estas bezonata, kaj sufiche da memstareco. TEJO prizorgas
loghadon kaj etan poshmonon. Pro vizaj kialoj (volontulo
restu prefere minimume 6 monatojn) praktike preferatas anoj
de Europa Unio. (Vidu ankau jenan
anoncon)
[rim. kandidato sin anoncis, sed ne jam certas ke ni
sukcesos solvi chiujn vizajn problemojn]
002* redaktoro de TEJO-tutmonde, kaj redaktora teamo
La revuo de TEJO post iom da tempo bezonas novan
chefredaktoron (Rick
Newsum anoncis ke ni serchu posteulon). Samtempe ni
serchas ankau kunlaborajn redaktorojn, por faciligi la
kontakton kun la aktivuloj kaj membroj dise en la mondo.
Nova initiativo estas TEJO-aktuala, chiusemajna retletero
kun mallongaj novajhoj el TEJO, landaj sekcioj, lokaj
grupoj, ktp. Kiu ghin enmetos en nian hejmpaghon, varbos por
ghi, serchos verkantojn, redaktos la tekstojn?
004* redaktoro de
Dialog'
Por informi pri TEJO kaj Esperanto al ne-esperantistaj
junularaj organizoj ekzistas Dialog' - ambau rete kaj
papere. Speciale dum gravaj internaciaj aranghoj ni shatus
ghin aperigi papere, krome ghi estu kolekto de artikoloj en
la reto, en angla, franca, hispana, ... Kiuj verkos speciale
por ghi, kiu redaktos kaj kiu enretigos?
La retpaghoj de TEJO urghe bezonas ghisdatigon en multaj
kampoj, kaj certe indus aldoni multon. Kiu redaktos, planos,
verkigos kaj mem verkos?
006* administranto de retpaghoj
Dum pli da homoj preparos retpaghojn por TEJO, necesas
ankau enretigi ilin, ordigi ilin, zorgi ke ekzistas ligoj al
ekstero kaj de ekstero, ktp. Krome necesas zorgi pri unueco
inter la paghoj kaj korekta uzo de HTML. Administranto havu
la necesajn teknikajn konojn, kaj havu la eblecon tre regule
kaj ofte (sed ne nepre multe) okupighi pri la paghoj.
007* tradukantoj
Ambau por la
Dialog' kaj por la
retpaghoj TEJO serchas tradukantojn. Ni serchas denaskajn
parolantojn de unuavice la angla, franca kaj hispana
(kastilia), sed ankau de aliaj lingvoj.
008* komunikisto
Kiam okazas iu kongreso, arangho, seminario, ktp, indas
pri tio disinformi. Tio eblas pere de TEJO-tutmonde kaj
TEJO-aktuale, sed ankau per revuo Esperanto, Eventoj,
Koncize. Sed ankau pere de radio (Pollando, Pekino).
Kompreneble al ekster la movado pere de la reto (Dialog',
retpaghoj de TEJO kaj UEA, gazetaraj komunikoj de UEA), pere
de aktivuloj (landaj sekcioj, komitananoj, redaktoroj) dise
en la mondo, kaj pere de revuoj kiel Youth Opinion/Opinion
Jeunesse.
Komunikisto de TEJO scias kiel tion plej tauge fari, kaj
zorgas ke ni ne maltrafu ajnan okazon informi pri Esperanto,
TEJO, lingvaj problemoj, ktp ktp.
009* kunlaborantoj pri kongresoj
Chiujare okazas la
IJK de TEJO.
Sed kiu zorgas ke la spertoj de unu jaro transiru al la
venonta? Kiu diskutas kun kandidatoj por venontaj jaroj, kaj
kiu helpas en la kontaktoj inter la LKK kaj la landaj
sekcioj, la membroj, k.s.? Por transdono de spertoj TEJO
planas aperigon de manlibro - sed en formo de retpagharo, al
kiu chiuj kiuj iel spertis povos kontribui! TEJO serchas
kunordiganton por tion realigi.
010* kunlaborantoj de KER
En la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj oni partoprenas en
internaciaj renkontighoj kun ne-esperantistaj organizoj,
partoprenas en seminarioj kaj kursoj de tiuj organizoj kaj
internaciaj instancoj, kaj tiel reprezentas TEJOn. Tiu
laboro estas ege grava por la antauenigo de Esperanto, ghia
rekono fare de internaciaj instancoj kaj de individuaj
junuloj. Nuntempe ne nur bezonatas kunordiganton por la
eksteraj rilatoj de TEJO en Europo, sed ankau pliaj
kunlaborantoj en la tuta mondo. Kono de lingvoj (chefe
angla, sed ne nur) estas bezonata. Aktivuloj kun multjara
sperto pretas por enkonduki novulojn en tre interesa, vasta
agadkampo.
[vidu ankau sub 011]
011* estrarano pri eksteraj rilatoj
Post la demisio de Grisha Arosjev (lau reciproka
interkonsento), Sasha Blinov envolvighis en la laborkampo de
Landa Agado, kaj tio signifas ke en la estraro estas loko
por estrarano pri eksteraj rilatoj. Tiu tasko estas
kunigebla kun la supre menciita kunordigato de eksteraj
rilatoj en Europo, sed tio ne nepras.
[kandidato estas trovita:
Hokan
Lundberg, kiu jam ekagis kiel kunordiganto de la
komisiono pri eksteraj rilatoj (KER)]
012* organizantoj de seminarioj, kaj kunordiganto
Por organizado de TEJO-seminarioj, chiam estas bonvenaj
kunlaborantoj. Necesas prepari la programon, ofte kunlabore
kun reprezentantoj de la konsilio de Europo, prepari
alighilon, varbi, informi, kontakti prelegantojn, prepari
raporton. Sed ankau necesas plani entute kiajn seminariojn
TEJO organizu kaj peti subvenciojn por ili.
013* idedonanto pri UK-oj kaj Junulara Programo
La plej granda Esperanto-renkontigho de la jaro, la
Universala Kongreso estas ne speciale populara che junuloj.
Tamen ofte okazas tre alloga junulara programo. Kial do
tamen iuj junuloj (kaj ne nur ili) ne trovas sian lokon en
tiu kongreso? Necesas ion shanghi! Por tio, la estraro de
UEA starigis komisionon en kiu ankau TEJO partoprenas. Kiu
shatus kundiskuti kaj kundecidi pri kiel aspektu la UK
estonte?
014* oficeja modernigo
Antau nelonge aperis reta versio de la libroservo de UEA,
kaj ankau retpaghoj jam ekestis. Sed tio estas nur tre etaj
pashoj kompare al la necesa modernigo de la
membroadministrado, la kongresa administrado, kaj la
kontosistemo - kaj la komputilaro por funkciigi tian
modernigitan sistemon. Laborgrupo de TEJO kaj UEA laboras
pri proponoj por tio, sed bezonas ideojn kaj konsilojn de
spertuloj, ne nur pri komputilaj aferoj sed ankau pri
organizaj, oficejaj kaj administraj aferoj.
015* infana agado
Infanoj estas la ontaj junuloj, kaj junuloj estas la
ontaj (au nunaj) gepatroj. Do kial TEJO ne kunlaboras kun
organizantoj de aranghoj por infanoj, kaj integras infanan
agadon en TEJOn? Ni serchas junulojn kiuj shatas labori kun
au/kaj por infanoj, faciligi la vojon kiam infanoj atingas
la aghon por partopreni en ekz. IJK, kaj kiam junuloj
ekhavas infanojn kaj plue shatus esti ligata al la movado.
016* kulturaj konkursoj
Chu vi memoras tiun projekton, en kiu ekzemple
kolektighis infandesegnajhoj el diversaj landoj kaj
ekspoziciighis dum IJK? Fakte ankorau restas mono kolektita
por tiu projekto, kaj indus trovi iun daurigon.
017* kandidatoj por komitataneco C de TEJO
En la komitato estas ne nur reprezentantoj de
landaj sekcioj (A) kaj de
individuaj membroj (B), sed ankau spertuloj pri diversaj
fakoj kiuj gravas por la laboro de la komitato kaj de TEJO.
Dum la IJK eblas elekti novajn komitatanojn C.
018* ano de financa komisiono
Helpe al la
kasisto, ano(j)
de financa komisiono respondecas pri iu parto de la
TEJO-financoj, ekzemple subvencipetoj, kongresaj financoj,
seminariaj financoj. Sed ankau la komisionanoj povas
ellabori strategion pri reklamo en niaj eldonoj kaj
retpaghoj, trovi novajn subvencifontojn, ktp.
019* varbanto kaj reklamisto
Por
Pasporta
Servo, sed ankau por
Kontakto
kaj por
TEJO-membreco entute
necesas informadi, varbi, komuniki. Ankau indus aktive
serchi firmaojn kiuj shatus anonci pere de la eldonoj de
TEJO, por ke ni en tiu maniero povu malplikostigi niajn
servojn. Kiuj profesinivele spertas pri varbado kaj
reklamado?
020* anoj de financkontrola komisiono
Tiu komisiono ghis nun ne ekzistis... Certe ni fidas al
nia kasisto,
sed chu ne estus logike ke same kiel en chiu asocio iuj
kontrolu lian laboron, liajn labormetodojn? Financkontrolaj
komisionoj en aliaj asocioj ofte sukcesas eki shanghojn kaj
plibonigojn, kaj entute estas stimulaj al la kasisto. Kaj
certe bonas ke pli da homoj komprenu kiel funkcias la
financoj de TEJO.
021* ontaj estraranoj
Jam post iom pli ol unu jaro la nuna
estraro
finas sian terminon. Certe ni shatus trovi la posteulojn
inter tiuj kiuj antau tio jam sufiche spertighis pri TEJO
kaj pri la koncernaj fakoj. Jam nun ni shatus konatighi kun
eblaj kandidatoj, inviti ilin foje cheesti estrarkunsidon,
kundiskuti pri diversaj temoj, kaj esti plene informita pri
chio kio okazas en TEJO.
022* kunordiganto de laborbrigada agado
En diversaj landoj okazas laborbrigadoj plej diversaj,
kelkaj en kiuj oni instruas esperanton, kelkaj kiuj alcelas
nur esperantistojn. Ili povas tiel utili kiel instruejoj de
Esperanto, sed ankau kiel interesaj renkontighejoj - do, ili
gravas por TEJO! Kiu estonte kunordigos la laboron pri
laborbrigadoj
(organizado, subvencipetado, varbado, respondado al
informpetoj)?
023* prizorganto de Korespondo Servo Reta
Multaj homoj - chefe junuloj - serchas korespondantoj
pere de la reto. TEJO devus stimuli tiun uzadon de la lingvo
kaj helpi al homoj trovi korespondantojn. La prizorganto
respondecas pri retpaghoj kaj datumbazo, kaj pere de
retmesaghoj peras kontaktojn.
024* prizorganto de novulaj aferoj
En la IJK, sed ankau ghenerale en TEJO kaj dum aliaj
grandaj aranghoj, novuloj facile sentas sin iom perditaj.
Kiu shatus (kune kun organizantoj de renkontighoj) organizi
kontaktojn inter novuloj kaj jam-ne-novuloj, plibonigi la
integrighon, funkcii kiel kontakpersono al kiu homoj povas
sendi siajn demandojn? Tiu persono povus ekzemple ankau
sendi novajhleteron al novaj membroj, por informi kaj
komunikigi ilin.
025* provleganto de TEJO-tutmonde
Por certigi la lingvan korektecon de TEJO-tutmonde, nun
serchatas provleganton loghante geografie proksime al la
redaktoro
(t.e. en Britio nuntempe). La celo estas ke ech en strechaj
kazoj papera versio estas provlegata antau ol la originala
estas sendata al la presejo.
026* ano(j) de elekta komisiono
La elekta
komisiono helpas al la komitato trovi taugajn
kandidatojn de nova estraro, prepare al la elektoj dum chiu
ne-para jaro. Sed la komisiono faras pli! Ghi ankau helpas
al la estraro trovi novajn aktivulojn por chiuj eblaj
laborkampoj, kaj laubezone povas ankau labori pri trejnado
de ili. Alia tasko, plenumenda kune kun nunaj aktivuloj,
estas pretigo de detalaj taskopriskriboj por i.a. la
postenoj de estraranoj. Se vi estas kontaktema kaj konvinka,
kaj volas reale helpi al TEJO, helpu eklaborigi novajn
aktivulojn &endash; alighu al la elekta komisiono.
027* redaktoro kaj grafikisto de
Kontakto
Kontakto estas la kultura junulara revuo de TEJO, kiu
aperas 6 fojojn jare.
Redaktoro kaj
grafikisto (ghis nun temis chiam pri unu persono, prefere
estonte ankau) komunikas kun verkantoj el la tuta mondo, kaj
surbaze de akirita materialo kompilas kaj redaktas la
revuon. Temas pri laboro de chirkau 20 horoj, por kiu estas
pagata honorario. Nova redaktoro/grafikisto estas bezonata
ekde chirkau somero 2001.
|