|
|
Pri TEJO... |
|
|
TEJO estas internacia, neregistara junulara organizo fondita en 1938, kiu laboras por antauenigi pacon kaj interkulturan komprenon inter junuloj chirkau la mondo per Esperanto. Ghi aktive laboras pri la nuntempaj problemoj kaj temoj de junuloj, aparte rilate lingvajn kaj kulturajn aferojn. El ghia centra oficejo en Nederlando, ghi kunordigas la laboron de siaj 40 landaj sekcioj kaj membroj en pli ol 80 landoj. TEJO kunlaboras ankau kun regionaj kaj internaciaj institucioj kiel la Europa Junulara Forumo, UNESKO kaj UN. Legu pli pri la historio de TEJO, eltrovu la nomojn kaj adresojn de la 40 Landaj Sekcioj kaj la Fakaj Sekcioj, kandidatighu por ighi volontulo por TEJO, au kontaktu nin!!!
|
|
|
Tiu chi pagho preparighis la 2an de septembro 1998 fare de Sjoerd Bosga. |