|
|
Historio de TEJO |
|
|
Dum 1998, TEJO celebras sian 60 jarighon, memorante pli ol duonjarcento da junulara laboro por krei pli richan kulturan mondon per Esperanto. La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) komencighis kiel grupo kiu konsistis plejparte el Esperanto-instruistoj. Du nederlandaj instruistoj, S-ro kaj S-ino E. van Veenendaal, organizis renkontighon en 1938 en Groet, Nederlando, por Esperanto-parolantaj infanoj el 10 landoj: la Internacia Junulara Kunveno. Dum tiu kunveno, la 14an de augusto, la Tutmonda Junular-Organizo naskighis, kun la celoj propagandi Esperanton, aranghi internaciajn renkontighojn kaj labori pri Esperanto en lernejoj. Tamen, TJO frontis tre fruan halton pro la Dua Mondmilito. Ghi ne reaktivighis denove ghis 1945, kiam oni republikigis ghian gazeton La Juna Vivo kaj la Internacia Junulara Kongreso estas aranghita en Belgio la sekvan jaron. Baldau, TJO farighis pli kiel junulara organizo kiam pli da junuloj komencis estri ghian laboron; en 1951, la Estraro de TJO konsistis plene de junuloj. Kongreu kun tiu nova pasho, la organizo oficiale shanghis sian nomon al la nuna formo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, en 1952. En TEJO, kiel en la cetera junulara socio ghenerale, la malfruaj 1950aj ghis 1960aj jaroj kunportis fortan emon al progreso kaj shangho - TEJO organizis sian unuan Kongreson en socialisma lando (15a IJK- Gdansk, Pollando, 1959), kreis sian unuan laborplanon, ekeldonis internacian socia-kulturan gazeton por junuloj en Esperanto ankorau eldonatan nun (Kontakto), kaj adaptis el Argentino tutmondan sistemon de gastigantoj por vojaghantaj Esperantistoj, Pasporta Servo. Kreinte bazon, TEJO ekrilatis al aliaj ne-Esperantistaj junularaj organizoj. La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, kiu kunlaboras kun ne-Esperantistaj junularaj NRO-oj, ekfarighis aparte aktiva dum chi tiu periodo. Aldone al eldoni novajhleteron cele eksterajn organizojn, ghi organizis la unuan de pluraj seminarioj pri socia-kulturaj problemoj, en septembro 1965 en Jugoslavio. TEJO daure plifortigis kaj evoluigis sian laboron dum la 1970aj kaj 1980aj jaroj, plibonigante la servojn kaj projektojn jam ofertitajn. Granda pasho en la evoluigho de TEJO estas organizi seminariojn pri nuntempaj sociaj temoj por junuloj che la Europa Junulara Centro en Strasburgo, Francio, kaj ankau kreskigi sian kunlaboron kun europaj junularaj instancoj. Tamen, la chefevento de la 1980aj jaroj estis la centjarigho de Esperanto en 1987, kiun TEJO celebris per i.a. la plej granda IJK iam organizata ghis nun (43a IJK- Krakow, Pollando, 1987). La 1990aj jaroj ene de TEJO estis periodo farighi pli profesia sur tutgloba nivelo. La chefaj publikajhoj de TEJO, aparte Kontakto, spertis frapajn shanghojn por pli bone plenumi la dezirojn de legantoj; TEJO funkciigis dumtempan oficejon en Bonn, aldone al ghia centra oficejo en Rotterdam; kaj la organizo pliengagighis pri junulara politiko kaj agado per la Europa Junulara Forumo kaj UN. La celebroj por la datreveno de TEJO okazis dum la chi-jara 54a IJK, en Rijeka, Kroatio, de la 25a de julio ghis la 1a de augusto. |
|
|
Tiu chi pagho preparighis la 31an de augusto 1998 fare de Sjoerd Bosga. Ghisdatigo: 980831 |