TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO

Reglamento pri Elekto de Estraranoj


Tiu chi reglamento estis akceptita dum la komitatkunveno en la IJK en Rijeka, 1998, kaj anstatauas la tekston el la broshuro kun mencio "Teksto valida je 7 augusto 1995".
  1. STARIGO DE ELEKTA KOMISIONO
    1. Tuj post elekto de nova estraro, la komitato nomumas la membrojn de Elekta Komisiono.
    2. Okaze de malmembrigho de membro de la komisiono, la estraro rajtas nomumi novan membron. La komitato validigas tiun shanghon dum sia venonta kunveno.
    3. Rajtas membri en la komisiono:
      • Komitatanoj de TEJO
      • Komisiitoj de TEJO
      • Eksaj estraranoj de TEJO
      • Individuaj membroj de TEJO kiuj pro speciala kompetenteco povas fari gravan kontribuon al la laboro de la komisiono.
    4. Ne rajtas membri en la komisiono ajna kandidato al la nova estraro.
    5. Estraranoj kiuj kandidatighas por la nova estraro konsilas al la komisiono.
  2. KOMPETENTECO DE LA ELEKTA KOMISIONO
    1. La Elekta Komisiono serchas kandidatojn por nova estraro kaj akceptas kandidatighojn.
    2. La komisiono esploras chu kandidato estas tauga por posteno en la estraro, au eventuale rekomendas ekster-estraran postenon.
    3. Plej laste dum la komitatkunveno, la komisiono rekomendas al la komitato kandidatojn al la nova estraro.
    4. La komisiono okazigas trejnkurson por kandidatoj al la estraro.
    5. La laboro de la komisiono finighas en la momento de elektigho de nova estraro.
  3. TAUGECO DE KANDIDATOJ
    Por decidi pri la taugeco de la kandidatoj, estas rekomendite ke la Elekta Komisiono uzu inter aliaj la jenajn konsiderojn:
    1. Kandidatoj sin anoncu che la Centra Oficejo minimume duonan jaron antau la komitatkunveno dum kiu okazu la elektoj.
    2. Nova kandidatigho konsistas minimume el vivresumo kaj motiviga letero.
    3. Elektita estrarano de TEJO ne rajtas havi alian postenon en la movado au ghenerala en sia libertempo kiu postulas multe da laboro (ekz. estraraneco en LS, grava respondecado en arangho, redaktado de gazeto).
    4. Novaj kandidatoj rajtas kandidatighi por chiu ajna posteno krom tiu de prezidanto. Escepto al tio validas nur kaze de risko ke la posteno de prezidanto restos vaka.
    5. Spertoj de la kandidato.
    6. Kapablo de la kandidato kunlabori en teamo.
    7. Kandidato cheestu minimume unu kandidatan trejnkurson, kaj ideale almenau unu estrarkunsidon.
    8. Pozitive estas se kandidato jam iel (ekzemple kiel komisiito au volontulo) aktivas rekte en TEJO.
    9. Kandidato estu preta ighi komisiito por kunlabori kun la estrarano kies postenon li au shi shatus transpreni.

apple

Tiu chi pagho preparighis je 2000-01-13 fare de Sjoerd Bosga.