TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO

Reglamento pri la Estraro

teksto valide je 30a de julio, 1998


Tiu chi reglamento estis akceptita dum la komitatkunveno en la IJK en Rijeka, 1998, kaj anstatauas la tekston el la broshuro kun mencio "Teksto valida je 7 augusto 1995".
  1. KOMPETENTECO
    1. La Estraro estas la chefa plenuma instanco de la Organizo. Ghi:
      1. plenumas la decidojn de la Komitato;
      2. prezentas estraran raporton al la Komitato;
      3. prezentas proponon de bugheto kaj financajn rezultojn al la Komitato;
      4. decidas pri kontraktoj kun aliaj organizoj au personoj;
      5. nomumas komisiitojn;
      6. nomumas la redaktorojn de Kontakto, TEJO Tutmonde kaj aliaj eldonajhoj;
      7. decidas pri la Internacia Junulara Kongreso;
      8. decidas pri Patronoj, krom pri ties eksigo;
      9. fiksas la internan funkciadon de la Estraro;
      10. ghenerale zorgas pri la glata funkciado de la Organizo.
    2. La Estraro povas decidi pri chiuj aferoj pri kiujkompetentas unuopa estrarano; estrara decido tiam nuligas kontrauan estraranan decidon.
  2. OFICOJ
    1. La oficistoj de la Organizo estas la Prezidanto, la eventuala(j) Vicprezidanto(j), la Ghenerala Sekretario kaj la Kasisto.
    2. La Prezidanto gvidas la laboron de la Organizo, prezidas la Komitaton kaj la Estraron kaj verkas laborplanojn por la Estraro. Kiam, lau la priskriboj de tiu chi Reglamento, la Estraro povas asigni au transdoni oficojn au estrarajn fakojn, la Prezidanto povas, se estas aparta urgho, mem fari tion; li devas samtempe poshte vochdonigi la Estraron pri tiu decido,kiu nulighas se ghi ne estas aprobita per tiu poshta vochdono.
    3. La unua, dua kaj tria Vicprezidantoj launecese sinsekve anstatauas la Prezidanton kaj tiam havas la samajn devojn kaj rajtojn kiel la Prezidanto. Se la Komitato ne elektis Vicprezidanton, la Estraro povas elekti Vicprezidanto(j)n inter siaj membroj. Se la Komitato elektis plurajn Vicprezidantojn sen decidi pri iliaj sinsekvoj, la Estraro povas decidi pri sinsekvo.
    4. La Ghenerala Sekretario kontrolas la efektivigon de la decidoj de la Komitato kaj de la Estraro, preparas la estraran raporton,gvidas la nomumon de la komitatanoj kaj poshtajn vochdonojn kaj respondecas pri la protokolo de la kunvenoj de la Komitato.
    5. La Kasisto preparas la bugheton kaj kontrolas la financojn de la Organizo.
    6. Okaze de morto, grava malsano, demisio au nefunkcio de oficisto, la Estraro povas launecese asigni au transdoni oficon al estrarano. La Estraro tiam ankau povas launecese asigni au transdoni oficon al ne-estrarano, kiu tamen ne farighas estrarano krom se li estas alelektita al la Estraro fare de la Komitato. La Komitato povas nuligi ajnan decidon pri asigno au transdono de oficoj.
  3. ESTRARAJ FAKOJ
    1. Chiu estrarano, chu oficisto au ne, povas havi unu au plurajn estrarajn fakojn.
    2. La Estraro povas launecese asigni au transdoni estrarajn fakojn al estraranoj au, okaze de neceso, al estrara komisiito kiu ne estas estrarano.
  4. ALELEKTOJ
    1. La Komitato povas alelekti estraranojn au oficistojn kiamajn estas vaka posteno. Tiam alelekto devas okazi dum kunveno de la Komitato.
    2. Kiam estas vaka posteno de estrarano au oficisto pro morto, grava malsano au demisio de estrarano au oficisto, la Estraro povas proponi alelekton de specifa kandidato per poshta vochdono de la Komitato. Tia poshta vochdono okazas lau la priskriboj de la Komitata Reglamento.
  5. KUNVENOJ KAJ VOCHDONOJ
    1. La Estraro launecese okazigas estrarajn kunvenojn kaj launecese vochdonas kunvene au poshte.
    2. Kvorumo en kunvena au poshta vochdono estas tri estraranoj.
    3. Chiu estrarano rajtas vochdoni en estrara vochdono;okaze de egaleco de poraj kaj kontrauaj voçoj, propono malakceptighas.
    4. Chiu estrarano povas iniciati poshtan vochdonon de la Estraro, uzante la formularon preskribitan de la Estraro au, se la Estraro ne priskribis formularon, preskribitan de la Ghenerala Sekretario. La formularo informas pri la proponato, la propono kaj ties dato, kaj enhavas du respondilojn per kiuj vochdonanto indikas sian poran au kontrauan vochon au sian sindetenon. La proponanto sendas kopion de la formularo al chiu estrarano. La estraranoj resendas unu respondilon al la Ghenerala Sekretario kaj alian respondilon al la Centra Oficejo tiel ke ili estu ricevitaj plej malfrue 35 tagojn post la dato de la propono. La Ghenerala Sekretario informas pri la rezultoj de la vochdono.
  6. REPAGO DE KOSTOJ
    1. Estrarano rajtas al repago de labor-kostoj kaj al repago de vojagh- kaj restad-kostoj por partopreni estraran kunvenon kiu ne okazas dum la Internacia Junulara Kongreso. Estrarano ankau ghuas rabaton de 50 % al la kotizo por partopreni la Internacian Junularan Kongreson; la Landa Kongresa Komitato rabatas 25 % de la normala kotizo kaj la Organizo rabatas plian 25 %. Neniu alia kosto povas esti repagita sen decido de la Komitato.
    2. La Estraro povas fari regulojn por priskribi au limigi la rajton al repago de kostoj.
  7. ESTRARA RAPORTO
    1. La Estraro prezentas chiujare raporton al la ordinara komitatkunveno pri la funkciado, agado kaj stato de la Organizo de la antaua Internacia Junulara Kongreso.
    2. La Ghenerala Sekretario sendigas la estraran raporton al chiu komitatano kaj kopie al chiu Landa kaj Faka Sekcio, al la Ghenerala Direktoro kaj al la observanto de la Estraro de UEA che la Estraro de la Organizo almenau 21 tagojn antau la malfermo de la ordinara komitatkunveno.
  8. ALIAJ AFEROJ
      Pri chiuj aliaj aferoj rilate al la funkciado de la Estraro decidas la Estraro mem.

 


apple

Tiu chi pagho preparighis je 2000-01-13 fare de Sjoerd Bosga.