TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO

Reglamento pri Honoraj Membroj kaj Honoraj Prezidantoj

Teksto valida je 30a de julio 1998


Tiu chi reglamento estis akceptita dum la komitatkunveno en la IJK en Rijeka, 1998, kaj anstatauas la tekston el la broshuro kun mencio "Teksto valida je 7 augusto 1995".
  1. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) havas lau sia regularo Honorajn Membrojn kaj Honorajn Prezidantojn.
  2. TEJO honoras ne pli ol unu personon en chiu jaro, chu kiel Honoran Membron, chu kiel Honoran Prezidanton.
  3. Membroj de la gvidorganoj de TEJO ne rajtas elektighi kiel Honora Membro au Honora Prezidanto dum ili oficas en la koncerna organo, nek dum unu jaro ekde sia eksigho.
  4. Proponon pri elekto de Honora Membro au de Honora Prezidanto faras, au la Estraro, au dek komitatanoj, au 25 Individuaj Membroj loghantaj en almenau kvin diversaj regionoj. Ghin ricevas la Ghenerala Sekretario.
  5. La Estraro konsideras proponon lau la meritoj, kaj prezentas al la Komitato kun siaj rekomendoj. Specife, la Estraro povas rekomendi, ke propono elekti personon Honora Prezidanto estu traktita kiel propono elekti la koncernan personon Honora Membro.
  6. La elekto de Honora Membro au Honora Prezidanto fare de la Komitato ekvalidas, nur kiam tiu persono akceptas la honoron.
  7. Honoraj Membroj kaj Honoraj Prezidantoj de TEJO ricevas la samajn servojn kiel patronoj de TEJO.

 

 


apple

Tiu chi pagho preparighis je 2000-01-13 fare de Sjoerd Bosga.