TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO

Reglamento pri elekto de komitatanoj B


Tiu chi reglamento estis akceptita dum la komitatkunveno en la IJK en Rijeka, 1998, kaj anstatauas la tekston el la broshuro kun mencio "Teksto valida je 7 augusto 1995".
  1. Pri la nombro de elekteblaj komitatanoj B validas la pli alta el la membrocifero je la komenco de la elektoproceduro kaj la membrocifero je la 31-a de decembro de la antaua jaro.

  2. La ghenerala sekretario anoncas en la oficiala gazeto la nombron de elekteblaj komitatanoj B kaj invitas kandidatojn. Li anoncas ankau limdaton por la ricevo de la kandidatighoj en la Centra Oficejo, kiu devas esti minimume 45 tagojn post apero de la anonco.

  3. Valida kandidatigho konsistu el:
    1. Nomo de la kandidato.
    2. Biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn.
    3. Subskribo de la kandidato.
    4. Subtenleteroj au subtenaj subskriboj de minimume 5 individuaj membroj el minimume 2 landoj.


  4. Post la difinita limdato oni kalkulas la nombron de validaj kandidatighoj. La ghenerala sekretario aperigas en la oficiala gazeto la nomojn kaj sinprezentojn de la kandidatoj. Se la nombro de validaj kandidatighoj ne superas la nombron de elekteblaj komitatanoj B, vochdonado ne okazas kaj chiuj kandidatoj estas konsiderataj kiel elektitaj. Alikaze la ghenerala sekretario aperigas ankau balotilon kaj limdaton por la ricevo de la balotiloj en la Centra Oficejo, kiu devas esti minimume 45 tagojn post apero de la anonco.


    1. La vochdonantoj signas per krucetoj sur la balotilo la nomojn de tiuj kandidatoj, por kiuj ili vochdonas, ghis maksimume la nombro de elekteblaj kandidatoj.
    2. Ili metas la balotilon en anoniman koverton, kiun ili metas en duan koverton, sur kiu aperas la nomo kaj uea-kodo de la membro, kaj la indiko `TEJO-elekto'. Tiun ili sendas al la Centra Oficejo.
    3. Rajtas vochdoni la individuaj membroj en la jaro, kiam la elektoproceduro komencighis kaj la individuaj membroj en la jaro, en kiu okazas la limdato por la reveno de la balotiloj.



    1. La ghenerala direktoro nomas kalkulanton de la vochoj, post konsultigho kun la ghenerala sekretario. La kalkulanton kontrolas chiujn kovertojn lau la kondichoj en artikoloj 5.2 kaj 5.3. De la validaj li konservas la internajn kovertojn ghis la difinita limdato de la baloto.
    2. Post la limdato de la baloto, la kalkulanto malfermas la internajn kovertojn kaj kalkulas la nombrojn de vochoj por chiu kandidato. Ne validas balotilo kiu ne plenumas la kondichon en artikolo 5.1.
    3. La kalkulanto raportas skribe al la ghenerala sekretario pri la rezultoj de la vochdonado. Li transdonas la balotilojn al la Centra Oficejo, kiu konservas ilin dum almenau 1 jaro.


  5. Tiuj kandidatoj, kiuj ricevas plej multe da vochoj, estas elektitaj. En okazo de vochegaleco decidas, se necese, loto. Oni informas pri la rezulto en la oficiala gazeto.


Noto: Rilata teksto aperas en la "Regularo pri Tutmonda Esperantista Junulara Organizo", chapitro 3, artikolo 3

apple

Tiu chi pagho preparighis je 99-12-05 fare de Sjoerd Bosga.