TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO

Regularo pri Tutmonda Esperantista Junulara Organizo


Teksto valida je 5 augusto 1989.
Noto: Cirkulas teksto de januaro 1994, kiu ne validas. Ghi diferencis nur en artikolo 2-10.

 

CHAPITRO 1

GHENERALAJ ARTIKOLOJ

 

1. Principoj

(1) La komitato de UEA agnoskas, ke:

(i) la junularo meritas specialan subtenon, kaj moralan kaj materian, pro tio, ke ghi estas kaj la nuntempo kaj la estonteco de la esperanta movado; kaj

(ii) necesas respekti la deziron de la junularo ghui maksimuman autonomecon kadre de UEA.

(2) Krom kiel priskribas chi tiu regularo, TEJO difinas kaj realigas sian agadon, kiel parton de la agado de UEA, lau decidoj de siaj propraj organoj sen interveno de la aliaj organoj de UEA.

2. Juro

(1) Chi tiu regularo validas lau la leghoj de Nederlando.

(2) TEJO ne havas apartan juran personecon, estante integra parto de UEA.

3. Interpreto

(1) Chi tiu regularo estas interpretenda ne nur lau siaj vortoj sed ankau lau sia spirito.

(2) En chi tiu regularo chiu mallongigo chi-sube listita en la maldekstra kolumno havas la signifon al ghi asignitan en la artikolo menciita apud ghi en la dekstra kolumno:

Mallongigo

Artikolo

TEJO

2-1

UEA

2-2

IJK

7-1

(3) Kalendaraj aludoj en chi tiu regularo estas interpretendaj lau la gregoria kalendaro.

(4) La esperanta teksto de chi tiu regularo estas la teksto definitiva.

4. Amendo

(1) Chi tiun regularon povas amendi nur la komitato de UEA.

(2) Ordinare, la komitato de UEA faras amendon en chi tiu regularo nur post komitata rezolucio de TEJO, kiu favoras tiun amendon.

 

enhavtabelo | ch. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 | posta chapitro

apple

Tiu chi pagho preparighis je 2000-01-15 fare de Sjoerd Bosga.